Dua industria revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni nomas dua industria revolucio trasformoj en industrio kiu okazis inter 1871 kaj 1914 post la relativa stabligo de socioj post la Industria revolucio kaj antaŭ Unua mondmilito. Krom novaj teknikoj, la ĉefa karakterizo de dua industria revolucio estas la plendisvolvo de kapitalismo. En tiu periodo, Britio perdis la industrian kaj teknologian liderecon al Usono kaj Germanio. Oni povas vidi la komencon de tiu periodo en la aneksado de Loreno (industria regiono) de Germanio dum la Franca-Prusa milito.

La granda demando de havaĵoj okazigis la kresko de amasproduktado ĉirkaŭ 1870. Tiu "dua" industria revolucio komencis per ŝtalo kaj rapide inkluzivis la kemian industrion. La ŝtonkarbo estis pli kaj pli anstataŭita de petrolo kaj aperis la elektrikaj industrioj, kaj, en la 20-a jarcento, la aŭtomobila industrio. La dua industria revolucio estas, do, kaŭzo kaj efiko de amas-socio.

Tiu periodo aperigis la subklason de oficlaboristoj. Frederick Winslow Taylor kreis la sciencan administradon (taylorismon).

En Usono aperis la eletrifikado de grandaj industriaj inventistoj kiel Nikola Tesla, Edisono kaj George Westighouse. La konstruado de hidroelektrika uzino en la Alpoj ebligis la rapida industrialigo de l' norto de Italio, kiu ne havas ŝtonkarbon, ĉirkaŭ 1890. La apero de maŝinoj movitaj per petrolo ankaŭ malpliigis la gravecon de ŝtonkarbo al industriigo.

Mercedessimplex1.jpg

Ĉirkaŭ 1890, la industrialiigo kreis la unuajn grandajn industriaj entreprenegojn kun monda ago kiel U.S. Steel, General Electric, kaj Bayer AG. Inventoj kaj ĝiaj aplikoj estis tre pli rapide divastigitaj ol en la unua Industria revolucio. La industria vapormaŝino aperis en Britio en la fino de 18-a jarcento, sed nur post 40 jaroj ĝi aperis en kontinenta Eŭropo. En kontrasto, la eksploda motoro aperis preskaŭ samtempe en tuta Eŭropo, kaj rapide iris al Usono, kie Henry Ford kreis tutan novan industrion per ĝi.

Ford kreis en sia kompanio (Ford Motor Company), en 1914 la racionaligo de l' laboro per la amasa ĉena produktado (fordismo), la precipo de la participadp de ĉiu laboristaro de l' fabriko en la gajnoj de la entrepreno kaj la grandaj salajroj por krei aĉeteblecon. La Fordismo kaj Unua mondmilito aperigis novan ekonomian etapon kiu daŭris ĝis la Granda depresio en 1929