Drohobiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Drohobiĉ (stacidomo).
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש
urbo de regiona rango en Ukrainio • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Lviva provinco
Poŝtkodo 82100–82119
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74 610  (2021) [+]
Loĝdenso 1 820 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 21′ N, 23° 30′ O (mapo)49.3523.5Koordinatoj: 49° 21′ N, 23° 30′ O (mapo) [+]
Alto 297 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש (Lviva provinco)
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש (Lviva provinco)
DEC
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש
Situo de Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש (Ukrainio)
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש (Ukrainio)
DEC
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש
Situo de Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Drohobych [+]
vdr

DrohobiĉDrohobiĉo (ukraine Дрогобич, pole Drohobycz, jide דראָביטש) estas urbo en okcidenta parto de Ukrainio, en la nuna Lviva provinco (ukraine Львівська область, Lvivska oblast'). Ĝi estis ĝis 1959 administra centro de la samnoma provinco. Laŭ la stato de 2021, en la urbo vivis 74 610 loĝantoj sur areo de 41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 820 loĝantoj/km².

Drohobiĉo estis fama en la 11-12-aj jarcentoj pro la salminado. Ĝi estas ankaŭ hodiaŭ minurbo, oni minas tie nafton, tergason, kalisalon, magnezion. La urbo estis inter la du mondmilioj parto de Pollando, kie ĝi funkciis kiel naftocentro de Pollando.

La urbo havas naftorafinejon, maŝinindustrion kaj malpez-industriajn uzinojn. En la urbo funkcias Instrua Altlernejo.

En la urbo naskiĝis Jurij Drohobiĉ (estas monumento al li), tie ĉi finis gimnazion poeto Ivan Franko. En tiu urbo kreadis unu el plej grandaj mondaj kaj polaj aŭtoroj - Bruno Schulz. Lia samgentano, la jud-pola Maurycy Gottlieb estis mondfama pentristo.

En la urbo loĝis renoma ukraina Esperantisto, fotoartisto Vasil Stanoviĉ.

La urbo havas ĉirkaŭ 79.000 (2004) loĝantojn.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post komenco de germana invado en Sovetunion funkciuloj de NKVD murdis en malliberejo ĉe str. Stryjska ne malpli ol kelkcent personojn (de 200 ĝis 500–600).

Dum la Dua Mondmilito germanoj establis geton kaj murdis plimulton de judaj loĝantoj. Unu el viktimoj estis Bruno Schulz.

1.12.1943: Germana polico pafmortigis apud Zdzianna, proksime al Drohobiĉ, 59 personojn

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]