Dubaja Internacia Flughaveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dubaja Internacia Flughaveno (IATA: DXB, ICAO:OMDB) estas la plej grava flughaveno en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estas la hejma flughaveno por la internacia flugkompanio Emirates/al-Imarat.

En 2005 la flughaveno servis 24,7 milionojn da pasaĝeroj.

Dubajo havos aldone alian flughavenon, Dubaja Monda Centra Internacia Flughaveno, kiu ebligos plenumi la kreskantajn bezonojn de aera trafiko en Dubajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dubaja Internacia Flughaveno, la unua flughaveno en UAE, estis konstruita en 1959, post kiam Ŝejĥo Raŝid bin Saeed Al Maktum mendis la konstruadon. La unuaj aviadiloj alvenintaj okaze de la inaŭguro en 1960 estis DC-3-tipaj.

Je la 3-a de julio 1988 aviadilo de flugo 655 de Iran Air, sur la vojo Teherano - Bandar Abbas - Dubajo, estis pafita el la usona misila krozoŝipo USS Vincennes kaj ĝi falis en la Persan Golfon.

Parto de Terminalo 3 de la flughaveno disfalis je la 28-a de septembro 2004 dum la konstruada fazo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]