Dua Juda-Romia Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Romia Imperio,pos 120.

La Dua Juda-Romia Milito, difinita ankaŭ milito de Kitos,[1] disvolviĝis inter la jaroj 115 kaj117 p.K., kuntrenante grandan parton de la judaj judaj diasporaj urboj dum la regado de la romia imperiestro Trajano.

En70 p.K., certa nombro de ribeluloj, eskapinta el la katastrofo de la Unua Juda-Romia Milito trovis rifuĝon en Aleksandrio kaj en Cyreno. Iliaj ideoj trovis fekundan grundon en la malsuperaj popolaj klasoj, sed la superaj klasoj kun la burĝaro restis fidelaj al la romia povo, eĉ ili transdonis multajn el tiuj ribeluloj al romia justico. Post tiuj epizodoj, laŭlonge de 40 jaroj la rilatoj inter judoj kaj Romo estis trankvilaj kaj la imperiestro Nerva abolis la kompensan imposton de la judoj, sed tensio inter Judoj kaj Grekoj, en Aleksandrio, restis ĉiam alta, provokante ofte kunpusiĝojn kaj tumultojn. La plejgranda parto de rabenoj kaj d la popolo akceptis la surmetiĝon al Romo kiel provizoran sed necesan ĉar antaŭvolitan de Dio prepare de la alveno de la mesia epoko, prokrastigita senscie.

Sen en aliaj judaj medioj de Palestino kaj de la juda diasporo tiu sinteno ne plaĉix ĉar en ili elstaris konvino matrice apokalipsa aŭ ke la detruo de Jerusalemo kaj de ties Templo estis la kulmina momento de la sufera periodo antaŭa de la mesia erao kun nemankebla juda venko. Tiuj ideoj trovis esprimon en libroj aperinta en la literatura scenejo inter la jaroj 70 kaj 135 p.K., la Apokalipso de Baruk kaj la kvara libro de Esra kie esta dirate ke la leono estas la Mesio kaj ke la aglo subfalanta estis la Romia Imperio.

Tio kaj alio fariĝontaj akumulo de tensio, enfluis en ribelon kiu surprizis la romian potencon kaj ĝia imperistron Trajanon

L milita ribelo komenciĝis en Cyrenaica en 115 por etendiĝi al Egiptio kaj Kipro, kie la ribeluloj detruis Salaminon, kaj de urboj al vilaĝoj kaj de okcidento kaj oriento, precipe en Judujo kaj Galileo. Tiu milita stato daŭris ĝis 117. Tre violentoj estis la kunpusiĝoj inter judoj kaj grekoj.

Trajano uzis pezan manon kontraŭ la ribeloj de la diversaj landoj kaj plifortigis la kontrolon de la teritorioj per la starigo de dua konstanta milita korparo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiu nomo devenas, laŭ esploristoj, el la romia generalo L. Quietus, kie Quietus koruptiĝis al "Kitos".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mireille Hadas-Lebel, Rome la Judée et les Juifs,' Paris, A. & J. Picard,‎ 2009 (ISBN 978.2.7084.0842.5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]