Frater2
Frater2 estas revizio de Paul O. Barlett de la origina projekto de planlingvo Frater de Pham Xuan Thai.
La ĉefaj malsamoj inter Frater kaj Frater2 estas (inter aliaj):
- Prononco kaj ortografio
- Ŝanĝoj en verba sistemo, bazita en Intergloso, kiu inkluzivas la aspekton kaj imperativon.
- Enkonduko de demanda vorteto por demandaj sentencoj
- Ŝanĝoj en pronomoj kaj gramatikaj vortetoj
- Ŝanĝoj en nombra sistemo
Pronoco kaj ortografio[redakti | redakti fonton]
Frater2 havas nur 18 fonemojn. Por reprezenti ilin, uzas la latinan alfabeton. Oni povas skribi frater2 alie kun nur grandaj aŭ kun nur malgrandaj literoj.
- Vokaloj: A, E, I, O, U
- Ne estas diftongoj aŭ duonvokaloj
- Konsonantoj: B, D, F, G, J/ĵ/, K, L, M, N, P, R, S, T; oni povas uzi C, H, Q, V, W, X, Y kaj Z por propraj fremdaj nomoj
- Duoblaj vokaloj reprezentas longecon de antaŭa vokalo kiel en la itala lingvo
- Ne estas akcentaj silaboj en vorto: ĉiuj silaboj estas prononcataj kun sama forto
- Apostrofo ' indikas propran nomon.
Morfologio[redakti | redakti fonton]
Frater2 ne fleksias aŭ aglutinas vortojn kaj estas tute analiza izolanta lingvo. Kiel frater, ĝi ne uzas artikolojn, kaj ne enhavas genrojn. Kiam la sekso gravas, oni povas uzi ”andro” kaj ”gine”.
La prepozicio ”gu” povas esti uzata antaŭ vorto por indiki substantivojn, se estas bezonate.
Komparo[redakti | redakti fonton]
”je” indikas egalecan komparon:
- mensa ni juge maga je ot mi – Via meblo estas tiel granda kiel la mia
”plus” indikas superecan komparon:
- kani dis juge jube – Ĉi tiu hundo estas juna
- kani na juge jube plus – Tiu hundo estas pli juna
- dom mi juge maga plus ot ni (dom) – Mia domo estas pli granda ol la via
- mi loge belo plus ni – Mi parolas pli rapide ol vi
”plusno” indikas la komparon de malsupereco:
- kup mis juge komple plusno ot lis (kup) – Nia kupo estas malpli plena ol la ilia.
- kani noble plusno kat – La hundo estas malpli nobla ol la kato
Superlativo[redakti | redakti fonton]
”plasuni” indikas la superlativon de supereco:
- kat juge jo noble plasuni – La kato estas la plej nobla besto.
”plasunino” indikas la superlativon de malsupereco:
- li juge gine orderkon plusunino, mi kones ke – Ŝi estas la malpli ordigema virino kiu mi konas.
”tele” indikas la absolutan superlativon:
- ipo juge belo tele – La ĉevalo estas belega besto
Pluralo[redakti | redakti fonton]
Se la pluraleco ne estas klara per la kunteksto, oni uzu la vorton ”poli”.
Nombroj[redakti | redakti fonton]
La nombroj de frater2, de nul al naŭ: nul, uni, bi, tri, tetra, penta, ses, sep, oka, nona. La malsimileco al frater estas ”tetra”, ”penta” kaj ”oka”, kiu estas ”kuadri”, ”kuinti”, kaj ”okta” en frater.
Aliaj numer-nomoj:
deka 10 senti 100 mil 1000 miria 10.000 lak 100.000 milion 1.000.000 miliar 1.000.000.000 bilion 1.000.000.000.000
73.000.000.000.000.000 – sep birgul tri multi deka forse dekases
Pronomoj[redakti | redakti fonton]
Personaj pronomoj:
persono singularo pluralo 1 mi mis – mus 2 ni nis 3 li lis
La malsamecoj kompare al frater, ŝajne estas li, lin (ili, ilin en frater) kaj mus, kiu signifas ”ni sen vi”. Kiel frater, frater2 ne distingas genron en la pronomoj.
- antrop – oni
- afto – si
Rilataj pronomoj:
- ke – kio, kia, kiu, ktp
Montraj pronomoj:
- dis – ĉi tiu, ĉi tio, ĉi tia, ktp
- na – tiu, tio, tia, ktp
- ilik – tiu for, tio for, tia for, ktp