Dudley Moore
Aspekto
Dudley Stuart John MOORE CBE (n. la 19-an de aprilo 1935 en Dagenham , Anglio ; m. la 27-an de marto 2002 en Plainfield, Nov-Ĵerzejo) estis brita komikisto, aktoro kaj muzikisto.
Li famiĝis kiel aktoro post sia rolo en Beyond the Fringe en la 1960-aj jaroj kaj poste pro sia kunlaboro kun Peter Cook. [1] Li fariĝis mondfama pro siaj ĉefroloj en la du holivudaj filmoj 10 (kun Bo Derek, interalie) kaj la komedio Arthur.[2][3]
Li ofte estis konata kiel "Cuddly Dudley" aŭ "The Sex Thimble" pro sia malgranda staturo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Peter Cook & Dudley Moore, The 25 best comedy duos", 28 September 2016.
- ↑ "Dudley Moore".
- ↑ CNN – Actor Dudley Moore dies at 66 (28 March 2002). Arkivita el la originalo je 7 June 2002.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "La Filmoj de Dudley Moore", filma tranĉeto kompilo, 5 minutoj
- Dudley Moore ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Nekrologo ĉe CNN.com
- "Affectionately Dudley", 2006 Radio 4 programo

