Saltu al enhavo

Druĵno (Simferopola distrikto)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Druĵno
ruse Дружное
ukraine Дружне
krime-tatare Cafer Berdi
Apartenas al: Simferopola distrikto, Trudova komunumo
Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 18′ O (mapo)44.89611111111134.293611111111Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 18′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: 500 m
Areo: 0,39 km²
Loĝantaro: 310 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97534
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Ĝafer-Berdi (antaŭ 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Druĵno (Krimeo)
Druĵno (Krimeo)
DMS
Druĵno
Situo de Druĵno sur la mapo de Krimeo
Druĵno (Simferopola distrikto)
Druĵno (Simferopola distrikto)
DMS
Druĵno
Situo de Druĵno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Trudova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Druĵno (ruse Дружное, ukraine Дружне, krime-tatare Cafer Berdi) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 310 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo havis krime-tataran nomon Ĝafer-Berdi.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la sudorienta parto de la Simferopola distrikto ĉe la plej supra fluo de la rivero Malgranda Salgiro sur la orientaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo ĉirkaŭ 12 kilometrojn for de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Lazarevko (situanta ĉirkaŭ 3 kilometrojn norde) kaj Perevalno (situanta ĉirkaŭ 4 kilometrojn sude).

La unua certa skriba mencio pri Druĵno (sub la nomo Ĝafer-Berdi) aperis en la jaro 1784. Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 29 kortoj kaj estis loĝata de 170 homoj (ĉiuj ili estis krime-tataroj).

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo preskaŭ plene senhomiĝis pro amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion. Tamen, iom post iom la vilaĝo rekreskis: laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1887 ĝi konsistis el 17 kortoj kaj estis loĝata de 91 homoj (jam prejparte de rusoj). En la jaro 1926 la vilaĝo apartenis al la Ŝumĥaja komunumo kaj estis loĝata de 234 homoj.

La 18an de majo 1948 per la ukazo de la estraro de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita de Ĝafer-Berdi al Druĵno[2] (la rusa nomo signifas laŭvorte «la amik(ec)a, la konkorda»).

Ekde la jaro 1968 la vilaĝo apartenas al la Trudova komunumo.

Dinamiko de la loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
  • 1805 — 170 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 17 homoj
  • 1887 — 91 homoj
  • 1939 — 234 homoj
  • 1989 — 176 homoj
  • 2001 — 310 homoj

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 310 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 216 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 38,8 hektaroj, la kvanto de kortoj estas ĉirkaŭ 100[3].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko Molodeĵno Nikolajevko

Vilaĝoj:

Akropolo Aleksandrovka Anajurto Andrusovo Arkadjevka Beloglinka Ĉajkino Ĉajkovsko Ĉistenko Demjanovka Denisovko Divnoje Dmitrovo Dobro Donskoje Druĵno Dubko Fersmanovo Fontano Gruŝevo Ĥaritonovka Ivanovko Ĵivopisnoje Ĵuravljovka Kamiŝinko Kaŝtanovo Kizilovo Kljonovka Klinovko Kluĉevoje Kluĉo Kolĉugino Kolodeznoje Konstantinovko Krasnaja Zorjka Krasnoje Krasnoleso Krasnovko Kubanskoje Kuprino Kurgannoje Lazarevko Lekarstvennoje Lesnoselo Levadko Lozovo Mazanko Malenkoje Meĵgornoje Mirnoje Moloĉno Mramorno Niĵnekurgannoje Novij Mir Novij Sad Novoandrejevka Novonikolajevko Novosjolovka Novozburjevko Obrivo Opuŝko Partizansko Peredovoje Perevalno Perovo Pervomajskoje Petropavlovko Petrovka Pionersko Poĵarskoje Privolno Proljotnoje Prudovoje Ravnopolje Radzolje Rodnikovoje Skvorcovo Sofijevka Solneĉnoje Solovjovko Sovĥoznoje Spokojnoje Storoĵevoje Strogonovko Suĥoreĉje Sumskoje Ŝafrannoje Ŝirokoje Teplo Teplovka Topolno Triprudno Trudolubovo Trudovo Ukrainko Ukromnoje Uroĵajnoje Verĥnekurgannoje Veselo Vinnickoje Vodnoje Zaleso Zareĉno

Loĝloketoj

Ajkavano Davidovo Ŝkolnoje