Druk tsendhen
Druk tsendhen | ||
---|---|---|
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Dorji Lopen Droep Namgaj | |
muziko | Aku Tongmi | |
ekde | 1996 | |
muzika ekzemplo | ||
"[[:Dosiero:|Druk tsendhen]]" [[Dosiero:|180px|noicon|center]] Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||

Druk tsendhen (dzonke འབྲུག་ཙན་དན་; "reĝo de la tondra drako"),[1] estas la nacia himno kaj la standarda nomo por la nacia himno de Butano. La himno antaŭe ĝis 1996 nomiĝis Gyelpoi tenzhu aŭ Gyel lu ("nacia kanto"). Kun la komponado en 1996 de oficiale rekonita versio kiel nacia himno la nomo gyel lu por la nacia himno ne plu estas uzata.[2]
La teksto estas verkita de la poeto Dorji Lopen Droep Namgaj. La muzikon komponis Aku Tongmi. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo E-maĵoro.
Teksto
[redakti | redakti fonton]Originala teksto
[redakti | redakti fonton]Origine, la teksto de la nacia himno, kiun verkis Dorji Lopen Droep Namgaj, kvankam oni ofte atribuis la aŭtorecon al la Daŝo Gjaldon Tinlej, havis nur dek du liniojn. Libere tradukita ĝi tekstas jene:
- En la suda regno, kie kreskas la cipresoj –
- La gardanto de la darmo de la du veroj,
- La reĝo de druk, la nobla monarko
- Ke ĝia esenco estu stabila, ĝia lotuspiedo senŝancela!
- La saĝeco de lia koro kreskas,
- La verkoj de la spiritaj kaj naciaj tradicioj ekfloras,
- Dum la glora potenco de la ĉielo similas.
- Ke la popolo povu flori kaj prosperi!
- En la drukpa reĝlando de la nesuperebla darmo
- Floras la instruoj de la klerismo.
- Sufero, malsato kaj malakordo malaperas.
- Ke la suno de la paco kaj feliĉo brilu!
La teksto estis malfacile muzikumebla pro sia longeco. Kun la aprobo de la reĝo, Daŝo Ŝingĥar Lam, sekretario de la reĝo, kaj lia konsilisto Daŝo Sangaj Dorji mallongigis la tekston el 1964 ĝis ses linioj en kiu precipe la vorto lho estis anstataŭigita de druk.
Oficiala teksto
[redakti | redakti fonton]Dzonke[3][4] | Transskribo | Traduko en Esperanto (libera traduko) |
---|---|---|
|
|
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dorji Penjore kaj Sonam Kinga: La Origino kaj la Priskribo de La Nacia Flago kaj Nacia Himno de La Regno de Butano, [5]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Teksto en Esperanto kaj jutuba filmeto sur Lyricstranslate.com
- Butano
- Flago de Butano
- Blazono de Butano
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hrvatska Enciklopedija. Brozović, Dalibor. 1999. 1. Miroslav Krleža. p. 569. ISBN 953-6036-29-0.
- ↑ Independence Days: Holidays and Celebrations. Blackwell, Amy Hackney. Infobase Publishing, 2009. ISBN 1-60413-101-2. p. 15.
- ↑ National Anthem. Government of Bhutan. Bhutan Portal.
- ↑ Bhutan: The Constitution of the Kingdom of Bhutan Arkivigite je 2023-07-04 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ La Origino kaj la Priskribo de La Nacia Flago kaj Nacia Himno de La Regno de Butano. Dorji Penjore, Sonam Kinga [1] The Origin and Description of The National Flag and National Anthem of The Kingdom of Bhutan, The Centre for Bhutan Studies,Thimphu, Bhutan, 2002, ISBN 99936-14-01-7 pdf, 448 kB angle 2017-02-19 [2] arkive 2007-02-02;
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (en) Versio MP3 voĉa kaj instrumenta Arkivigite je 2008-08-02 per la retarkivo Wayback Machine [arkivo]
- (en) Dosiero MIDI sur National anthems.net Arkivigite je 2008-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- (dz) Versio kantata de infanoj Arkivigite je 2017-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
|