Saltu al enhavo

Dubbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dubbo
urbo
loĝloko Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 2830
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38 943  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 15′ S, 148° 36′ O (mapo)-32.248333333333148.6011111Koordinatoj: 32° 15′ S, 148° 36′ O (mapo) [+]
Alto 275 m [+]
Dubbo (Tero)
Dubbo (Tero)
DEC
Situo de Dubbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dubbo [+]
vdr

DubboDhubu estas urbo en la Orana Regiono de Novsudkimrio, Aŭstralio. Ĝi estas la plej granda loĝloko en la Orana Regiono, kun populacio de 43 516 loĝantoj junie 2021.

Dubbo estas je ĉirkaŭ 275 m super marnivelo, 303 km nordokcidente de Sidnejo (400 km laŭ ŝoeo) kaj estas grava ŝosea kaj fervoja kerno por aliaj areoj de Novsudkimrio. Ĝi estas ligita per naciaj aŭtoŝoseoj norden al Brisbane kaj Charleville, suden al Melburno kaj Kanbero, oriente al Sidnejo, Newcastle kaj Gosford kaj okcidente al Broken Hill kaj Adelajdo.

La plej granda privata dunganto de la urbo estas Fletcher International Exports, kiu eksportas ŝafaĵojn tutmonde. Aliaj lokaj industrioj montras la statuson de la urbo kiel regiona bazo por ĉirkaŭaj agrikulturaj regionoj. Granda dunganto estas ankaŭ la Dubbo Base Hospital, kun hospitaloj (ekskludante psikiatriajn hospitalojn) kiel la plej granda unuopa dunganto de la areo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]