Saltu al enhavo

Dua statuto de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo de Dua Statuto

La dua statuto de Grandprinclando de Litoviola statuto de Granda duklando de Litovio de 1566 estas aro de feŭdaj leĝoj kiuj estis validaj en la teroj de la Grandprinclando Litovio en la jaroj 1566-1588, kaj en okcidenta Ukrainio en la 17-a kaj 18-a jarcentoj (kun la escepto de kelkaj artikoloj) sub la nomo de Volinia statuto.

La ĉefaj fontoj de la Statuto estis naciaj kaj regionaj privilegioj, la Kodo de leĝoj de 1468, Unua statuto de Litovio, kaj apartaj normoj de eklezia juro (romkatolika kaj grek-ortodoksa). En la statuto estis kombinitaj teoriaj evoluoj de loka juro kun praktika agordo kaj teoriaj fundamentoj de romia kaj okcidenteŭropa juroj.

Preparado

[redakti | redakti fonton]

Por prepari La Statuton en la jaro 1551, estis planite krei komisionon de 10 homoj (5 katolikoj, 5 ortodoksoj), sed la nomoj de nur 5 katolikoj estis precizigitaj. Oni ne scias, ĉu estis kreita tia komisiono, ĉar postaj dokumentoj sugestas, ke la projekto de la Statuto estis preparita de alia komisiono. La laboron de ĉi-tiu komisiono gvidis la kanceliero Nikolao «Nigra» Radziwill.

La skizo de La Statuto estis alsendita al Sejmo por prepara konsidero en la jaro 1561, estis aprobita nur la 1-an de julio de la jaro 1564, kaj estis intencite ĝin ekvalidiĝi la 11-an de novembro 1564. Tamen, pro disputoj pri apartaj artikoloj, La Statuto ekvalidis la 1-an de marto de la jaro 1566, kum kelkaj ŝanĝoj faritaj el ĝi de la 1-a de julio de sama jaro.

Pola traduko de La Dua Statuto

.

La Statuto estis skribita en malnova belorusa lingvo, kaj estis tradukita en latina kaj pola lingvoj. Estis malkovritaj 58 kopioj de La Statuto, el kiuj 13 estis en malnovbelorusa, 40 en pola kaj 5 en latina lingvoj.

Strukturo kaj enhavo

[redakti | redakti fonton]

La Dua statuto retenis malgrandajn ŝanĝojn, la strukturon de La Unua statuto. Ĝi enhavas 14 ĉapitrojn kaj 367 artikolojn. La unuaj 3 sekcioj kovras la normojn de ŝtata, militistara kaj administracia juroj, la 4-a kovras juran sistemon kaj juran procezon, 5—a kaj 6-a kovras familian kaj kuratorecan juron, 7—a ĝis 9-a kovras civilan juron, 10-a kovras arbaran kaj ĉasjuron, kaj 11—a ĝis 14-a kovras kriminalan juron. La plej signifaj ŝanĝoj estis faritaj al la normoj de ŝtata, procedura kaj civila juroj.

Bazaj principoj

[redakti | redakti fonton]

La Dua statuto establis bazajn principoj de leĝo: la unuecon de leĝo por civitanoj, kvankam ĝi ne estis egala por ĉiuj, ŝtatsuvereneco (kontraŭe al eklezia kosmopolitismo, limigo de la potenco de la senjoro (la grandduko), kaj prioritato de la skriba leĝo. Por la unua fojo la apartigo de la tribunalo de la aŭtoritatoj kaj administrado estis proklamita. Por ĉi tia celo estis kreitaj diversnivelaj tribunaloj.

La kompetentoj de ŝtataj aŭtoritatoj estis pli plene regulitaj kaj estis bazitaj sur ĝeneralaj principoj de feŭda klaso kaj nobelaro, la ekskludo de ordinaraj homoj de registarkorpoj, kal firmiĝo de laŭleĝa malegaleco inter malsamaj sociaj grupoj de la loĝantaro. La redaktintoj de La Statuto donis al ĝiaj normoj unuforman kaj modernan formon kaj juran terminologion (rutenligvan) kiu estas komprenebla porla plimulto de loĝantaro, kio kontribuis al plifortoĝo de la respekto por la leĝo kaj ŝtato inter nobelaro kaj urbanoj.

Kriminala juro

[redakti | redakti fonton]

Gravaj ŝanĝoj estis faritaj al la kriminala juro. Nur persono estis rekonita kiel subjekto de krimo. Neplenaĝuloj povus esti punitaj nur post la aĝo de 14 jaroj (ĉapitro 14, artikolo 8). La supozo de senkulpeco estis proklamita (ĉapitro 14, artikolo 2). Krima puno estis efektivigota nur de tribunalo, kaj persono, kiu akuzis iun je krimo kaj ne pruvis siaj akuzon estis punota en la sama maniero kiel la persono akuzita je li povus esti punita (capitro 1, artikolo 2).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Язэп Юхо. Статут Вялікага княства Літоўскага 1566 // Энцыклапедыя гісторыі Беларусі. У 6 т. Т. 6. Кн. 1: Пузыны — Усая / Рэдкал.: Г. П. Пашкоў (галоўны рэд.) і інш.; Маст. Э. Э. Жакевіч. — Мн. : БелЭн, 2001. — 591 с. — 10 000 экз. — ISBN 985-11-0214-8.
  • Юхо І. А. Стату́т Вялі́кага Кня́ства Літо́ўскага 1566 // Беларуская энцыклапедыя: У 18 т. Т. 15: Следавікі — Трыо / Рэдкал.: Г. П. Пашкоў і інш. — Мн. : БелЭн, 2002. — Т. 15. — С. 171. — 10 000 экз. — ISBN 985-11-0035-8. — ISBN 985-11-0251-2 (т. 15).
  • Юхо І. Крыніцы беларуска-літоўскага права. — Мінск, 1991.