Dubko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Dubko
ruse Дубки
ukraine Дубки
krime-tatare Bötke
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 2′ O (mapo)44.93722222222234.026388888889Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 2′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~280 m
Areo: 1,03 km²
Loĝantaro: 1799 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97561
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Nova Butke

Oficiala paĝaro nekonata

Dubko (Krimeo)
Dubko (Krimeo)
DMS
Dubko
Dubko
Dubko
Situo de Dubko sur la mapo de Krimeo
Dubko (Simferopola distrikto)
Dubko (Simferopola distrikto)
DMS
Dubko
Dubko
Dubko
Situo de Dubko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Dubko en la Komunejo
vdr

Dubko (ruse Дубки, ukraine Дубки, krime-tatare Bötke) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo), preskaŭ kunkreskinta kun la urbo Simferopolo ĉe ties okcidenta flanko. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1799 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto tre proksime al la okcidenta limo de Simferopolo, okupante nordan deklivon de unu el la kuestoj, kiuj formas la Eksteran montoĉenon de la Krimea montaro.

Tra la vilaĝo pasas la regiona aŭtovojo SimferopoloNikolajevko. Krom Simferopolo la plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Perovo (situanta ĉirkaŭ kilometron sudoriente) kaj Moloĉno (situanta ĉirkaŭ 1,5 kilometron sude).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj fidindaj historiaj informoj pri la vilaĝo (menciita kiel Botke) aperis en la jaro 1784. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo havis 27 kortojn kaj estis loĝata de 106 homoj (dominis krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento la vilaĝo estis forlasita pro la amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion.

La vilaĝo renaskiĝis fine de la 19a jarcento per la fortoj de germandevenaj kolonianoj (samtempe estis ekuzita ankaŭ la nomo Novoje Budke). En la 1920aj jaroj la vilaĝo jam rimarkinde kreskis; laŭ la statistikaj dokumentoj tiam ĝi jam konsistis el du partoj (Supra Budki kaj Malsupra Budki).

Post la komenco de la Granda patriota milito, la 18an de aŭgusto 1941 la krimeaj germanoj estis deportitaj kaj la vilaĝo denove restis malplena. Baldaŭ post la liberigo de Krimeo, la 12an de aŭgusto 1944 oni akceptis la decidon transloĝigi en Krimeon kolĥozanojn el diversaj regionoj de RSFSR kaj UkrSSR[2][3]. La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita al Dubki[4] (la rusa nomo Dubki signifas laŭvorte «kverketoj»).

Ekde la jaro 1965 la vilaĝo apartenas al la Simferopola distrikto. Fine de la 20a jarcento la vilaĝo rapide kreskis dank’ al la krime-tataroj, revenintaj post la deporto.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1799 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1935 loĝantojn[5]). La areo de la vilaĝo estas 103,1 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 582[5].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Dubko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-11.
  2. Teksto de la ordono de la Ŝtata Defend-komitato de USSR pri la trasloĝigo (ruse). teatrskazka.com (1944-08-12). Alirita 2013-12-11.
  3. Elvina Seitova (2013-03-01). Kiel oni loĝigis Krimeon (1944—1954) (ruse). goloskrima.com. Alirita 2013-12-11.
  4. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-12-11.
  5. 5,0 5,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-11.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje