Drew Weissman
Drew WEISSMAN (naskita la 7-an de septembro 1959 en Lexington) estas juda usona kuracisto kaj sciencisto plej bone konata pro siaj kontribuaĵoj al la biologio de RNA [1]. Lia laboro helpis ebligi evoluadon de efikaj vakcinoj de mRNA, la plej bone konataj estas tiuj por COVID-19 produktitaj de BioNTech/Pfizer kaj Moderna [2]. Weissman estas profesoro de Medicino ĉe la Perelman Lernejo de Medicino ĉe la Universitato de Pensilvanio.
Li kaj lia esplora kolego Katalin Karikó ricevis multenombrajn premiojn. Ambaŭ Weissman kaj Karikó estis premiitaj per la Premio Rosenstiel 2020. Li ricevis honoran gradon de la Fakultato de Medicino de la Universitato Drexel [1]. En 2021, li estis premiita per la Premio Princino de Asturio en la kategorio "Scienca Esploro". Ankaŭ en 2021 li kaj Karikó ricevis la Premion Louisa Gross Horwitz, la Premion de la Medicina Centro de Albany kaj la Premion Lasker-DeBakey [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||

