Dua mondmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La dua mondmilito (1-a de septembro 19392-a de septembro 1945) estas ĝis nun la plej granda armita konflikto en la historio de la homaro, kiu kostis la vivojn de proksimume 45 – 60 milionoj da homoj. Ties senperaj kaŭzoj estis streĉo kaŭzita pro erare formulita traktato de Versajlo, la Granda ekonomia krizo el ŝanĝo de la 20-aj kaj la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, kiu kritike malfortigis ĉiujn ŝtatojn kaj iliajn registarojn, kaj malforteco de Komunumo de Nacioj kaj potencoj, kiuj devis reteni la mondan pacon kaj inspekti pri la respektado de la sistemo el Versajlo.

La milito trafis fakte la tutan mondon – oni batalis en ĉiuj oceanoj kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝataj kontinentoj. La milito en multaj aspektoj ŝanĝis vidon al civilizita militado – dume ankoraŭ en la jaro 1940 civilizitaj ŝtatoj frunte kun Britio kaj Usono rifuzis bombardadon de urboj kiel barbarismon, tuj poste ili komencis mem uzi arean bombardadon de malamikaj urboj, eĉ malgraŭ tio, ke ties efektiveco estis el armea vidpunkto tre disputebla.

La duan mondmiliton akompanis teruraj krimoj kontraŭ humanismoholokaŭsto (nazia Germanio kaj ties satelitoj), traktado kun militkaptitoj (nazia Germanio, Sovetunio, Japanio, Ĉinio), genocido de subjugitaj nacioj (nazia Germanio, Sovetunio). El certa angulo de vido eblas alvicigi al ili ankoraŭ intencan bombardadon de urboj kaj civilaj celoj (nazia Germanio, Sovetunio, Britio, Usono) inkluzive de uzo de atombomboj.

Inter la sekvojn de la dua mondmilito apartenas hegemonio de Sovetunio kaj kreigo de du blokoj: la okcidenta bloko, kiu formiĝis en NATOn, kaj la orienta bloko, kiu enaspektiĝis en Varsovian kontrakton kreita de Sovetunio kaj ties satelitoj. Interrilatoj inter tiuj ĉi du blokoj estis tre streĉitaj kaj baldaŭ ili superkreskis en la t.n. malvarman militon, kiu krom politikaj disputoj montriĝis ankaŭ en kelkaj armeaj konfliktoj (korea milito, vjetnama milito, araba-israela milito ktp.).

Antaŭa historio[redakti | redakti fonton]

La dua mondmilito ekestis el la rezultoj de la unua mondmilito, kiu naskis tre multe da ŝtatoj malkontentajn, humiligitajn kaj sopirantajn pri venĝo kaj ĝi kreis el la politika vidpunkto nestabilan aranĝon de Eŭropo kaj la mondo. Iom post iom komenciĝis profili grupo de malkontentuloj, kiuj intencis principe alilabori la novan aranĝon atingonte postenon, kiu rajte apartenas al ili. Tiuj ĉi malkontentuloj rekrutiĝis kaj el la grupo de ŝtatoj de malvenkintaj kaj el la grupo de la venkintaj. En kunigo kun neĝojigita ekonomia situacio en ŝanĝo de 20-aj kaj la 30-aj jaroj, nekapableco de la venkintaj potencoj reteni almenaŭ ŝajnon de forto kaj novan ondon de izolaciismo en Usono tiel estiĝis bazo de nova konflikto, ankoraŭ pli terura, ol estis tiu antaŭa.

Malvenkintaj malkontentuloj[redakti | redakti fonton]

La malvenkintaj malkontentuloj estis nekoneksa grupeto da ŝtatoj, kiuj dum la unua mondmilito finiĝis en la flanko de malvenkintoj perdintaj grandegajn teritoriojn. Ilia humiligo komune kun nacionalismaj pasioj kaj la tutmonda recesio kreis micelion por estigi militarismajn reĝimojn, kies celo estis venĝo kaj minimume reguligo de la plej esencaj "maljustaĵoj". La plej gravaj ŝtatoj de tiu ĉi grupo estas Germanio, Hungario kaj Sovetunio.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Germanio kaj Adolf Hitler.

Germanio estis la plej signifa kaj la plej agresema eŭropa malkontentulo. Ties teritoriaj perdoj estis ampleksaj, Germanio estis parte diserigita kaj milionoj da germanoj troviĝis ekster en nove estiĝintaj "nenaturaj" kaj "malfortaj" ŝtatoj sub superregado de aliaj nacioj. Germanoj sentis tion kiel maljustaĵon precipe en konekso kun tio, ke oni entute ne batalis en ilia teritorio. Plimulto de ordinaraj soldatoj kaj malpli altaj oficiroj, samkiel ankaŭ loĝantoj, sentis sin trompita pro postmilita aranĝo, kiu estis por ili multe pli malbona, ol kiu en la tempo de kapitulaco promesis al ili prezidento Wilson, kaj propre ili eĉ ne komprenis, kial estis necese kapitulaci. Ili ne komprenis absolutan senesperecon de posteno de Centraj potencoj en la jaro 1918 kaj la rezulto de la milito estis por ili amara perfido, kiun inscenigis Interkonsento kaj la germana komandantaro. La grandega ekonomia krizo, kiu eksplodis en Germanio post la milito kaj gradiĝis dum ŝanĝo de la 20-aj kaj la 30-aj jaroj elportis al la potenco Adolfon Hitleron, karisman oratoron, kiu realiĝis per prirego de la ekonomia recesio kaj inflacio (eĉ kiam en multaj rilatoj sole per artefarita kaj dumtempa), tamen per agresema programo en rilato al eksterlando, kiu estis redononta al Germanio ties grandecon.

Hitler vetis je nacionalismo kaj antisemitismo, kiuj en la postmilitaj kondiĉoj ekabundis en Germanio. Lia programo eliris el rifuzo de la versajla sistemo. Sub lia gvidado Germanio ĉesis pagi riparojn, ĝi denove rearmigis la armeon komencante disvastiĝi ĝin, ĝi ekokupis la demilitarigitan Rejnlandon, ĝi realigis al Germanio Sarlandon. Ĝi senvuale komencis paroli pri kuniĝo kun Aŭstrio (kion ĝi en la jaro 1938 duone perforte realigis) kaj ĝi komencis vidigi teritoriajn pretendojn kontraŭ Ĉeĥoslovakio kaj realiginte ilin ankaŭ kontraŭ Pollando. Kun ĉiu paŝo de tiu ĉi plano, kiu estis akompanata per cedo elflanke de Francio kaj Britio, kiuj jam ne plu rememorigis memkonsciajn venkintojn, la populareco kaj subteno de Hitler kreskis inter la popolo. Li tre scie eluzis dum tio disputojn kaj dolorajn vundojn inter siaj malamikoj, kiel estis la disputo pri regiono Těšín inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. La definitivan konfidon kaj absolutan potencon li akiris en la jaro 1939, kiam senbatale kaj dum preskaŭ ridindaj protestoj de Francio kaj Granda Britio li finis disbaton de Ĉeĥoslovakio (laŭ kelkaj historiistoj tiel okazis jam je duonjaro pli antaŭe pro subskribo de munkena interkonsento). Subtenata de Italio, Hungario kaj pluaj satelitoj la kuraĝo de Hitler ankoraŭ kreskis kaj kiam li sukcesis interkonsenti pri divido de sfero de influo kun Iosif Stalin (vidu pakto Molotov-Ribbentrop kaj kun ĝi koneksantaj kontraktoj kaj aldonoj) kaj akiri per tio gravan aliancanon, la milito estis por li (Hitler) malfermita. La unua viktimo, kiu defendis sin, estis Pollando.

Hungario[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Hungario kaj Miklós Horthy.
Admiralo Miklós Horthy

Hungario estis la dua granda malvenkinto de la unua mondmilito. En ties komenco ĝi ensumigis duonon de Aŭstrio-Hungario. Ankaŭ en ĝia kazo multe da hungaroj troviĝis ekster la malpligrandigita ŝtato. Kiel la plej dolora estis konsiderita perdo de Slovakio kaj Karpata Rutenio, sed pluaj teritoriaj postuloj estis donataj al Rumanio kaj Jugoslavio. Sed necesas diri, ke hungaroj frunte kun regento Miklós Horthy ja volis la perditajn teritoriojn reen, sed de komence ili ne intencis iel pli serioze batali. Ili ja aliĝis al la teritoriaj postuloj de Germanio kontraŭ Ĉeĥoslovakio en la jaro 1938, sed absoluta plimulto de tiamaj politikistoj, same kiel hodiaŭaj historiistoj, kongruas en tio, ke ĝi ne intencis partopreni en eventuala milita solvo, ol estus klare, ke Ĉeĥoslovakio estos tute perdita. En pluaj jaroj Hungario senĉese pli multe troviĝis sub influo kaj premo de Germanio, kiu dum la milito "kunprenis ĝin kun si". Komune kun Germanio ĝi partoprenis en la likvido de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1939. Hungara karto estis por germanoj brila maniero, kiel certigi por si absolutan obeemon de sia plej fidela satelito – Slovakio. Ebleco, ke ĝi estus kiel la tutaĵo transdonita reen al Hungario, terurigis slovakajn politikistojn por tiom, ke por iluzio de memstareco en amikeco kun Germanio ili faris en la praktiko ion ajn (vidu Slovaka ŝtato).

Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sovetunio kaj Iosif Stalin.

La lasta granda malvenkinto, kiu ne intencis repaciĝi kun limigo de sia potenco, estis Sovetunio. Sovetunio konsideris sin mem kiel la anoncanton kaj gvidanton de la komunisma movado, kiu estis disvastiĝonta komune kun ĝi tra la tuta mondo. Jam en la jaro 1920 gvidantaro de rusaj bolŝevikoj kaj Ruĝa Armeo frunte kun Josif Stalin kaj Miĥail Tuĥaĉevskij planis konkeron de plimulto de Eŭropo, kiam ili intencis kunigi siajn fortojn kun ŝtormantaj komunistoj en Hungario, Germanio kaj Francio. Estas malfacile diri, ĉu tio estis reala celo, nepre ĝi fariĝis senkaza en la momento, kiam poloj materiale subtenataj de la resto de Eŭropo diserigis Tuĥaĉevskij-n en batalo ĉe Varsovio en 1920 (la t.n. Miraklo sur Vislo) kaj en sekvantaj monatoj ili malvenkis Ruĝan Armeon en unu batalo post la alia. Kontraŭ Sovetunio stariĝis minaciga koalicio de Pollando, Francio, Britio, nedemobiligitaj germanaj taĉmentoj, rusaj Blankaj gvardioj, finnoj, Baltaj ŝtatoj kaj Japanio. Montriĝis ja, ke Francio kaj Britio ne pensas la tutan aferon tute serioze, tamen eĉ tiel la rezulto estis, ke Sovetunio eĉ ne retenis la tutan teritorion de cara Rusio, kies sekvanto ĝi konsideris sin. Ĝi perdis Finnlandon, Latvion, Litovion, Estonion, parton de Pollando kaj al la laste nomita ĝi devis cedi signifajn partojn de Belarusio kaj Ukrainio. Eĉ ne limo kun Rumanio evoluis laŭ ties imagoj.

Stalin de komence de la 30-aj jaroj persisteme konstruis armeon prepariĝante pri sia propra renesanco de la imperio. Sed li estis singardema, evidente li timis, por ke la mondo ne kuniĝu kontraŭ li kiel en la dudekaj jaroj. Li intencis labori malrapide, iom post iom, unu celon prilabori post la alia. Por kovri sian dorson li komencis intertrakti kun diversaj ŝtatoj – Francio, Britio kaj Germanio. Francoj iris renkonte al li, sed britoj reagis al ĉiuj proponoj prefere malvarme vidigante al Stalin, ke ili ne intencas garantii liajn teritoriajn postulojn. Stalin do decidiĝis interkonsenti kun Germanio, kiu tamen organizis kontraŭ li internaciajn koaliciojn (vidu Akso Berlino-Romo-Tokio), tamen kiel ĉiu diktatorema reĝimo ĝi kapablis siajn konceptojn kaj principajn sintenojn senprobleme superi, se temis pri profito. Fermo de Pakto pri neatakado kaj kun ĝi koneksantaj aldonoj kaj dokumentoj tiel ankaŭ al Sovetunio malligis manojn kaj ĝi komune kun sia nova aliancano prepariĝis por milito.

Venkintaj malkontentuloj[redakti | redakti fonton]

La alia grupo estis grupo de trompitaj venkintoj – ŝtatoj, kiuj hezitinte aliĝis al Interkonsento, ĉar ili atendis ian profiton kaj plifortigon de siaj pozicioj. La plej signifaj ŝtatoj de tiu ĉi tipo estis Italio kaj Japanio.

Italio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Itala reĝlando kaj Benito Mussolini.
Benito Mussolini (maldekstre) kun Hitler

Italio estis la plej granda eŭropa malkontentulo. En la jaro 1915 ĝi aliĝis al flanko de Interkonsento strikte kun celo disvastigi sian sinjorujon. Ĝi pretendis spacon kaj dominan rolon en Mediteraneo, Sudtirolo, Triesto, dominan influon en Balkana Duoninsulo kaj germanajn koloniojn en Afriko. Sed ĉirilate restis ties sopiroj plejparte neaŭditaj, fine ĝi akiris nur Sudtirolon, Trieston kaj kelke da ne tro signifaj insuletoj en orienta Mediteraneo. Ties koloniaj sopiroj kaj balkanaj planoj restis grandparte neplenigitaj kaj Italio tre baldaŭ venis al konkludo, ke ĝi estis misuzita. En frunton de Italio venis faŝistoj frunte kun Benito Mussolini, kiu decidiĝis redoni al Italio reen prosperon kaj rekonkeri ties postenon de la potenco. Sed liaj koloniaj klopodoj en Afriko, kiu gradiĝis en invadon en Etiopion, ne renkontiĝis kun kompreno kaj ili gvidis al elimino de Italio el ligo de civilizaj landoj, kio logike nur firmigis ĝian kunigon kun Germanio. En la sekvantaj jaroj Mussolini laŭflanke de Germanio nedecideme ŝanĝeliĝis inter milita entuziasmo kaj atentigado al singardemo, tamen en decidaj momentoj li aliĝis al Germanio.

Japanio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Japanio kaj Hirohito.
Japana imperiestro Hirohito

Se Italio prezentis nereciprokitan aliancanon, kiun ne necesis konsideri denove tiel serioze, Japanio estis dormetanta azia giganto, kiun oni ne igis misrigardi. Kiam Japanio aliĝis al flanko de Interkonsento, ĝi atendis, ke ĝi ekokupos postenon de grandpotenco en Orienta Azio. Transpreno de administrado pri la germanaj kolonioj, libera mano en Koreio kaj Manĉurio, domina rolo en Pacifiko kaj Ĉinio, kiam eksplodis Rusia revolucio de 1917 ankoraŭ iajn rusiajn orientajn teritoriojn – tio estis administraj atendoj de japanoj. Sed en tre granda plimulto ili trompiĝis en ili. Anstataŭ tio ili ĝisatendis internaciajn interkonsentojn, kiuj definis interrilaton pri surmaraj fortoj, kies ĉefa celo estis konservi surmaran superforton de Britio kaj malebligi ian ajn hegemonion de Japanio. Japanio ekreagis al tio per indigno kaj firma decido konkeri sian merititan pozicion. Post certa tempo ili eksiĝis el la kontraktoj, kiuj limigis ĝian surmaran fabrikadon kaj ili komencis konstrui surmarajn kaj armeajn fortojn, kiuj estis certigontaj al ili rimedojn por priregi sian revitan imperion perforte. Iliaj soldatoj akiris grandegajn spertojn dum bataloj kontraŭ Ĉinio, kiuj estis preludo al la Dua mondmilito en Azio. Japanio aliĝis al pakto Akso Berlino-Romo-Tokio kaj ĝi estis decidinta sian novan pozicion batalakiri. Granda Britio, Francio kaj poste ankaŭ Usono bone konsciis tiun ĉi fakton, sed ilia tragedio konsistis en tio, ke ili vulgare subtaksis Japanion. Precipe Britio longtempe konjektis, ke je la orientaj barbaroj tute sufiĉos duavicaj taĉmentoj, kaj nur ĉeno de erigataj malvenkoj montris al ĝi, kiel granda tio estis eraro...

Malforteco de venkintoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Komunumo de Nacioj.

Plua grupo, kiu ĉi tie troviĝis, estis kontentaj venkintoj. Tamen temis pri la venkintaj grandpotencoj (Usono, Francio, Britio), tamen pri novaj ŝtatoj, kiuj estiĝis pro "malmuntigo" de Centraj potencoj kaj cara Rusio (Pollando, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Latvio, Litovio, Estonio, Finnlando). Ambaŭ subgrupoj estis kontentaj kun la nuntempa stato kaj ili intencis reteni ĝin. Ili komune klopodis tamen racian kaj stabilan sistemon de kontraktoj kaj garantioj, tamen internacian organizaĵon, kiu inspektus pri la paco kaj kunlaborado en la mondo – Komunumo de Nacioj. Sed ili sukcesis nek en unu rilato. La plej grava problemo konsistis en tio, ke ĉiuj tri grandpotencoj neglektis siajn armitajn fortojn, do malantaŭ ties kontraktoj kaj Komunumo de Nacioj ne ekzistis reala forto, kiu povus subteni kaj protekti ilin.

Grandpotencoj[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Usono kaj Franklin Roosevelt.

Usono post la fino de la unua mondmilito malrapide revenis al sia izolaciismo kaj radikale limigis siajn armitajn fortojn. Ties surtera armeo en la tempo senpere antaŭ la milito estis laŭ eŭropaj mezurunuoj tiom ridinda, ke ili simple kapablis reale fortimigi tute neniun. Sole usona ŝiparo povis prezenti minacon, sed eĉ ne tio estis tiel granda, kiel usonanoj dezirus. Ekzemple japanoj tute rajtigite konjektis, ke ilia floto estas pli bona kaj ĝi kapablos venki super Usono. Se kelkaj japanaj admiraloj frunte kun Isoroku Jamamoto havis rezervojn al la milito kontraŭ Usono, tio estis tial, ke hororigis ilin imago de floto, kiun Usono kapablus konstrui, ne de tiu reale ekzistanta. En la eŭropa kunteksto estis influo de Usono al "kovado de la milito" en plimulto da rilatoj limaj.

Francio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Francio kaj Edouard Daladier.

Francio estis propre la unusola eŭropa ŝtato, kiu havis fortan kaj multnombran surteran armeon. Kiam Germanio ĉesis pagi la riparojn, la franca armeo konkeris Rejnlandon. Sed la franca armeo eĉ ne ricevis apartenantan subtenon de la plej proksimaj aliancanoj kaj tial ĝi post nelonge retiriĝis sen realigo de la renovigita pagado, kaj jen pli malbone, ĝi lernigis sin el tio ĉesante pripensi pri similaj agadoj. Francio havis probleman kontrakton kun Sovetunio kaj ŝlosilkontrakton kun Britio. Francio ankaŭ garantiis sekurecon al Ĉeĥoslovakio kaj al Pollando. Sed la kreskanta malkomplezemo uzi siajn armitajn fortojn kaj evidentaj timoj de francaj reprezentantoj el plua monda milito malkvalifikis Francion kaj ties armeon.

Kio estis ankoraŭ pli malbona, Hitler kaj germanaj generaloj kongrue venis al konkludo, ke la franca armeo estas ja granda, sed neefektiva, ke per ideoj kaj konceptoj ĝi senĉese sidas en la unua mondmilito kaj por novaj kaj moderne aranĝitaj kaj gviditaj germanaj soldataroj ĝi ne estos grava rivalo. Ilia memkonfido kreskis kun tio, kiel Francio komencis malrapide amasigi unu cedon post la alia en klopodo eviti al kunpuŝiĝoj. Kiam Hitler proklamis siajn teritoriajn postulojn kontraŭ Ĉeĥoslovakio, li estis jam preskaŭ certa, ke Francio ne defendos sian aliancanon. Francio ja de komence asertis, ke ĝi ŝirmos ĝin, sed konstatinte, ke Granda Britio ne helpos ĝin kun tio, Francio cedis akceptante la postulojn de Germanio kun tio, ke Francio rezignos iajn ajn pluajn teritoriajn postulojn. Samtempe Francio proklamis komune kun Britio la plej grandajn garantiojn al la dua ĉeĥoslovaka respubliko. Likvido de tiu ĉi torso de la eksa aliancano en la jaro 1939 fare de Germanio kaj Hungario montris, je kiom Francio en la okuloj de la kontraŭuloj ŝanĝiĝis el la grandpotenco en ordinaran klaŭnon.

Britio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Unuiĝinta Reĝlando kaj Neville Chamberlain.

Britio suferis pro similaj problemoj kiel la ceteraj grandpotencoj. Nominale ĝi restis la monda grandpotenco numero 1, sed la fakto estis, ke tiu ĉi fakto estis reale subtenita sole per surmara forto, surteraj soldataroj de Granda Britio estis en doloriga stato. Kaj eĉ ne maristaro estis en tiel bona stato, en kia ĝi estus ekzistonta, ĝi estis ja nombre forta, tamen ties avantaĝo malaltiĝis kaj ties prepariteco por la milito estis problema. Plua baza problemo de Britio estis ties propra izolaciismo eliranta el konvinko, ke la agado en Eŭropo tiel ne bezonas rilati ĝin, ĉar ĝia ŝiparo komune kun kanalo La Manche certigas absolutan nekonkeremon. Okaze de Pacifiko poste aldoniĝis ankoraŭ absolute misa subtaksado de potenciala kontraŭulo. Britio enfalis en iluzion, ke japanoj estas neprogresintaj barbaroj kun duavica tekniko, kaj nur japana atako, forbalainta grandan parton de iliaj kolonioj en Orienta Azio, montris al ĝi, kiel tragika tio estis eraro.

Britio estis ĉefa ludanto realiganta politikon de cedoj kontraŭ Hitler. En tiu ĉi demando estis ties politika scenejo relative koherema, eĉ kiam motivoj de diversaj politikistoj estis diversaj. Veraj pacifistoj konjektis, ke ili manĝigos Hitleron kaj kiam li estos kontenta, tiam ili interkonsentos. Izolaciistoj kredis, ke la tuta problemo ne rilatas al Britio kaj ke estus krimo sendi siajn virojn en la militon pro kelke da neinteresaj ŝtatetoj en Eŭropo. Antikomunistoj konjektis, ke estas bezone kulturi fortan Germanion, kiu estus kontraŭpezo de Sovetunio. Da politikistoj, kiuj konsciis, kiel terura danĝero ĉi tie kreskas, kiel estis ekz. Winston Churchill, estis malplimulto.

La politiko de cedoj kulminis en la politiko de Neville Chamberlain, kiu alkondukis Brition eĉ kun Francio al munkena interkonsento, en kiu li oferis la ĉeĥoslovakajn limregionojn. Tio devis esti la lasta kaj la plej granda cedo, dum kiu li eldevigis por si de Hitler skribcertigon pri netuŝebleco de Ĉeĥoslovakio kaj pri tio, ke per tio liaj plenaj teritoriaj pretendoj rilate al la najbaroj estas finitaj. Chamberlain komprenis la kontrakton pri nova reguligo de la limoj kiel granda venko kaj garantion de paco por eternaj tempoj. Dum parolo reveninte el Munkeno li proklamis maksimume ridindan proklamon: „My good friends, for the second time in our history, a British Prime Minister has returned from Germany bringing peace with honour. I believe it is peace for our time.“ („Miaj karaj amikoj, duafoje en nia historio brita premiero estas reveninta el Germanio alportante pacon kun honoro. Mi kredas, ke tio estas paco por nia tempo.“) Se li vere kredis al tio (multe da historiistoj konjektas, ke ne), atendis lin je duonjaro pli poste kruda sobriĝo, kiam Hitler likvidis Ĉeĥoslovakion kaj per la armeo finarmita per ĉeĥoslovakaj armiloj li prezentis pretendojn kontraŭ Pollando. Germanio jam ne plu konsideris Grandan Brition kiel nevenkeblan grandpotencon. Hitler ja estimis ĝin senĉese, sed li ne plu timis ĝin. Kaj kontraktoj nenion signifis por li.

Novaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

La fino de la unua mondmilito kunigita kun disfalo de Aŭstrio-Hungario kaj kun tranĉigo de Germanio kaj cara Rusio (Sovetunio) igis al la estiĝo de kelke da novaj ŝtatoj. Tiuj ĉi nove estiĝintaj formacioj estis aŭ kontrakte ligitaj kun la venkintaj potencoj aŭ ili almenaŭ klopodis alproksimiĝi al ili, ĉar ili mem estis tro malfortaj kaj ili ne kapablus rezisti al pretendoj de la najbaraj potencoj, eĉ kiam dumtempe malplifortigitaj. La fakto estas, ke ĉe ĉiuj sekve nomitaj ŝtatoj okazis tio, ke kun la komenco de milito ĉiuj iliaj kontraktaj garantioj (respektive alternaj manieroj de la certigo de sekureco) falis kaj tiuj ĉi ŝtatoj estis disparceligitaj inter Germanio kaj Sovetunio. Unusolan escepton prezentis Finnlando, sed kiu ankaŭ ne estis libera kaj pro sia travivo ĝi pagis teruran prezon.

Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Ĉeĥoslovakio, Edvard Beneš kaj Ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj.

Ĉeĥoslovakio estiĝis kiel unu el sekvantulaj ŝtatoj de Aŭstrio-Hungario. Ĝi havis eksplicitajn aliancanajn kontraktajn devligojn kun Francio kaj pleje ĝi rolis ĉefan rolon en propra defendasocio (iom ridinde nomata Malgranda interkonsento kun Rumanio kaj Jugoslavio. Ĉeĥoslovakio tiutempe prezentis unu el la plej signifaj mondaj eksportistoj de armiloj kaj al tio ankaŭ respondis unuaklasa ekipaĵaro de ĉeĥoslovaka armeo. Tiu ĉi ŝtato pleje en la dua duono de la 30-aj jaroj de la lasta jarcento intensive konstruis sistemon de limregionaj fortikaĵoj, kiu estis faciligonta ties defendon. Sed kvankam Ĉeĥoslovakio faris por sia defendo plej multon el la potencialaj viktimoj de la germana agresoro, tio ne estis sufiĉonta. Anekso de Aŭstrio disvastigis ties limojn kun la malamiko je plua sektoro, kie ne estis la limregionaj fortikaĵoj sufiĉe finitaj. Pollando aliris kun siaj postuloj al Teŝinio, per kio Ĉeĥoslovakio pagis je vulgara eraro de Edvard Beneš kaj Tomáš Garrigue Masaryk el la jaro 1919, kiuj tiam venis al konkludo, ke Pollando en batalo kontraŭ Sovetunio malvenkas, kaj ili decidiĝis solvi la problemon pri la regiono de Těšín perforte.

Post munkena interkonsento aliĝis al Pollando kun la pretendoj al la ĉeĥoslovaka teritorio ankaŭ Hungario postulanta almenaŭ "unusignife hungaran parton de Supra Hungario" (komprenu parton de Slovakio kun hungara majoritato) kaj Karpatan Rutenion. La geografia situo de Ĉeĥoslovakio kaj interrilato de fortoj en la praktiko ne ebligis sukcesan defendon senhelpe de Francio, sed tiu rifuzis partopreni. Malgranda interkonsento, celita origine kontraŭ Hungario, vid-al-vide al la germana superforto disfalis. Ĉeĥoslovakio, baraktanta pro maltrankviloj inter ĉeĥoj kaj slovakoj, kun multnombraj germanaj kaj hungaraj minoritatoj en la kritikaj limregionoj, sukcese ne povis defendi sin mem. La munkena interkonsento devigis ĝin rezigni pri la limregionoj, pro kio ĝi venis el armea vidpunkto en tute malesperan situacion. En marto de 1939 la ekzistado de Ĉeĥoslovakio estis finigita. Kelkaj historiistoj kulpigas prezidenton Emilon Háchon pro perfido, kiam li donis ordonon al kapitulaco, sed plimulto de historiistoj kaj precipe armeaj fakuloj dubigas tion. Batali havis signifon en la jaro 1938, la situacio en la jaro 1939 estis jam tute alia, la ĉeĥoslovaka armeo jam ne plu havis eblecon de efika rezisto, ĝi povis sole lasi sin masakri.

Ĉeĥoslovaka antaŭmilita peza fortikaĵo - MO S-19 "Aleo", interne kaj ekstere rearanĝita laŭ la stato el la jaro 1938

Sed la pereo de Ĉeĥoslovakio havis unu tre malfeliĉan sekvon por la venkintaj grandpotencoj – en manojn de Germanio falis senbatale la nedifektita ĉeĥoslovaka milita industrio kaj arsenalo de Ĉeĥoslovaka armeo, inkluzive de bonega artilerio kaj precipe eminentaj malpezaj tankoj LT-35 kaj LT-38 (far germanoj transprenita kiel Pz 35(t) kaj Pz 38(t), kiuj per kvalito egaliĝis al la plej bonaj germanaj kirasitaj vehikloj kaj ebligantaj al Wehrmacht krei novajn tankajn grupiĝojn (tankoj Pz 38(t) partoprenis ankoraŭ en operaco Barbaroso).

Pollando[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Pollando kaj Edward Rydz-Śmigły.
Marŝalo Edward Rydz-Śmigły, ĉefkomandanto de la polaj armitaj fortoj

Tragedio de Pollando estis tio, ke post sia estiĝo ĝi troviĝis en tenajlo inter Germanio kaj Sovetunio. Ambaŭ ŝtatoj havis kontraŭ ĝi teritoriajn postulojn kaj ili intencis realigi ilin. La tuta situacio estis ankoraŭ malplibonigita pro la fakto, ke Pollando konsideris sin mem kiel regiona potenco kaj ĝi havis teritoriajn konfliktojn kun ceteraj najbaroj – Litovio (Vilno) kaj Ĉeĥoslovakio (regiono de Těšín kaj kelkaj vilaĝoj ĉe limoj kun Slovakio).

Pollando havis aliancanajn interkonsentojn kun Francio kaj sekurecgarantiojn de Britio. Ĝi fermis kun Germanio pakton pri neatakado. Poloj identigis kiel ĉefan malamikon Sovetunion. Tio ne estis tute malbona takso, finfine al la atako kontraŭ Pollando antaŭeniris interkonsento inter Germanio kaj Sovetunio pri komuna antaŭenpaŝo kontraŭ ĝi, sed la unuan baton preparis Germanio. Pollando konsciis la fakton, ke Germanio estas same, respektive ankoraŭ pli multe danĝera ol Sovetunio, nur pli malfrue. Plua problemo de Pollando estis arĥaiĝinta armeo nedisponanta per sufiĉa nombro de transportaj rimedoj, kiun Pollando kaj ties aliancanoj supertaksis. Same tiel poloj supertaksis la kapablon de siaj aliancanoj kontribui al ili kun helpo kaj male ili subtaksis la kapablojn de siaj malamikoj – rusoj kaj germanoj.

Baltaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Baltio.

Baltaj ŝtatoj ne fartis iel malbone. Ili havis en la praktiko neniajn garantiojn de iu, iliaj propraj armeoj estis neniel eminente lumigantaj kaj Sovetunio unusignife vidigis, ke ĝi atendas, ke tiuj ĉi asociaj respublikoj estos envicigitaj reen en ĝian imperion. Ja troviĝis certaj nekuraĝaj provoj krei defendan pakton inter Baltaj ŝtatoj kaj Finnlando, tamen tiuj ĉi klopodoj bankrotis en strikta finna neŭtraleco kaj en klopodo de ĉiuj partoprenantaj ŝtatoj ne provoki Sovetunion. Germanio kaj Sovetunio origine dividiĝis inter si Baltajn ŝtatojn: Litovio falis al Germanio kaj Latvio kun Estonio al Sovetunio. Sed Sovetunio fine perforte prenis ĉiujn tri, kion Hitler kun dentogrincado akceptis – por ke li tuj poste reciprokis en la finna demando...

Finnlando[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Finnlando kaj Carl Gustaf Emil Mannerheim.
Marŝalo C. G. E. Mannerheim, ĉefkomandanto de la finnaj armitaj fortoj en 1917-1918 kaj en 1939-1946

Finnlando estis same kiel Baltaj ŝtatoj "estonta asocia respubliko". Kiel rimedon al certigo de sia sekureco ĝi elektis sintenon de strikta neŭtraleco kaj aktivan membrecon en Ligo de Nacioj. Ĝi neniel aparte evoluis la armeon (ĝi propre, se temas pri materiala paĝo de la afero, vulgare neglektis ĝin) kaj zorgeme ĝi klopodis ne provoki Sovetunion. En la jaro 1932 Finnlando fermis kun ĝi pakton pri neatakado (en la jaro 1934 ties valideco plilongiĝis je dek jaroj). Sed tiu ĉi pakto ne malhelpis sovetan partian radiodisaŭdigon kaj presaron por gvidi inciteman kampanjon kontraŭ Finnlando kaj al Stalin marki ĝin kiel estontan asocian respublikon. En la pakto inter Hitler kaj Stalin Finnlando estis aldonita en sferon de Sovetunio. Sed diference de baltaj landoj Finnlando ekrezistis kaj al grandega surprizo de ĉiuj ĝi montriĝis kiel pli malfacila problemo ol oni supozis – Sovetunio ne kapablis en unusola sturmo subjugi ĝin (vidu Vintra milito). Hitler tuj poste eluzis tion, por ke li redonu al Stalin lian ŝerceton kun Litovio, kaj li proponis al finnoj subtenon. Sovetunio tiel pruvis aŭdacaĵon, kiam ĝi "alifaris" la strikte neŭtralan ŝtaton en decidan malamikon kaj fidelan kunbatalanton de Germanio.

Ceteraj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Lasta grupo de ŝtatoj estis malnovaj ŝtatoj, kiuj jam rezignis pri iaj ajn pensoj por hegemonio kaj ili koncentriĝis pri si mem. Temis precipe pri neŭtralaj ŝtatoj, ofte nekonvene situantaj.

Belgio - Nederlando - Luksemburgio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio.

Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kvazaŭ malgrandaj ŝtatoj enkojnigitaj inter Germanio kaj Francio estis en tre malagrabla situacio. Ili persone deklaris sian neŭtralecon (disputebla estis Belgio) kaj la garantio devis esti al ili la proksimeco de Francio kaj Britio, ĉe kiuj estis certe, ke ili ne toleros agreseman hegemonion de Germanio en senpera proksimeco de siaj limoj. En alia flanko tio ĉi signifis ankaŭ teruran malavantaĝon, ĉar tiuj ĉi tri ŝtatoj strikte malhelpis en la plej konvena direkto de la germana atako kontraŭ Francio. Tiuj ĉi ŝtatoj konsciis tion kaj ili akceptis disponojn (relative malgranda armeo, fortaj fortikaĵoj – vidu ekz. Maginot-linion, Eben Emael), kiuj estis aŭ malkonsilontaj Germanion de la atako tra ilia direkto aŭ almenaŭ haltigontaj la premon de la malamiko, ĝis kiam ne venos helpo. Sed fine spite al la antaŭa averto la germana atako montriĝis tiom detruiganta, ke ĉiuj planoj por sukcesa defendo falis kaj la agadoj de la francaj kaj la britaj armeoj direktantaj por subteni la detruiĝantajn armeojn de Belgio kaj Nederlando fariĝis unu el kaŭzoj de ilia malvenko.

Danio - Norvegio - Svedio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Nordiaj landoj, Danio, Norvegio kaj Svedio.

Tiuj ĉi nordiaj landoj samkiel Finnlando propagandis severan neŭtralecon. Ili firme esperis, ke ili tute evitos al la konflikto, sed la tuta afero estis komplikita pro enorma signifo de sveda fererco por Tria regno kaj pro la proksimeco de la agresema Sovetunio. Dume la dua minaco estis fine dank‘ al malsukcesoj de Ruĝa Armeo en Vintra milito almenaŭ parte forturnita, la minaco el okcidento fine realiĝis. La signifo de fererco el Svedio estis tiom principa, ke nek Germanio nek Britio kun Francio intencis respekti la neŭtralecon de la nordiaj landoj. Britio kun Francio kelkfoje malobeis la neŭtralecon de nordiaj teritoriaj akvoj kaj dum Vintra milito subpretekste de helpo al Finnlando ili minacis al la nordiaj landoj kaj evidente prepariĝis invadon, kiu, se ĝi okazus, tute neniigus la germanan militan industrion. Germanio, kiu verŝajne unue planis respekti la neŭtralecon de la nordiaj landoj (eble escepte de Danio), subpreme de la supre menciitaj eventoj ĝi prefere ŝanĝis la opinion kaj en la jaro 1940 ĝi faris invadon en Danion kaj Norvegion, por ke ĝi ŝirmu siajn vive gravajn fontojn. La neŭtraleco de Svedio pliparte netuŝita, eĉ kiam tio ne evitis sen pluraj cedoj.

Hispanio - Portugalio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Hispanio, Francisco Franco kaj Portugalio.

Ŝtatoj de Iberio pli karakterize ne partoprenis en la dua mondmilito. Portugalio prezentis neŭtralan teritorion, kiu principe ne intermiksis sin en la konflikton entute.

Hispanio tiam havis proprajn problemojn, sekve de la ĵusa intercivitana milito. La lando estis dum la plenaj tridekaj jaroj baraktata pro politikaj kunpuŝiĝoj, kiuj respegulis ankaŭ la problemojn en la cetero de Eŭropo. La situacio iom post iom radikaliĝis, kaj por la balotoj en la jaro 1936 formiĝis du klaraj blokoj, kiuj dividis la landon en du. Post la venko de la maldekstrulaj partioj, la situacio plu radikaliĝis, kaj ene de ĉiu tendaro gajnis forton la plej ekstremaj fortoj. Ne malofte la stratoj vidis kunpuŝiĝoj de komunistoj, anarkiistoj, falangistoj kaj karlistoj.

La 17-an de julio en la lando eksplodis milita ribelo, gvidita de, interalie, generalo Francisco Franco. Tiu ĉi Hispana Enlanda Milito estas iam konsiderata kiel rekta preludo de la dua mondmilito aŭ eĉ kiel ties parto. Dum la porregistara "Ruĝa", respektive "Respublikana" partio ricevis subtenon preskaŭ nur de Meksikio kaj Sovetunio, plus la volontuloj de la Internaciaj Brigadoj, la ribelula "faŝista", respektive "Nacionalisma" partio estis subtenita de Germanio kaj Italio. Hispanio tiel fariĝis lando, kie tiuj ĉi ŝtatoj mezuris siajn fortojn kaj provis novajn armilojn kaj bataltaktikojn. Germanio ĉi tie provis principojn de tanka batalo, enpraktikigon de armea aviadilfloto (vidu sub Gerniko) kaj kelkajn novajn kanonojn, precipe kontraŭtankan kanonon de kalibro 37 mm kaj plurcelan 88 mm kontraŭaviadilan kanonon.

Post tre longa kaj sanga interna batalo, en kiu ne mankis epizodoj de granda kruelo en ambaŭ flankoj, la militon venkis la dekstrula flanko, kiu instalis militistan reĝimon.

La reĝimo estis proksima al tiuj de la faŝisma tendaro en Eŭropo, kaj tial aspektis, ke Germanio kaj Italio akiris novan aliancanon. Tamen, la partopreno de Hispanio en la milito estis limigita kaj fakte simbola, ĉefe pro la elĉerpiĝo de la lando post propra milito, kiu estis ĝin lasanta en ruinoj. Hispanio limigis trairadon de fuĝintoj antaŭ naziismo tra sia teritorio, provizis Germanion per mineraloj (volframio), kaj ĉefe kaj plej simbole, sendis trupojn de soldatoj kaj volontuloj al orienta batalfronto, la tiel nomata Blua Divizio. Aliflanke, la reĝimo rifuzis oficiale aliĝi al militado de Akso, kaj ĝi rifuzis permesi trairadon de taĉmentoj de Akso tra sia teritorio (per kio ĝi sepultis planojn de Germanio je likvido de Ĝibraltaro) kaj pluajn postulojn. La dua mondmilito tiel alportis al Franco en la okuloj de kelkaj historiistoj famon de makiavelisma genio, kiu prenis de Hitler multon, por ke poste por reciproki li donu nenion al li. Aliaj versioj eksplikas tion per la malforteco de la reĝimo, la rifuzo de Hitlero doni teritoriajn kompensojn en Norda Afriko (kio estis malamikiginta lin kun la Francio de Vichy) kaj la timon al la reprezalioj de Britio (kiu minacis konkeri la Kanariojn).

Alia partopreno de la hispanoj en la Mondmilito okazis pli neregule: la ekzilitaj respublikanoj aliĝis amase al la franca rezistado, kaj partoprenis diversajn batalojn, inter kiuj la plej konata estis la liberiĝo de Parizo: la hispanaj trupoj estis inter la unuaj enirantaj la urbon, kaj la liberigintaj tankoj portis la nomon de hispanaj bataloj. Malgranda grupo de ekzilitoj partoprenis ankaŭ en aliaj armeoj, ĉefe en la soveta. Germanio malliberigis hispanajn prizonulojn ĉefe en la koncentrejo de Mauthausen.

Lastaj paŝoj al la milito[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ komence de la jaro ekzistis en Eŭropo (respektive en la mondo) tri blokoj, kiuj jam malrapide iris en la militon kaj kiuj estis reciproke malamikiĝintaj inter si: akso Berlino-Romo-Tokio kaj kun ĝi kunigitaj ŝtatoj, Francio kaj Britio plus malgrandaj ŝtatoj sub ties ŝirmo kaj Sovetunio. Se oni entute atendis ian surprizon kaj ŝanĝon de ekvilibro, do oni serĉis en la interrilato inter Francio kaj Sovetunio, ĉar la interrilatoj inter tiuj ĉi ŝtatoj pliboniĝis kaj en la civitana milito en Hispanio ili batalis en la sama flanko. Sed kiel jam estis dirite, Britio rifuzis garantii kaj subteni la hegemonion de Stalin kaj li do pragmate venis al konkludo, ke Germanio povas proponi al li pli. Nova popola komisaro de eksterlandaj aferoj fariĝis Vjaĉeslav Miĥailoviĉ Molotov, kiu ne hezitis publike proklami, ke li plej ĝoje traktas kun diktatoroj, ĉar tie estas ĉiam ĉio pli simpla. La 23-an de aŭgusto 1939 Tria regno de Hitler fermis pere de sia ministro de eksterlando Joachim von Ribbentrop kun Sovetunio (per kies nomo subskribis sin Molotov) pakton pri neatakado, kiu eniris en konatecon kiel pakto Ribbentrop-Molotov, kiu tute malharmoniigis la plenan ekvilibron en Eŭropo liberigante tiel la manojn de Hitler kaj Stalin por komenci ekspansion. Kaj kvankam jam la pakto mem hororigis Brition, Francion kaj ties aliancanojn, ĝi estis nenion kontraŭ sekreta aldono, kiu enhavis konkretajn dividojn de sferoj inter Sovetunio kaj Germanio kaj kiu eksplicite allasis la likvidon de Pollando. La vojo al la milito estis libera.

Paso de la milito[redakti | redakti fonton]

1939[redakti | redakti fonton]

La paso de la Dua Mondmilito en Eŭropo

Dume en Azio jam ekde la jaro 1937 batalis inter si "sole" Ĉinio kaj Japanio (vidu Dua japana-ĉina milito), la vera mondmilito estis komenciĝinta la 1-an de septembro 1939 en Eŭropo, kiam germanaj soldataroj post antaŭaj provokoj kaj inscenigitaj procedoj komencis komune kun Slovakio invadon en Pollandon. Tiu ĉi bato ekstartis ĉenreagon: al Germanio proklamis militon Britio, Francio kaj ties aliancanoj kaj aliĝintaj landoj (Kanado, Sudafrika Unio...). Sed tiuj ĉi aferoj devis havi influon nur en la longdaŭra horizonto. Dum bataloj sur maroj kaj en la aero ekflamis ankaŭ en la okcidenta batalfronto, la okcidentaj potencoj ne kapablis realigi la surterajn atakojn kaj Pollando mem ne kapablis rezisti al la germana atako. Ties rezisto detruiĝis kaj la 17-an de septembro ĝi ricevis decidan atakon, kiam Sovetunio aliĝis al la germana atako kaj tiel ĝi "finbatis" Pollandon. Hitler poste koncentriĝis por preparo de la okcidenta militiro, kiun li volis realigi ankoraŭ en la jaro 1939, sed fine la vetero kaj obstrukcoj de liaj generaloj devigis lin la aferon prokrasti.

La dua mondmilito komenciĝas. La pola infanterio dum kontraŭatako

Dum Germanio post sia venko prepariĝis al plua fazo de bataloj, ĉifoje kontraŭ Francio, Sovetunio daŭrigis en ekspansio. Sinsekve ĝi devigis Baltajn ŝtatojn al konsento kun por ili malavantaĝa ekonomia kaj armea kunlaborado (inkluzive de dislokigo de siaj taĉmentoj sur ilia teritorio), per kio ĝi prepariĝis grundon por ties anekso kaj bazojn por plua ekspansio. Poste ĝi turniĝis al Finnlando, por ke ĝi eldevigu por si la similajn cedojn ankaŭ de ĝi. Unue ĝi venis kun "seriozaj proponoj", poste ĝi turniĝis al vulgaraj minacoj kaj kiam eĉ tio neniel helpis kaj finnoj malakceptis ĝiajn proponojn, la 30-an de novembro 1939 ĝi atakis Finnlandon sen proklamo de milito. La celo de la atako estis absoluta armea subjugo de la lando (dum proksimume 14 – 21 tagoj). Sed la tuta agado iom ne sukcesis. Kiel la unua venis malsukceso politika – Komunumo de Nacioj lasis sin trompi nek per Sovetunio pro enscenigitaj limregionaj incidentoj nek per marioneta registaro de Kuusinen kaj Sovetunio fariĝis unusola ŝtato en ties historio, kiun ĝi ne eliminis pro neprovokigita ataka milito (surbaze de defino de agresoro, kiun Sovetunio mem prezentis).

Pola infanterio en septembro 1939

Eĉ kiam la paso de la milito ne estis ideala, Finnlando atendis la atakon kaj ĝi estis en limoj de siaj eblecoj preparita. La unua premo de Ruĝa Armeo estis spite al multnombraj alfortoj repuŝita kun teruregaj perdoj – montriĝis, ke kvanta kaj teknika superforto ne kapablos anstataŭigi ekzercon kaj preparon al polusaj kondiĉoj.

Sian rolon estis rolinta ankaŭ alte negativa rolo de ruĝaj komisaroj kaj la nekunmezurebleco de kvalitoj de la oficiraj korpusoj de ambaŭ armeoj – dume la kvalito de la finna komandantaro estis en ĉiuj gradoj taksita kiel eksterordinare kvalita, multe da fakuloj ne hezitas priskribi kvaliton de oficiroj de Ruĝa Armeo kiel la plej malbona en la civiliza mondo (kaj ankaŭ plimulto de tiuj, kiuj ne konsentas kun tio, starigas ĝin tre malalte). Ĉiukaze estas certe, ke la plano ellaborita de Mereckov laŭ instruoj de Voroŝilov kaj Stalin prezentis miksaĵon de nekredebla diletantismo kaj de absolute eraraj supozoj kaj tio nepre ne povis esti vojo al facila venko. Amasa bombardado, uzanta splitigajn kaj flamigajn bombojn, kontraŭ civilaj celoj kaj urboj, indignigis la civizan mondon, precipe Usonon, Brition, Vatikanon kaj Nordiajn landojn.

1940[redakti | redakti fonton]

Sovetunio komencis la duan fazon de operacoj kontraŭ Finnlando la 1-an de februaro 1940. Kontraŭ la laca finna armeo, kiu jam suferis pro akuta manko de municio, estis ĵetitaj grandegaj fortoj (proporcio de viroj de batallinioj estis 1 : 10 ĝis 1 : 15 utile por Ruĝa Armeo). Post 15 tagoj de intensivaj bataloj la sovetaj soldataroj trarompis ĉefajn fortikaĵojn de Mannerheim-linio kaj post pluaj 21 tagoj ĝi transpaŝis Viipuran golfon. La finna armeo estis elĉerpita ĝismorte kaj perdoj de bataltaĉmentoj atingis 40 % da origina stato, tamen senĉese ankoraŭ ĝi tenis la batalfrontan linion. La 13-an de marto 1940 estis fermita armistico, laŭ kies kondiĉoj Finnlando donis grandan parton de sia teritorio kaj pluajn cedojn al Sovetunio.

Finnaj mitralistoj dum la Vintra milito.

Fino de Vintra milito atingis Brition kaj Francion en lasta fazo de preparoj de invado en Skandinavion (pli precize dirite en Norvegion kaj Svedion) kaj ĝi prenis al ili pretekston por tiu ĉi operaco. Ambaŭ landoj plu daŭrigis heziteme en la preparoj, sed longa decidado, kiel kaŭzigi malobeon de la tradicia neŭtraleco de tiuj ĉi landoj, donis al Germanio, kiu decidiĝis por la agado nur en lastaj momentoj, ŝancon "ĝiskuri" la perdon. Fine ambaŭ flankoj ekstartis siajn agadojn fakte samtempe: la 8-an de aprilo la brita ŝiparo komencis enminadon de norvegaj teritoriaj akvoj. La sekvantan tagon kutimaj eldonoj de ĵurnaloj alportis ampleksan kaŭzigon de la brita registaro, kial ĝi decidiĝis malobei la neŭtralecon de Norvegio, radia disaŭdigo kaj eksterordinaraj eldonoj poste anoncis, ke Germanio komencis invadon en Danion kaj Norvegion, por ke (laŭ propra kaŭzigo) ŝirmu la neŭtralecon de tiuj ĉi ŝtatoj (vidu operaco Weserübung).

Por okcidentaj aliancanoj la germana invado prezentis ŝokon, eĉ kiam laŭ fakuloj unue agrablan. Sed en la paso de tempo montriĝis, ke la fakuloj aŭ eraris aŭ la brita maristaro kaj ekspedicia korpuso neripareble malbonigis tion (la vero estos eble ie meze). Germanio per energia kaj brile preparita atako (eĉ diversloke preskaŭ tro riska kaj nobla – vidu bataloj je Narviko kaj batalo je Oslo), konkeris ĉiujn ŝlosilpunktojn kaj ĝi venkis super Norvegio pli baldaŭ, ol tiu povis ekrezisti (la daŭriganta rezisto de la norvegaj taĉmentoj en la enlando jam ne plu povis esti sufiĉe efika). La brita elŝipiĝo ĉe Narviko ne prezentis adekvatan kontraŭmovon, pleje la germana aviadilfloto tiutempe jam antaŭ longa tempo ellaboris super Norvegio absolutan aeran superforton kaj la brita ekspedicia korpuso estus kondamnita al pereo aŭ evakuo, eĉ kiam invado en Francion kaj pligradiĝanta batalo je Atlantiko ne devigus Grandan Brition alidirektigi plimulton de kapacitoj aliloken.

Britaj militkaptitoj dum la batalo je Francio.

La 10-an de majo la nazia Germanio komencis sturm-operacojn en la okcidenta batalfronto : tiel komenciĝis la batalo je Francio. Ties soldatarojn ekmarŝis ek en du direktoj. La unua celis kontraŭ Belgio kaj Nederlando kaj ĝi estis vekonta influon en franca-brita fortoj, ke temas pri ĉefatako kaj ke Germanio simile kiel dum la unua mondmilito konservas la t.n. planon de Schieffen. La okcidentaj aliancanoj ekkredis al tio kaj jam antaŭe ili antaŭenŝovis en tiun ĉi spacon siajn elitajn taĉmentojn. Sed la alia germana atako, tiu vere ĉefa, celis pli suden – trans Ardenoj (kiuj tiam okcidentaj aliancanoj konsideris kiel netransireblaj por tanka tekniko) en relative malgrandan interspacon inter Maginot-linio kaj kerno de la ĉefa brita-franca grupiĝo. Ties ideo estis ĉirkaŭigi kaj neniigi la ĉefajn franca-britan fortojn. Tio ankaŭ sukcesis (krom plimulto de la angla kontingento, kiu estis (sen pezaj armiloj) evakuita ĝis Dunkerque. Grandan rolon ludis cirkonstanco, ke la franca komandantaro eĉ ne tiam kapablis adekvate reagi al la germana plano, kiam ĝi estis jam evidenta. Ĝuste kaj ĝustatempe ekreagis sole parto de la brita ekspedicia korpuso, kiu en batalo ĉe Arras provis deflanke ekbati kontraŭ la enpenetrantaj germanaj kolonoj. Sed tiu ĉi bato estis tro izolita kaj ĝi ne havis bezonatan forton, por ke ĝi povu estis sukcesa, eĉ kiam ĝi tre nervozigis la germanan komandantaron. Tre montriĝis la germana superforto en la aero kaj la fakto, ke la franca aviadilfloto ne kapablis, diference de la germana, efike ataki surterajn taĉmentojn de la malamiko.

Post neniigo de la ĉefaj fortoj de la franca armeo kaj rapida evakuo de la britaj taĉmentoj estis la fino nur la demando de tempo. Parizo falis je la 14-a de junio. Malsukcesis provoj de la franca komandantaro fortikigi sin sur Bretona duoninsulo kaj klopodo krei novajn defendliniojn en la meza Francio. Unusola sukceso de la francaj soldataroj estis bato donita al italoj. Italio nome en klopodo akiri kvocienton en la rabaĵo eniris en la militon kaj ĝi ekatakis kontraŭ suda Francio, sed la italaj taĉmentoj suferis pro hontiga malvenko de kelkoble malpli fortaj francaj rezervistoj.

La malvenko en Francio pleje memkompreneble influis ankaŭ pluajn batalkampojn. La 10-an de junio (du tagoj post la evakuo de la britaj taĉmentoj) kapitulacis Norvegio. Francio mem kapitulacis la 22-an de junio. La kapitulaco de Francio pleje gvidis al abrupta konflikto inter la eksaj aliancanoj kaj Britio por certeco atakis francan ŝiparon, por ke ĝi ne enfalu en la manojn de la malamiko, kio tre malbonigis la franca-britajn interrilatojn kaj komplikigis estontan kunlaboradon. En oriento dume Sovetunio perforte aneksis Baltajn ŝtatojn kaj aneksis rumanan Besarabion kaj Nordan Bukovinon. Je unu monato pli malfrue Luftwaffe komencis longan serion de aeraj atakoj kontraŭ Britio kun celo elimini ties ŝiparon kaj prepari tiel konvenajn kondiĉojn por invado (vidu batalo je Anglio). Novaj brita-italaj batalfrontoj post la eniro de Italio en la militon malfermiĝis en Norda Afriko kaj en regiono de Somalio kaj Etiopio, fine de oktobro (la 28-an de oktobro) poste Italio komencis armeajn operacojn kontraŭ Grekio. Samtempe komencis gradiĝi la dua batalo je Atlantiko.

Sed aŭtuno alportis al Akso la unuajn malsukcesojn. Luftwaffe ne sukcesis en sia klopodo neniigi RAF kaj Hitler decidiĝis prokrasti invadon en Anglion por pli posta tempo. En nunaj momentoj interesis lin la situacio en oriento kaj li decidiĝis tute koncentriĝi al operaco Barbaroso. Sed veraj katastrofoj atendis Italion. Ĝia invado en Grekion finiĝis pro debaklo (ne nur ke la itala atako estis repuŝita, sed grekoj eĉ komenci forpuŝi la italajn taĉmentojn el orienta Albanio) kaj gravan malvenkon suferis ankaŭ ties taĉmentoj en norda Afriko. Konkero de Brita Somalio nepre ne estis adekvata anstataŭigaĵo, pleje grandaj alfortoj senditaj de britoj ĝis Kenjo kaj Egiptio igis antaŭsenti, ke ĉi tie atingitaj rezultoj ne bezonas esti definitivaj.

En Azio Japanio daŭrigis en konkerado de Ĉinio, ĝi okupis francan Hindoĉinion kaj proklamis subtenon al Germanio kaj Italio. Tio plu malbonigis la interrilatojn kun Britio kaj Usono gvidante al vaste prenita embargo rilate al tiu ĉi lando.

1941[redakti | redakti fonton]

Kreta popo benas britajn militistojn antaŭ ilia enŝipiĝo al Grekio.

Dumtempa trankviliĝo de bataloj post la likvido de Francio donis al Germanio tempon por plua disvastigo, ĝisarmigado kaj rearmigado de la soldataroj kaj preparon por plua atako. Hitler hezitanta inter atako kontraŭ Britio kaj Sovetunio fine elektis la duan celon: tamen lia Luftwaffe ne kapablis neniigi RAF tiom, por ke elŝipiĝo ne prezentu malproporcian riskon kaj neeviteblajn grandajn perdojn, tamen li venis al konkludo, ke Sovetunio estos facile likvidita ankoraŭ dum la jaro 1941. Granda Britio dum gradigis sian klopodon kaj batalon kontraŭ Italio sur periferiaj batalkampoj en regiono de Mediteraneo kaj daŭrigis ankaŭ bataloj inter Grekio kaj Italio sur Balkana duoninsulo.

La koncentriĝo de la milito al tiuj ĉi batalkampoj montris, kiel Italio en la fakto estas malforta. Sur Balkana duoninsulo ĝi estis en profunda defensivo kaj serio da erigaj malvenkoj atingis ĝin ankaŭ en Afriko. Britia kontraŭatako en interŝanĝo de jaroj 1940/1941 eriginte unualiniajn italajn taĉmentojn enpenetris profunde en la italajn teritoriojn en Norda Afriko, dum printempo de 1941 poste Granda Britio likvidis italajn sinjorujojn en Etiopio. Hitler fakte estis devigita tamen kontraŭ sia volo kaj siaj intencoj interveni en Norda Afriko (februaro de 1941), kien li elsendis Afrikakorps de Rommel, sed puĉo sur Balkano, kie li devene planis agadojn sole kontraŭ Grekio, kiu en Jugoslavio forbalais porgermanan registaron (kaj laŭ kelkaj aŭtoroj ĝi estis kuninicita ankaŭ fare de Britio kaj eble ankaŭ fare de Sovetunio) devigis lin neplanite disvastigi la atakon kontraŭ tiu ĉi lando. Vico da aŭtoroj emfazas, ke la neceso de interveno sur Balkano, ties disvastiĝo je Jugoslavio kaj plifortigo de tiuj ĉi landoj je britaj taĉmentoj havis ĉefan signifon por la evoluo de la dua mondmilito, kiam ĝi devigis Hitleron por prokrasti operacon Barbaroso, ĉar li devis voki parton de ĉefaj taĉmentoj destinitaj por ties realigo. La perdita tempo poste evidente mankis al li. Sed vico de aliaj dubigas tiun ĉi fakton, ekz. Hart indikas, ke laŭ rememoroj de germanaj komandintoj tiama vetero sur Oriento estis tiom pluva kaj nekonvena por la atako, ke estus necese prokrasti la agadon ĉiuokaze.

Mapo de la operaco Barbaroso

La rezulto de germana interveno estis prirego de la tuta Balkano kaj Peloponeso per fortoj de Akso, kiun poste finigis sukcesa invado ĝis Kreto (la 20-an de majo 1941). Pli malbona tio estis nur en Norda Afriko kaj Mediteraneo ĝenerale, kie tio aspektis por longdaŭra batalo. Montriĝis, ke Hitler ne estas kompleza membrigi por ĝi sufiĉajn fortojn, ĉar li bezonis ilin en Sovetunio. Planitaj operacoj kontraŭ Malto kaj Ĝibraltaro neniam okazis kaj la situacio en Norda Afriko ŝanĝiĝis kvazaŭ sur balancilo.

Somere la vizaĝo de milito radikale ŝanĝiĝis, kiam germana atako kontraŭ Sovetunio (operaco Barbaroso), kiu komenciĝis la 22-an de junio 1941, komencis Grandan patriotan militon kaj tute ŝanĝis la militan situacion. Plimulto da milita klopodo de Germanio koncentriĝis kontraŭ Sovetunio, kiu estis definitive erigota ankoraŭ en la paso de la jaro. Sed spite al grandegaj sukcesoj de Wehrmacht tia ĉi supozo montriĝis kiel tro optimisma kaj Germanio tial troviĝis en longdaŭra kaj tre elĉerpanta lukto kontraŭ la malamiko, kiu evidente superis ĝin en homaj, materialaj kaj parte eĉ en industriaj potencialoj. Tiu ĉi batalo englutis en la praktiko ĉiujn ties militajn potencialojn, do la ceteraj batalkampoj devis esti neglektataj. Dum tiuj ĉi cirkonstancoj memkompreneble reviviĝis britia flanko, kiu eluzis la okupon de Germanio kaj usonaj materialaj (kaj parte ankaŭ armea) helpoj kaj komencis ampleksajn kontraŭagadojn sur la nordafrika kaj la mediteranea militejoj.

Japanaj aviadiloj elteriĝante el aviadila ŝipo.

Fine de la jaro poste venis definitiva gradado de la konflikto: potencaj disputoj inter la ekspandema Japanio kaj grandpotencoj kaj la konvinko de Japanio, ke ties kontraŭuloj estas pro decida maniero dumtempe malfortigitaj, gvidis al tio, ke la imperiestrejo decidiĝis enpaŝi en la militon. La 7-an de decembro 1941 ligo de ses japanaj aviadilŝipoj sen proklamo de milito ekatakis usonan maristan armean bazon Pearl Harbor sur Havajo. Je unu tago pli poste, la 8-an de decembro 1941, Usono deklaris militon al Japanio. La 8-an de decembro okazis neniiga aviadil-atako de japanaj aviadiloj kontraŭ filipinaj flughavenoj. Estis neniigitaj dum ĝi 3/4 de usonaj ĉasaviadiloj kaj 1/2 de usonaj bombaviadiloj. Japanio poste abrupte ekatakis en Pacifiko kaj Azio kaj kontraŭ usonaj armeaj bazoj kaj kontraŭ britiaj, francaj kaj nederlandaj kolonioj kaj ĝi haltis nur en aprilo de 1942. Ankoraŭ ĝis la fino de la jaro estis okupitaj insuloj Guamo (la 10-an de decembro) kaj Wake (la 22-an de decembro), britia armea bazo Hongkongo (la 24-an de decembro) kaj kapitulacis Malajzio (11-an de decembro), dum kies defendo la britia maristaro perdis en batalo ĉe Kuantan ligon Z (batalŝipoj Prince of Wales kaj Repulse).

Hitler estis sub la unuaj influoj evidente konvinkita, ke Usono estos rapide malvenkita fare de Japanio kaj ke finfine ĝi jam nun intervenas en lian militon kontraŭ Britio kaj Sovetunio tiom, ke tio en la praktiko estas milito (liveroj al Britio kaj Sovetunio, akompano de britiaj konvojoj), do senhezite li deklaris la 11-an de decembro militon al Usono ankaŭ. Li same esperis, ke Japanio reciproke subtenos lian militan klopodon en Sovetunio, tamen Japanion nenio tia eĉ ekmemoris. Tiuj ĉi pli supre menciitaj eventoj kontribuis al kunigo de ĝis nun apartigitaj militejoj en Eŭropo kaj Azio (respektive de Atlantiko kaj Pacifiko), alkondukis Usonon en la militon kaj gvidis al finkreo de evidentaj aliancaj koalicioj.

1942[redakti | redakti fonton]

Stratbataloj en Stalingrado

La jaro 1942 prezentis rompan jaron de la milito. La koalicioj jam formiĝis kaj estis maksimume evidente, ke se la potencoj de Akso rapidige ne eluzos sian armean superforton kaj strategian iniciativon, atendas ilin malvenko, ĉar iliaj kontraŭuloj disponis per grandega superforto en industria, homaj kaj materialaj fontoj. Akso bezonis rapidan venkon antaŭ ol eklaboros grandegaj industriaj potencialoj de Usono, rapide transformitaj al la milita produktado. Tiu ĉi fakto diktis grandamplekse agadojn de Germanio kaj Japanio, ambaŭ membroj de Akso.

Dekomence tio aspektis por ili ankoraŭ promeseme, Germanio komencis novan ampleksan ofensivon en suda parto de la orienta batalfronto atingante kulminajn sukcesojn en bataloj kontraŭ aliancanaj provizŝipoj, pro kio ĝi alproksimigis Grandan Brition al nura rando de kolapso. Japanio denove kolektis riĉajn fruktojn de sia ofensivo, komencita fine de la pasinta jaro. Tamen, baldaŭ komencis montriĝi, ke ambaŭ flankoj trotaksis siajn fortojn. La germanaj soldataroj jam ne plu kapablis transiri en ofensivon en la tuta orienta batalfronto kaj ili ne ricevis sufiĉe da fortoj por la mediteranea kaj la afrika militejoj. Dekomence espera antaŭenpaŝo tra suda Rusio kaj al Kaŭkazio haltis danke al sensencaj surstrataj bataloj en Stalingrado, kiu tiel fariĝis okazejo de decida renkontiĝo de Granda patriota milito. Ironie estas, ke se la germanaj fortoj anstataŭ rekta atako kontraŭ la urbo decidiĝis ĉirkaŭigi la urbon, evidente ili sukcesis tion sen pli grandaj perdoj, sed Hitler ĉi tie realigis sian vizion, ke la urbo devas esti konkerita kiel eble plej baldaŭ per rekta atako. La germana antaŭenpaŝo estis haltigita kaj en Norda Afriko kaj en la orienta batalfronto kaj fine de la jaro grandega kontraŭsturmo de Ruĝa Armeo (operaco Uranus) ĉirkaŭigis grandajn germanajn fortojn en Stalingrado kaj tie disbatis la germanan batalfronton ekde suda Belorusio ĝis Kaŭkazio. La minaco de ĉirkaŭigo kaj neniigo nun ŝvebis super ĉiuj germanaj taĉmentoj en tiuj ĉi regionoj kaj ĝi eldevigis ampleksan retiriĝon ĝis profundejo de Ukrainio.

Situacio en Azio en 1942.

Sur pacifika batalfronto la japanaj fortoj senĉese rapide antaŭenpaŝis. La 19-an de januaro kapitulacis Britia Borneo (Saravako kaj Brunejo), la 23-an de januaro estis konkerita Rabaul, la 15-an de februaro kapitulacis Singapuro kaj la 9-an de marto kapitulacis Javo. Al la kapitulaco de Javo antaŭis kelke da bataloj. En bataloj Makasara markolo, en Badunga markolo, en Java Maro, en Sunda markolo kaj en batalo ĉe Bawean japanoj venkis. La venka militiro de japanoj daŭrigis plu. En marto ili konkeris Bukaon, Bougainville-on kaj Ŝortlandajn insulojn, la 23-an de marto ili konkeris Andamanojn. Krom tio ili elŝipiĝis en Nov-Gvineo en Lae kaj Salamauy. La 9-an de aprilo kapitulacis Battan kaj la 6-an de majo kapitulacis Corregidor - lasta rezisto sur Filipinoj. Dum komenco de la jaro japanoj entreprenis ankaŭ kelke da signifaj aviadilatakoj, nome la 19-an de februaro aviadilatako kontraŭ Darwin (Aŭstralio) kaj la 5-an de aprilo kaj la 9-an de aprilo aviadilatakoj kontraŭ Cejlono. Unusola pli signifa agado de usonanoj estis aviadilatako de 16 bombaviadiloj B-26 kontraŭ Tokio la 18-an de aprilo.

Usonaj marines en Guadalcanal (nov. 1942)

Poste la situacio komenciĝis turniĝi, ĉar antaŭenpaŝo de la japanaj surteraj taĉmentoj estis haltigita en enlando de insulo Nov-Gvineo kaj la surmaraj fortoj ne kapablis rompi reziston de la aliancana maristaro, kun kiu ili kunpuŝiĝis en batalo en Korala Maro. La japanaj maristaj fortoj kaŭzis longe planitan decidan batalon kontraŭ usonaj aviadilŝipoj ĉe Midway, sed kontraŭ supozoj ili suferis en ĝi erigan malvenkon kaj ilia atakema potencialo falis tiom, ke jam ne plu ekzistis ia espero por sukcesa gvidado de ataka surmara milito de pli granda amplekso - de tiu ĉi momento Japanio estis sur strategia nivelo antaŭdestinita al pasiveco kaj al iompostioma falo, kvankam ĝi povis ankoraŭ ian tempon sukcese ataki sur la azia tero. Unusola japana sukceso en operaco Midway estis konkero de insuloj Atto kaj Kisko (Aleŭtoj). La 7-an de aŭgusto usonaj taĉmentoj elŝipiĝis ĉe Guadalcanal, per kio komenciĝis senpardonaj bataloj je tiu ĉi insulo, kiuj finiĝis nur la 7-a de februaro per evakuado de japanoj. Dum kampanjo de Guadalcanal okazis tiuj ĉi surmaraj bataloj: la 8-an de aŭgusto batalo ĉe insulo Savo, la 24-an de aŭgusto batalo ĉe orientaj Salomonoj, la 11-a ĝis la 12-a de oktobro batalo ĉe kabo Esperanza, la 26-an de oktobro batalo ĉe insuloj Santa Cruz, la 13-a ĝis la 15-a de novembro batalo ĉe Guadalcanal, la 30-an de novembro batalo ĉe Tassafaronga kaj la 29-a ĝis la 30-a de januaro 1943 batalo ĉe insulo de Rennell.

1943[redakti | redakti fonton]

Batalo en Lucca, Italio.

La jaro 1943 jam nur konfirmis la senesperan postenon de Akso, kies falo komenciĝis en la jaro 1942. Marŝalo Manstein, unu el la plej grandaj strategoj de la 20-a jarcento, ja ankoraŭ pruvis kontraŭe al ĝenerala atendado eĉ spite al neniigo de la armeo de Paulus stabiligi la orientan batalfronton kaj komenci ampleksan printempan ofensivon de Manstein, dum kiu li ĵetis embarasigitajn sovetajn soldatarojn reen kaj rekonkeris Ĥarkov-on, sed tio estis lasta vere karakteriza sukceso de Germanio. Poste jam sekvis definitiva falo: fiasko de la germana submarŝipa milito en la dua batalo je Atlantiko, kolapso de la soldataroj de Akso en Norda Afriko sub koncentriĝinta premo de britoj kaj usonanoj (elŝipiĝintaj okcidente enkadre de operaco Torch), malsukceso en batalo je Kurda arko kaj sekva neniiga soveta ofensivo, kiu forpelis la germanajn fortojn nur malantaŭ Dnepron, falo de Sicilio kaj sukcesa elŝipiĝo de Aliancanoj en Italio. Tiu poste transiris al flanko de Aliancanoj, sed la germanaj fortoj prompte ekprenis ties pli grandan parton. Sed tio neniel povis ŝanĝi en la fakto, ke la italaj taĉmentoj ĉesis esti fidindaj kaj ke Aliancanoj tute priregis Mediteraneon.

Situacio en Azio (1943-1945)

Eĉ ne Japanio estis pli sukcesa - batalo je Guadalcanal finis la 7-an de februaro per ties unusignifa malvenko. Malbone evoluis ankaŭ bataloj sur Nov-Gvineo. La 2-an de januaro aliancanoj elŝipiĝis ĉe Buna, la 4-an de septembro ĉe Salamua kaj plie japanoj dum alveno de novaj fortoj suferis malvenkon en batalo en Bismarka Maro (la 2-a ĝis la 4-a de marto). Malfruiĝis ankaŭ antaŭenpaŝo de japanaj taĉmentoj en Ĉinio. Unusola karakteriza sukceso estis militiro en Birmo, sed eĉ ne tio kapablis plenumi ĉiujn celojn kaj ne promesis tro da esperoj en estontecon. La aliancanaj fortoj komencis sian ofensivon en intencoj de taktiko transsalto el insulo al insulo kaj la imperiestra maristaro jam ne havis potencialojn al respondantaj kontraŭagadoj. Kiam la bataloj je Guadalcanal estis finintaj, Aliancanoj antaŭenpaŝis tra Salomonaj insuloj al nordo al Rabaul. La 5-an de junio ili elŝipiĝis sur insulo Nov-Georgio, la 15-an de aŭgusto ili elŝipiĝis sur insulo Vella Lavella kaj la 1-an de novembro sur insulo Bougainville. Dum tiu ĉi militiro okazis la tuta vico da surmaraj bataloj kun alternaj sukcesoj - la 6-an de julio batalo en golfo Kula, la 13-an de julio batalo ĉe insulo Kolombangara, la 6-a ĝis la 7-a de aŭgusto batalo en golfo Vella, la 7-an de oktobro batalo ĉe Vella Lavella, la 1-an de novembro batalo en golfo de imperiestrino Augustino, la 5-an de novembro kaj la 11-an de novembro aviadilatakoj kontraŭ Rabaul kaj la 26-an de novembro batalo ĉe kabo de sankta Georgo.

En la meza Pacifiko okazis la 20-an de novembro aliancana elŝipiĝo sur insuloj de Gilbert. En la norda Pacifiko okazis bataloj sur Aleŭtoj. La 27-an de marto okazis batalo ĉe Komadoraj insuloj, la 29-an de majo aliancanoj liberigis insuloj Atta kaj la 27-an de aŭgusto insulon Kisko. Usonaj submarŝipoj priregis plimulton de Pacifiko kaj laŭvorte ili masakris japanan komercan ŝiparon, al kio japanoj ne kapablis trovi respondantan kontraŭarmilon. Provizado de iliaj malproksimaj postenoj kolapsis, evakuadon kaj transŝovojn de taĉmentoj devis fari valoraj militŝipoj, sed da kiuj ne estis sufiĉe kaj kiuj estis bezonataj aliloke. Spertaj pilotoj estis mortantaj kaj estis neniu, kiu anstataŭis ilin, plie militproduktado kolapsis pro manko de krudmaterialoj kaj estis finantaj ankaŭ movigsubstancoj.

1944[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Operaco Overlord.

La jaro 1944 estis por Tria regno kaj Japanio katastrofa. Jam la 12-an de majo Aliancanoj komencis ĉefan ofensivon kontraŭ la germanaj soldataroj en Italio. La 6-an de majo okazis Tago T, kiam komencis operaco Overlord - elŝipiĝo de aliancanoj en Normandio. Grandega somera ofensivo okazis en la orienta batalfronto, kie la sovetaj soldataroj komencis la 20-an de junio operacon Bagration-n. En belarusia batalfronto Ruĝa Armeo faris grandegan trarompon tra la germana defendlinio, plua antaŭenpaŝo estis notita en Ĉebaltejo kaj en Ukrainio.

La 20-an de aŭgusto 1944 estis komencita ofensivo kontraŭ Rumanio, kie post kelke da tagoj falis la registaro. Poste Rumanio deklaris al Germanio militon, kio havis por Wehrmacht katastrofajn sekvojn. Germanio perdis krudnaftajn kampojn ĉe Ploiesti kaj ties soldataroj devis rapide deŝiriĝi el Rumanio. Dinama antaŭenpaŝo daŭrigis ankaŭ en la okcidenta batalfronto, en septembro eĉ kelkaj usonaj taĉmentoj enpenetris ĝis la teritorio de Germanio. Aŭtune de 1944 okazis revivigo de germana milita maŝinarindustrio kaj kelkaj partaj sukcesoj. Oni sukcesis malebligi forfalon de hungaraj aliancanoj kaj aliĝon de Hungario al kontraŭnaziista koalicio, Wehrmacht krome perforte rompis ribelon en Slovakio kaj ribelon en Pollando. La germanaj soldataroj haltis antaŭenpaŝon de Ruĝa Armeo antaŭ Varsovio, en Ĉebaltejo kaj en Orienta Prusio, ili malsukcesigis operacon Market Garden-n kaj en decembro ili komencis ofensivon en Ardenoj. Kontraŭ al tio al la flanko de kontraŭnaziista koalicio transiris Finnlando, kiu surprize rapide devigis Wehrmacht forlasi plmulton de sia teritorio.

USS Princeton brulante dum la batalo ĉe Leyte.

Sur Pacifika militkampo usonanoj iom post iom liberigis pacifikajn insulojn de japana superregado. La 23-an de februaro estis okupitaj Marŝalaj insuloj, la 12-an de aŭgusto Marianoj kaj la 15-an de septembro Palaŭaj insuloj. Enkadre de bataloj je Marianoj okazis de la 19-a ĝis la 21-a de junio batalo en Filipina Maro, en kiu japanoj suferis grandan malvenkon. Ankaŭ sur Nov-Gvineo aliancanoj sukcese antaŭenpaŝis. La 2-an de januaro ili elŝipiĝis en Saidor, la 22-an de aprilo en Hollandia, la 17-an de majo en Sami kaj la 30-an de julio en Sansapor. La 17-an de oktobro la usonaj soldataroj elŝipiĝis ĉe Leyte sur Filipinoj. Ekde la 24-a ĝis la 26-a de oktobro okazis batalo ĉe Leyte, kiu konsistis el bataloj en Subujana Maro, en markolo Sugario, ĉe Samaru kaj ĉe kabo Engano, en kiuj usona armeo havis absolutan superforton. La imperiestra maristaro post tiu ĉi malvenko ĉesis prezenti por Aliancanoj signifan armean minacon. Ĝis fino de la jaro okazis ankoraŭ aliancana elŝipiĝo en filipina insulo Mindanao (la 15-an de decembro).

1945[redakti | redakti fonton]

Komence de la jaro 1945 la germana milita ekonomio kolapsis. Strategiaj flugatakoj de anglo-usonaj flugfortoj havis ja karakterize pli limigitan falon al produktpotencialoj mem, ol oni atendis (krom alia danke al amasa enkondukado de subteraj fabrikoj), sed ties efiko por transporta infrastrukturo estis fatala kaj ankoraŭ pli signifa estis antaŭenpaŝo de aliancanaj armeoj, kiu iom post iom senigis Germanion de fontoj de krudmaterialoj nemalhaveblaj en fabrikado. Tio montriĝis tamen per malkreskanta volumeno de produktado tamen per kvalito de produktaĵoj. La germana armeo estis jam evidente malfortigita kaj absolute ĝi ne kapablis priregi ĉiujn aldonitaj taskoj, kiujn Hitler donis al ĝi absolute senrespekte al la realo. Armitaj ja estis ĉirkaŭ 7,5 milionoj da viroj, sed iliaj armilekipaĵaro kaj provizado estis absolute neadekvataj.

Nokte el la 12-a je la 13-a de januaro la sovetaj soldataroj komencis ofensivon, dum kiu ili trarompis la germanajn poziciojn en regiono de Poznan antaŭenpaŝante ĉiutage je 60 km. La 31-an de januaro Ruĝa Armeo staris sur Odro, kio estis proksimume 70 km de Berlino. Spite al insistado de Stalin, kiu deziris tujan atakon kontraŭ Berlino la soveta supera komandantaro koncentriĝis sekurigi alojn kaj komencis sturmon kontraŭ la forta germana grupiĝo en Pomerio. Daŭrigis bataloj en Orienta Prusio kaj en Hungario. Inter la 4-a ĝis la 11-a de februaro okazis en konferenco en Jalto, kun reprezentantoj de Sovetunio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando. La germanaj taĉmentoj komencis sian lastan pli signifan sturman operacon de la dua mondmilito la 6-an de marto (vidu operaco Printempa vekiĝo), sed tiu baldaŭ frakasiĝis je dura rezisto de nombre kaj materiale multe pli bone situita Ruĝa Armeo kaj elĉerpis lastajn germanajn rezervojn. En la okcidenta batalfronto la usonaj soldataroj transpaŝis la 7-an de marto 1945 ponton trans rivero Rejno ĉe Remageno kaj komencis antaŭenpaŝon en la internon de Germanio. La 11-an de aprilo alvenis la 9-a usona armeo al Elbo kaj konstruis antaŭpontejon netutaj 80 km de Berlino.

La 14-an de aprilo tute disfalis la germana batalfronto en Italio. La 16-an de aprilo Ruĝa Armeo komencis sturmon, kies celo devis esti ĉirkaŭiga manovro kaj la tuta ĉirkaŭigo de Berlino. La unuaj sovetaj taĉmentoj alveturis en antaŭurbon de la germana ĉefurbo la 24-an de aprilo, je unu tago pli poste komencis rekta sturmo kontraŭ Berlino. La 30-an de aprilo 1945 Adolf Hitler memmortigis sin kaj la 2-an de majo la berlina garnizono kapitulacis. La 6-an de majo 1945 la sovetaj soldataroj komencis Pragan ofensivon kontraŭ la germanaj soldataroj sur la teritorio de Bohemio. Kapitulacaj aktoj de Germanio estis subskribitaj la 7-an de majo en Reims kaj la 8-an de majo en Berlino. La lastaj bataloj en Eŭropo okazis sur la teritorio de Protektorato Bohemio kaj Moravio, kie koncentriĝis forta grupiĝo de la germanaj soldataroj kaj kie okazis Praga ribelo, dum kio lastaj bataloj okazis ankoraŭ la 11-an de majo 1945. Julie okazis la Potsdama konferenco ĉe Berlino.

Sur la pacifika militkampo okazis en januaro de 1945 pluaj bataloj je Filipinoj - la 9-an de januaro usonanoj elŝipiĝis sur Luzono-n. La 1-an de februaro Aliancanoj liberigis Nordan Borneon. La 19-an de februaro usonanoj elŝipiĝis sur Iwo Jima kaj la 1-an de aprilo 1945 sur Okinawa, per kio komencis atako kontraŭ japanaj insuloj. La 6-an de aŭgusto 1945 estis ĵetita atombombo sur japanan urbon Hiroŝima, la 9-an de aŭgusto estis ĵetita atombombo sur Nagasako. La 8-an de aŭgusto 1945 Sovetunio deklaris milito al Japanio, la sekvantan tagon ĝi komencis atakon kontraŭ la japana armeo en Manĝurio. La 15-an de aŭgusto estis fermita armistico kaj la bataloj estis finitaj. La kapitulaca akto mem okazis la 2-an de septembro 1945.

Gravaj kampanjoj[redakti | redakti fonton]

Bataloj[redakti | redakti fonton]

Sieĝoj[redakti | redakti fonton]

Mararmeaj bataloj[redakti | redakti fonton]

Gravaj kampanjoj de bombardado[redakti | redakti fonton]

Defendaj linioj[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj kaj nombraj faktoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Icon vojn.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Dua mondmilito
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.