Dudek unu (kartludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dudek unu
kartludo
vdr
Aso kaj Fanto kune valoras 21 poentojn

Dudek unu estas kartludo originale el Francio, kie en la 18-a jarcento ĝi estis populara ĉe la kortego de Ludoviko la 15-a. En Usono el ĝi evoluis la kazina ludo Black Jack.

Oni uzas por la ludo francan kartaron de 52 kartoj aŭ de 32 kartoj. Ĉiu ludanto ludas unuope kontraŭ la banko. Celo de la ludo estas, per kolektado de (almenaŭ du) kartoj laŭeble precize atingi 21 poentojn (en la franca versio trente et un 31), sed neniel pli. La kartoj el la 52-karta stako havas jenajn valorojn:

  • Aso valoras 11 poentojn, do ricevante du asojn oni malgajnas.
  • Reĝo, reĝino, fanto valoras po 10 poentojn; do kun tia karto kaj aso (kaj neniu plia) oni ne povas malgajni.
  • Nombraj kartoj valoras laŭ siaj nombroj.

Ludante per nur 32 kartoj oni ofte uzas aliajn valorojn.