Du-stelo

En kosmoobservado, du-stelo estas paro da steloj,sed ne nur, kiuj ŝajnas najbaraj viditaj de la Tero, ĉiam per optikaj teleskopoj.
La ĉikunaj bildoj montras ekzemplojn kie la vorto stelo priskribas nur la punktecon de la lumofonto kaj tute ne la fizikan econ de tiu lumofonto kiel atendite. (kvazaro, densa planeduma nebulozo)
Ĉiam diferenco inter la observado kaj ĝia faka analizado.
En la sevko, la vorto stelo priskribos la fizikan astron: stelon.
Do du-stelo vidiĝas ĉar la paro formas aŭ duopan stelon kie la du steloj estas gravite ligitaj aŭ duoblan stelon kie la du steloj hazarde estas videblaj laŭ la sama vidlinio kvankam ili situas je malsamaj distancoj for de la observanto. [1] [2] Pro tiuj treege grandegaj distancoj, neniam eblas vidi tiun duoblecon nudokule krom por Mizaro kaj Alkoro (kvankam fakte pluropaj stelsistemoj), sed oni ne scias certe, ĉu Mizaro kaj Alkoro estas gravite ligitaj.[3]
Ekde la komenco de la 1780-aj jaroj, kaj profesiaj kaj amatoraj du-stelaj observantoj teleskope mezuris la interspacojn kaj la orientiĝojn inter la du steloj por determini la relativajn movojn de la paro. [4]
Plej ĝenerale la paro estas duobla stelo. Sed kiam la relativa movo de la paro laŭiras kurban arkon de orbito, aŭ kiam la relativa movo estas malgranda kompare kun la komunaj propraj movoj de ambaŭ steloj, oni povas konkludi, ke la paro orbitas kiel duopa stelo. [2] Multoblaj steloj ankaŭ estas studataj tiel, kvankam la dinamiko de multoblaj najbaraj steloj estas pli kompleksa ol tiu de duopaj steloj.
Jen tri tipoj de du-steloj:
- Vidaj duoblaj steloj estas senrilataj steloj, kiuj ŝajnas najbaraj nur pro hazarda viciĝo vidita de la Tero.
- Vidaj duopaj steloj estas gravite ligitaj steloj, kiuj estas videblaj kiel du najbaraj steloj nur per teleskopo.
- Nevidaj duopaj steloj estas steloj, kies duopeco estas deduktita per pli fakaj rimedoj, kiel ekzemple kaŝado ( eklipsaj duopaj steloj ), spektroskopio ( spektroskopa duopa stelo ), aŭ anomalioj en propra moviĝo ( astrometria duopa stelo ).
Pro la novaj eblecoj de nunaj teleskopoj, ne videbla duopa stelo iĝas videbla duopa stelo. Tiel okazis kun Polaris dum 2006. Nur pro la observkapablo de la teleskopo, du najbaraj steloj ŝajnas ĉu kiel nevideblaj ĉu kiel videblaj duopaj steloj. [5]
Historio
[redakti | redakti fonton]William Herschel estis la unua astronomo kiu klopodis por determini la distribuadon de steloj en la ĉielo. Dum la 1780-aj jaroj, li establis serion de mezuriloj en 600 direktoj kaj nombris la stelojn observitajn laŭ ĉiu vidlinio. El tio, li deduktis, ke la nombro da steloj konstante pliiĝis direkte al unu flanko de la ĉielo, en la direkto de la kerno de la Lakta Vojo. Lia filo John Herschel ripetis tiun studon en la suda hemisfero kaj trovis respondan pliiĝon en la sama direkto. Aldone al siaj aliaj atingoj, William Herschel estas konata pro sia eltrovo ke kelkaj steloj kiuj ne simple kuŝas laŭ la sama vidlinio nun nomataj duoblaj steloj, sed estas fizikaj kunuloj nun nomataj duopaj steloj
Mizaro, en Granda Ursino, estis observita kiel du-stelo fare de Benedetto Castelli kaj Galileo [6]. La identigo de aliaj du-ecoj baldaŭ sekvis: Robert Hooke malkovris unu el la unuaj du-steloj, Mesatimo, en 1664, [7] dum la hela suda stelo Akrukso (angle: Acrux), en la Suda Kruco, estis malkovrita kiel du-eca fare de Fontenay en 1685. [1] Ekde tiam, la serĉado estis efektivigita detale kaj la tuta ĉielo estis ekzamenita por du-steloj ĝis lima ŝajna magnitudo de ĉirkaŭ 9.0. Almenaŭ 1 el 18 steloj pli helaj ol magnitudo 9.0 [8] en la norda duono de la ĉielo estas konataj kiel du-steloj videblaj per 910 mm-a (36 cola) teleskopo [9].
La senrilataj kategorioj de duoblaj kaj duopaj steloj estas kunigitaj pro historiaj kaj praktikaj kialoj. Kiam Mizaro estis trovita kiel du-stelo, estis malfacile determini ĉu ĝi estas duopa stelo aŭ duobla stelo. Pligrandeblecaj teleskopoj, fotografado kaj spektroskopio [10], estas la bazaj iloj uzataj por starigi tiun distingon. Post kiam ĝi estis trovita kiel vida duobla stelo, la komponantoj de Mizaro siavice estis trovitaj kiel spektroskopaj duopaj steloj [11].
Observado de du-steloj
[redakti | redakti fonton]
Observado de vidaj du-steloj per vida mezurado donos la interspacon, aŭ angulan distancon, inter la du komponantoj en la ĉielo kaj la orientiĝon, aŭ pozician angulon, kiu estas la angulo inter la rekto kiu ekas el la plej hela stelo al la nordo (origino de la anguloj, do 0°) kaj la rekto kiu pasas tra la du steloj. [13] Ĉi tiuj mezuradoj nomiĝas mezuroj . En la mezuroj de vida du-stelo, la orientiĝo kaj la interspaco ŝanĝiĝas dum la tempo.
Se, post ia daŭro, la orientiĝo varias laŭ kompleta rondiro kaj la interspaco oscilas inter maksimuma kaj minimuma valoroj, tiu du-stelo estas duopa stelo. Desegni la mezurojn en la ebeno produktos elipson. Ĝi estas la ŝajna orbito, la projekcio de la vera orbito de la duopa stelo sur la ĉiela volbo; per fakaj iloj, eblas kalkuli la veran orbiton el la ŝajna orbito. [14] Kvankam oni atendas, ke la plimulto de katalogitaj vidaj du-steloj estas vidaj duopaj steloj, [15] nur kelkaj miloj da orbitoj estis kalkulitaj el la pli ol 100 000 konataj vidaj du-steloj [16] [17].
Distingo inter duopaj steloj kaj duoblaj steloj
[redakti | redakti fonton]Konfirmo pri vida du-stelo kiel duopa stelo nur eblas post longega observado de la relativa moviĝo de la komponantoj. Se la moviĝo estas parto de orbito, aŭ se la steloj havas similajn radiusajn rapidojn aŭ la diferenco en iliaj propraj movoj estas malgranda kompare kun ilia komuna propra moviĝo, la paro estas verŝajne fizika. Kiam oni observas dum mallonga daŭro, la komponantoj de kaj optikaj duobloj kaj longperiodaj vidaj duopoj ŝajnos moviĝi en rektaj linioj; pro tio, iĝas malfacile distingi inter tiuj du ecoj [18].
Konvenciaj indikoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj helaj vidaj du-steloj havas Bayer-nomon. En ĉi tiu kazo, la komponantoj povas esti indikitaj per aldonaĵoj. Ekzemple: α Crucis (angle: Acrux), kies komponantoj estas α1Crucis kaj α2Crucis . Ĉar α1Crucis estas spektroskopa duobla stelo, ĝi do estas fakte mult-stelo.
Aldonaĵoj ankaŭ estas uzataj por distingi parojn de steloj kun la sama Bayer-nomo, kiel ekzemple α1,2 Capricorni (Alpha Capricorni (angle: Alpha Capricorni)), ξ1,2 Centauri (Xi Centauri (angle: Xi Centauri)), kaj ξ1,2 Sagittarii (Xi Sagittarii (angle: Xi Sagittarii)). Tiuj optikaj paroj estas videblaj per la nuda okulo.
Krom ĉi tiuj paroj, la komponantoj de duopa stelo estas ĝenerale indikitaj per la literoj A (por la plej hela stelo, primara stelo) kaj B (por la malplej hela stelo, sekundara stelo) aldonitaj al la nomo de la duopa stelo.
Ekzemple:
- la komponantoj de α Canis Majoris (Siriuso) estas α Canis Majoris A kaj α Canis Majoris B (Siriuso A kaj Siriuso B);
- la komponantoj de 44 Boötis estas 44 Boötis A kaj 44 Boötis B;
- la komponantoj de ADS 16402 estas ADS 16402 A kaj ADS 16402 B; kaj tiel plu.
La literoj AB povas esti kune skribitaj por indiki la paron, kiam la aliaj komponantoj estas vere for. Tiukaze, la literoj C, D, kaj tiel plu povas esti aldonitaj por indiki pliajn komponantojn, ofte laŭ ordo de kreskanta distanco al la plej hela duobla stelo, AB. [19]
| Malkovristo | Tradicia kodo | WDS-kodo |
|---|---|---|
| Brisbana Observatorio | Brs0 | BSO |
| SW Burnham | β | BU |
| Jakobo Dunlop | Δ | DUN |
| Vilhelmo Herschel | HI, II, ktp. | H1, 2, ktp. |
| N. Lacaille | Lako | LCL |
| FGW Struve | Σ | STF |
| Struve Apendica Katalogo I | Σ I | STFA |
| Struve Apendica Katalogo II | Σ II | STFB |
| Otto Struve | OΣ | STT |
| Pulkova Apendica Katalogo | OΣΣ | STTA |
Vidaj du-steloj ankaŭ estas nomataj per mallongigo por la nomo de ilia malkovrinto sekvata de katalognumero unika al tiu observanto. Ekzemple, la paro α Centauri AB estis malkovrita de Patro Richaud en 1689, kaj tial estas nomata RHD 1. [1] [21] Aliaj ekzemploj inkluzivas Δ65, la 65-an du-stelon malkovritan de James Dunlop, kaj Σ2451, malkovritan de FGW Struve .
La Vaŝingtona Du-stela Katalogo (angle: Washington Double Star Catalog) (VDK angle WDS), granda datenaro de du- kaj mult-steloj, enhavas pli ol 100 000 eniroj, kiuj indikas la karakterizaĵojn de ĉiuj paroj. Ĉiu du-stelo formas unu eniron en la katalogo; mult-stelo kun n komponantoj formos, ĝenerale, n−1 enirojn en la katalogo, unu por ĉiu notita paro, elektita de la malkovrinto.
- Aperas ankaŭ listo de malkovrintoj. Jen kelkaj el ili en la apuda tabulo.
- En la unua kolumno aperas la nomo.
- En la dua kolumno aperas la tradicia mallongigo antaŭ la eldono de la VDK.
- En la tria kolumno aperas la mallongigo uzata en la VDK.
- Nun ekzistas aŭtomataj anstataŭadoj: ekzemple, Δ65 iĝas DUN 65 kaj Σ2451 iĝas STF 2451, ktp...
Kodo kiel AC indikas la paron elektitan por la mezuroj, tiukaze : komponanto C kun komponanto A [22].
Kodo kiel AB-D indikas ke la mezuro koncernas la komponanton D kun la paro AB, tiom malproksimaj ke ili ŝajnas unuopa, laŭ gravita vidpunkto de komponanto D.
Kodo kiel Aa,Ab indikas ke la unue unuopa stelo A riveliĝas kiel duopa stelo AB pro plibonigoj de la nunaj observiloj. Por memorigi tiun filecon kaj por eviti la konfuzojn, la nova duopa stelo nomiĝos ab anstataŭ AB kaj la kutimo estas alglui la tuton tiel Aa,Ab. [20][23]
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]
Vidaj duopaj steloj
[redakti | redakti fonton]- Acrux
- Capella
- p Eridani
- Gamma Leonis
- Almaĥo (Gamma Andromedae B,C)
- Polaris
- Procyon
- Sirius
- Alpha Centauri sistema (AB) kaj Proxima Centauri (kaj tiel α Cen C): Efektive tri-stela sistemo
Vidaj duoblaj steloj
[redakti | redakti fonton]- Alpha1 kaj Alpha2 Capricorni
- Almaĥo (Gamma Andromedae A,BC)
- Theta Muscae kaj Theta Muscae B
- Zeta1 kaj Zeta2 Scorpii
- Eta1 kaj Eta2 Coronae Australis
- Winnecke 4 (Messier 40)
Vidaj du-steloj, ĉu duobla? ĉu duopa?
[redakti | redakti fonton]- Albireo A kaj Albireo B
- Kappa1 kaj Kappa2 Coronae Australis
- Omicron1 kaj Omicron2 Centauri
- Mizar sistemo (Aa/Ab/Ba/Bb) kaj Alcor sistemo (kaj tiel Mizar Ca/Cb), ĝenerale konsiderita fizikan sistemon.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Aitken, Robert Grant. (1964) The Binary Stars. New York: Dover, p. 1.
- ↑ 2,0 2,1 Heintz, W. D.. (1978) Double Stars. Dordrecht: D. Reidel, p. 17. ISBN 90-277-0885-1.
- ↑ Zimmerman, Neil; Oppenheimer Ben R, Hinkley Sasha, Brenner Douglas, Parry Ian R, Sivaramakrishnan Anand, Hillenbrand Lynne, Beichman Charles, Crepp Justin R, Vasisht Gautam, Roberts Lewis C, Burruss Rick, King David L, Soummer Rémi, Dekany Richard, Shao Michael, Bouchez Antonin, Roberts Jennifer E, Hunt Stephanie (2010). “Parallactic Motion for Companion Discovery: An M-Dwarf Orbiting Alcor”, The Astrophysical Journal 709 (2), p. 733–740. doi:10.1088/0004-637X/709/2/733. Bibkodo:2010ApJ...709..733Z. arXiv:0912.1597.
- ↑ Heintz, W. D.. (1978) Double Stars. Dordrecht: D. Reidel, p. 4–10. ISBN 90-277-0885-1.
- ↑ Artist's Concept of Polaris System - Annotated. Space Telescope Science Institute (angle: Space Telescope Science Institute).
- ↑ A New View of Mizar A New View of Mizar (el Retarkivo 2007), Leos Ondra, rete alirita je 26a de majo 2007.
- ↑ Aitken, Robert G.. (1935) The Binary Stars. New York: McGraw-Hill, p. 1.
- ↑ See The Binary Stars, Robert Grant Aitken, New York: Dover, 1964, pp. 24–25, 38, and p. 61, The present status of double star astronomy, K. Aa. Strand, Astronomical Journal 59 (March 1954), pp. 61–66, Bibcode:1954AJ.....59...61S.
- ↑ The Binary Stars, Robert Grant Aitken, New York: Dover, 1964, p. 260.
- ↑ Fraunhofer, 1814
- ↑ Pickering, 1889
- ↑ "Masquerading as a double star", ESA/Hubble Picture of the Week. Kontrolita 25a de Marto 2013.
- ↑ p. 2, Observing and Measuring Double Stars, Bob Argyle, ed., London: Springer-Verlag, 2004, (ISBN 1-85233-558-0).
- ↑ p. 53–67, Observing and Measuring Double Stars, Bob Argyle, ed., London: Springer-Verlag, 2004, (ISBN 1-85233-558-0).
- ↑ Heintz, W. D.. (1978) Double Stars. Dordrecht: D. Reidel Publishing Company, p. 12. ISBN 90-277-0885-1.
- ↑ "Introduction and Growth of the WDS", The Washington Double Star Catalog (Introduction and Growth of the WDS (el Retarkivo 2008)), Brian D. Mason, Gary L. Wycoff, and William I. Hartkopf, Astrometry Department, United States Naval Observatory (angle: United States Naval Observatory), rete alirita je 20a de Aŭgusto 2008.
- ↑ Sixth Catalog of Orbits of Visual Binary Stars (Sixth Catalog of Orbits of Visual Binary Stars (el Retarkivo 2009)), William I. Hartkopf and Brian D. Mason, United States Naval Observatory (angle: United States Naval Observatory), rete alirita je 20a de Aŭgusto 2008.
- ↑ Heintz, W. D.. (1978) Double Stars. Dordrecht: D. Reidel Publishing Company, p. 17–18. ISBN 90-277-0885-1.
- ↑ Heintz, W. D.. (1978) Double Stars. Dordrecht: D. Reidel Publishing Company, p. 19. ISBN 90-277-0885-1.
- ↑ 20,0 20,1 p. 307–308, Observing and Measuring Double Stars, Bob Argyle, ed., London: Springer-Verlag, 2004, (ISBN 1-85233-558-0).
- ↑ Entry 14396-6050, discoverer code RHD 1AB,The Washington Double Star Catalog The Washington Double Star Catalog (el Retarkivo 2012), United States Naval Observatory (angle: United States Naval Observatory). Rete alirita la 20an de Aŭgusto 2008.
- ↑ Format of the current WDS Format of the current WDS (el Retarkivo 2008), Washington Double Star Catalog, United States Naval Observatory (angle: United States Naval Observatory). Rete alirita je 26a de Aŭgusto 2008.
- ↑ References and discoverer codes, The Washington Double Star Catalog References and discoverer codes (el Retarkivo 2008), United States Naval Observatory (angle: United States Naval Observatory). Rete alirita je 20a de Aŭgusto 2008.
| ||||||||||