Saltu al enhavo

Dubenda pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dubenda pluvio
Nereproduktulo
Nereproduktulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarhynchus
Specio: Dubenda pluvio A. falklandicus
Anarhynchus falklandicus
Latham, 1790
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dubenda pluvio, Anarhynchus falklandicus (alude al Malvinoj), estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn.[2][3] Ĝi troviĝas en Argentino, Brazilo, Ĉilio, Malvinoj kaj Urugvajo.[4]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La dubenda pluvio estis foje konsiderata samspecia kun la Punaa pluvio (A. alticola) sed nuntempe oni traktas ambaŭ kiel superspecio.[5] La dubenda pluvio estas monotipa, sed la kontinenta kaj malvinaj populacioj povus iĝi subspecioj.[2][6]

La dubenda pluvio estas 17 ĝis 19 cm longa kaj pezas 62 ĝis 72 g. Ĝi havas dikventran aspekton kaj ĝiaj beko kaj kruroj estas nigraj. Plenkreskaj maskloj dum reproduktado havas blankajn frunton, malsupran vizaĝon, bruston kaj ventron. Ili havas nigran strion sur la antaŭkrono kaj kaŝtankolorajn kronon kaj malantaŭkolon. Iliaj supraj partoj estas brunaj. Ili havas du nigrajn brustobendojn, kies supra bendo estas ofte nekompleta. (Tiu trajto estas pli ofta en la populacio de Malvinoj.) La krono de plenkreskaj inoj estas pli senkolora ol tiu de la masklo; kio estas nigra ĉe la masklo estas bruneta ĉe la ino, kaj la supra brustbendo havas blankajn makulojn ĉie. Nereproduktantaj plenkreskuloj havas grizan koloron anstataŭ nigran kaj grizbrunan anstataŭ kaŝtanan. Junuloj similas al nereproduktaj plenkreskuloj, sed kun brunaj brustobendoj, pli malhela vizaĝo, kaj sablokoloraj bordoj sur la plumoj de supraj partoj.[6]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Dubenda pluvio troviĝas en la Malvinaj insuloj kaj marborde ĝis iom interne en Argentino, Urugvajo, ekstrema sudorienta Brazilo, kaj centra kaj suda Ĉilio. Ĝi loĝas en gruzaj marbordoj, sablaj strandoj, malseka savano, kaj mallongaj prerioj, kutime proksime de riveretoj aŭ lagetoj de kaj nesalaj kaj saletaj akvoj. Ekster la reprodukta sezono ĝi troviĝas ankaŭ sur tajdaj kotejoj. Ĝi estas plejparte marborda, sed reproduktiĝas ĝis 1 200 m super marnivelo en suda Argentino[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Two-banded Plover Charadrius falklandicus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693852A95219011. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693852A95219011.en. Alirita 5a de Decembro 2022.. 
  2. 2,0 2,1 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  3. HBW and BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6b. Disponebla ĉe [1] Alirita la 5an de Decembro, 2022
  4. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  5. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
  6. 6,0 6,1 6,2 Wiersma, P., G. M. Kirwan, kaj P. F. D. Boesman (2020). Two-banded Plover (Charadrius falklandicus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 5an de Decembro, 2022