„ Ambaŭ rakontoj temas pri malfeliĉa sorto de knabino. En la unua, bonkora knabino luktas senespere kontraŭ la senkompata mizero, kiu pelas ŝin al ŝtelado kaj al io pli malbona. Realisma, korŝira priskribo de la malvirtiga vivaĉo de la ĉifonuloj.
La dua estas arbarista tragedio; delikatan priskribon de senzorga, danc-amanta knabino sekvas penetrema studado pri psikologia luktado de egoisma viro kun siaj nigraj pasioj.
La lingvaĵo estas plaĉa kaj flua, sed troviĝas multe da eraretoj. Ekz., oni malĝuste uzas po (pomonate) kaj -ul (konatulo, virgino). Ne klara estas duono je la nuna (p. 36). Ĉu bezonata estas la neologismo defraŭd? Se jes, ĉu ne estus preferinda la radiko fraŭd ? Mi bedaŭras rimarki, ke la eldonejo ankoraŭ dividas kelkajn kunmetitajn vorton per apostrofo, laŭ metodo neregula kaj neracia. Mi esperas, ke en postaj libroj oni forlasos tiun konfuzigan uzadon ”