Duŝan Maruzzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duŝan MARUZZI)
Duŝan Maruzzi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1883 (1883-07-01)
Morto 30-an de novembro 1955 (1955-11-30) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Duŝan MARUZZI [maruci] (en kroata literumo Dušan Maruzzi, naskiĝis la 1-an de julio 1883; mortis en 1956) estis kroata esperantisto, doktoro de juro kaj ĉefo de la statistika oficejo en Zagreb.

Li estis esperantisto de 1919. Tuj li okupis plej elstaran rolon. Li organizis la unuan jugoslavan Esperanto-kongreson en 1923 kaj estis unu el ĉefaj preparintoj de la tutŝtata asocio Jugoslava Esperanto-Ligo (JEL), fondita en 1923. Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la zagreba societo kaj de JEL. Krome li fondis Sudslavan Esperanto-Servon en 1922. Li estis iniciatinto de unuaj jugoslavaj Esperanto-organoj Provo kaj Konkordo (1921). Krome li verkis Esperanto-gramatikon (tri kroataj kaj unu slovena eldonoj) kaj (kunlabore kun Ivo Rotkviĉ) la unuan Kroatan-Esperantan vortaron. En 1929 li akiris ĉe la komerca fakultato en Zagreb docentecon pri Esperanto. Al li dankiĝas sennombraj propagandaj paroladoj en multaj jugoslavaj urboj, multego da artikoloj en naciaj gazetoj kaj pluraj Esperanto-kursoj.