Droga misuzado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Droga misuzo)

Droga misuzado estas regula uzado de psikoaktiva drogo, kiam la uzanto konsumas la drogon en kvantoj aŭ per metodoj malutilaj por si mem aŭ aliaj. Ĝi estas formo de substanc-rilata obstrukco. La difinoj de droga misuzado vaste malsamas laŭ kunteksto, ekz. publika sano, medicino, aŭ krima justeco. En iuj kazoj kontraŭsocia konduto okazas kiam la uzanto estas influata de drogo aŭ serĉanta drogon, kaj ankaŭ longdaŭraj personecaj ŝanĝoj povas okazi en individuoj.[1] Aldone al ebla fizika, socia, kaj psikologia damaĝo, uzado de iuj drogoj povas konduki ankaŭ al krimaj punoj, kvankam tiuj vaste varias laŭ loka instanco.[2]

La drogoj plej ofte asociataj kun ĉi tiu termino inkludas alkoholon, barbituratojn, benzodiazepinojn, kanabon, kokainon, metakvalonon, opiidojn kaj amfetaminojn. La preciza kaŭzo de substanca misuzado ne estas klara. Teorioj inkludas genetikan emon aŭ simple kutimon, kiu, se sufiĉe longe ripetata, evoluos al dependeco.[3] Samtempaj kondiĉoj, kia la posttraŭmata streĉa obstrukco, asociiĝas kun pli granda risko de dependeco aŭ misuzado.

En 2013 la plimulto da tutmondaj mortoj rilate al droga misuzado (139 000) estis rilataj al alkohol-uzaj obstrukcoj.[4] Drog-misuzaj obstrukcoj, rilataj al kontraŭleĝaj drogoj, rezultis en 127 000 tutmondaj mortoj, plimultiĝintaj de 53 000 en 1990.[4] El la kontraŭleĝaj drogoj, la plimulto da mortoj (51 000) estas kaŭzitaj de opiida misuzado.[4] Obstrukcoj de kokaina uzado rezultis en 4 300 mortoj kaj amfetamina obstrukco rezultis en 3 800 mortoj.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ksir, Oakley Ray; Charles. (2002) Drugs, society, and human behavior, 9‑a eldono. ISBN 0072319631.
  2. (2002). Mosby's Medical, Nursing & Allied Health Dictionary. Sesa eldono. Drug abuse definition, p. 552. Nursing diagnoses, p. 2109. ISBN 0-323-01430-5.
  3. Addiction is a Chronic Disease. Arkivita el la originalo je 2014-06-24. Alirita 2-a de julio 2014.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 GBD 2013 Mortality and Causes of Death, Collaborators, "Global, regional, and national age-sex specific all-cause and cause-specific mortality for 240 causes of death, 1990–2013: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2013.", 17-a de decembro 2014, paĝoj 117–71.