Dudeksesuma sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, dudeksesuma sistemo estas cifereca sistemo kies cifereca bazo estas 26.

Bazo 26 estas natura vojo de prezentantado de nombroj kiel teksto per la 26-litera latina alfabeto. Tiel la uzataj ciferoj estas identigita kun literoj kiel 0=A, 1=B, 2=C, ... 25=Z. Ekzemploj de nombroj en la sistemo: 26 = BA, 678 = BAC.

Ĉi tiu sistemo estas de limigita praktika valoro, kvankam literoj uzataj en nominalojnumeroj povas esti konsiderataj kiel dudeksesumaj entjeroj por kalkulaj celoj se la tuta alfabeto estas uzata.

Frakcioj[redakti | redakti fonton]

Pro tio ke 26 estas komponita nombro kaj kuŝas inter du komponitaj nombroj (25 kaj 27) multaj frakcioj estas simplaj.

B/C = A,N
B/D = A,IRIRIRIR...
B/E = A,GN
B/F = A,FFFFFFF...

Ankaŭ frakcioj B/G, B/I, B/J, B/K, B/M, B/N, B/P, B/Q estas simplaj.

Ekzempla kodanta algoritmo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu realigo en Java montras kiel konverti entjeron en linion de literoj en la bazo 26.

public static String al_bazo_26(int i){
  String s="";
  while(i>25){
    int r=i%26;
    i=i/26;
    s=(char)(r+'a')+s;
  }
  s=(char)(i+'a')+s;
  return s;
}