Duarte Coelho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duarte Coelho
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1485 (1485-01-01)
en Porto
Morto 7-an de aŭgusto 1554 (1554-08-07) (69-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Familio
Patro Gonçalo Coelho
Edz(in)o Beatriz de Albuquerque
Infanoj Duarte Coelho de Albuquerque • Jorge de Albuquerque Coelho
Okupo
Okupo esploristo • Sayayin
vdr

Duarte COELHO PEREIRA, unua donatário (provincestro) de capitania (hereda privata provinco) Pernambuko, fondanto de Olinda. Li estis kromfilo de nobelo Gonçalo Coelho, skribisto de Reĝaj Financoj kaj komandanto de ekspedicio portugala kiu iris al Brazilo en 1503.

Pro liaj servoj en Hindio, Duarte COELHO ricevis en 1534, la plej grandan heredan provincon de Brazilo. Tie li fondis Olindaon.

Bona administrato, li kreis sukerfarejojn, provis altiri kolonojn, akiris nigrajn sklavojn el okcidenta Afriko kaj subpremis la indiĝenojn. Sub lia administrado Pernambuko prosperis economie, kaj altiris multajn familiojn de la nordo de Portugalio.