Dudeksesa dinastio de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dudeksesa egipta dinastio)
Dudeksesa dinastio de Egiptio
Dinastio
dinastio de Egiptio
Apero -664 vd
Fino -525 vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Lasta Periodo de antikva Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
"Statuo sitelo" de Padiŝahdedet. Luvro.

La dudeksesa dinastio de antikva Egiptio regis ekde la jaro 664 al 525 a. K., ankaŭ nomata Saisa, ĉar ĝia ĉefurbo troviĝis en Sais; temas pri la lasta indiĝena dinastio kiu regis en la antikva Egiptio antaŭ la konkero fare de la persoj. Ĝi estas konsiderata kiel la Malfrua Egipta Periodo, ankaŭ nomata Lasta Periodo de antikva Egiptio (en tiu ĉi epoko regis la 27-a, 28-a, 29-a, 30-a kaj 31-a dinastioj).

La dinastio fontas el la 24a dinastio. Psametiĥo la 1-a estis la pranepo de Bakenrenef, kaj dum la daŭro de la invadoj de Asirio dum la regado de Taharko kaj Tanutamani, li estis agnoskata kiel ununura faraono de tuta Egiptio.

Dum la regantoj de la Asiria Imperio estis okupitaj je ribeliĝoj kaj enlandaj militoj por daŭre havi la tronon, Psametiĥo subskribis aliancon kun Gigeso, la reĝo de Lidio, kaj enigis dungitajn soldatojn el Kario kaj Grekio por bremsi la asiriajn atakojn.

Skulptaĵo de la oficiro Bes, nun en la muzeo Calouste Gulbenkian de Lisbono.

Per la forrabo de Ninivo en 612 a.K. kaj la falo de la Asiria Imperio, Psametiĥo la 2-a kaj siaj sukcedintoj klopodis akiri la egiptajn posedaĵojn en la regionoj de Proksima Oriento, sed ili estis haltigitaj de la babilonanoj sub Nebukadnecar la 2-a. Kun la helpo de grekaj dungosoldatoj, Apries kapablis haltigi la babilonajn intencojn je konkero, sed la persoj gvidataj de la Aĥemenida dinastio prenis Egiption en 525 antaŭ nia erao, kaj la persa reĝo Kambizo la 2-a portis la reĝon Psametiĥo la 3-a enĉenigita al Suzo kie li poste en la sama jaro estis mortigita.

Faraonoj de la 26-a dinastio[redakti | redakti fonton]

Nomo komuna Nisut-bitej Filo de Reo Komentoj Regado
Neĥo aŭ Nekao la 1-a Menĥepera Nekau 672 - 664 a. K.
Psametiĥo la 1-a Uahibra Psametiĥo Ekiĝo de la malfrua Egipta Periodo 664 - 610 a. K.
Neĥo aŭ Nekao la 2-a Uhemibra Nekau 610 - 595 a. K.
Psametiĥo la 2-a Neferibra Psametiĥo 595 - 589 a. K.
Apries Haaibra Uahibra 589 - 570 a. K.
Amoso la 2-a JĤnemibra Ahmose 570 - 526 a. K.
Psametiĥo la 3-a Anĥkaenra Psametiĥo 526 - 525 a. K.
Antaŭa dinastio Malfrua Egipta Periodo Sekva dinastio
25-a dinastio 26-a dinastio 27-a dinastio