Dubí (Svinov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dubí (apartigilo)
Dubí
domaro
Oficiala nomo: Dubí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Administra municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Svinov
Rivero Odro
Situo Dubí
 - koordinatoj 49° 49′ 01″ N 18° 12′ 55″ O / 49.81694 °N, 18.21528 °O / 49.81694; 18.21528 (mapo)
Baseno Ostrava baseno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Dubí estas domaro apartenanta en ostrava urboparto Svinov. Ĝi estis markata kiel enireja pordego en naturan rezervejon Rezavka. Sed nun Dubí estas fortranĉita de la rezervejo per rivero Odra, aŭtovojo Rudná, aŭtostrado D47 kaj fervojo.

Inter la plej signifaj objektoj en Dubí apartenis muelejo, kiu estis skribe notita antaŭ pli ol kvin cent jaroj. Pase de la jarcentoj ĝi ŝanĝiĝadis kaj moderniĝis. Lastan signifan ŝanĝon faris en la jaro 1903 František Strnad, kiu faris el la muelejo vaporan muelejon kun grandbakejo. Analogio de muelejoj de Odkolek en Prago poste liveris farunon, bakaĵojn kaj raspaĵon en plimulton de ostravaj vendejoj. Post la dua mondmilito ĝi estis detruita. Temis pri la lasta muelejo en Poodří. Interesaĵo estas, ke temis pri la pure ĉeĥa muelejo.

Plua signifa kaj ĝis nun ekzistanta objekto estas distilfarejo. Tiu apartenis al germanoj. En la jaroj 1899 konstruis ĝin entreprenisto Vilém Grauer. La distilfarejo estas karakteriza pro sia novgotika aspekto. Ĝi estas dankema je ĝi al historia stiligo de nordgermana arkitekturo, kiun eblas en malpli alvicigita aspekto trovi ankaŭ en aliaj lokoj de Ostrava. La konstruaĵo estas kreita per kombinaĵo de ŝtukita kaj brika masonaĵoj, sur la fenestroj ni trovos ornamitajn kornicojn. Kiu projektis la konstruaĵon, ne estas konate, sed historiistoj konjektas, ke temis pri opava konstruisto Julius Lundwall. Siatempe la loko por la entrepreno estis elektita bone, ĉar ĝi troviĝis proksime de svinova fervoja stacidomo. La etanolo apartenis al la plej modernaj en la ĉeĥaj landoj - ĝi produktis la absolute puran etanolon kaj kiel apudajn produktojn eteron kaj amilitan vinagriton. En la jaro 1990 ĉiu teknologia ekipaĵaro estis forveturigita kaj ekde tiu tempo la tuta areo malfloras. Nuntempe tiu ĉi industria memorigaĵo estas en tre malbona stato.