Dudley Nichols
| Dudley Nichols | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Oskar-premiito | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 6-an de aprilo 1895 en Wapakoneta | ||||
| Morto | 4-an de januaro 1960 (64-jaraĝa) en Holivudo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | kancero | ||||
| Tombo | Hollywood Forever Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato de Miĉigano | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | scenaristo filmreĝisoro romanisto filmproduktoro | ||||
| Laborkampo | kina reĝisorado, kinfarado kaj filmo | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dudley NICHOLS (naskiĝis la 6-an de aprilo 1895 en Wapakoneta, Ohio ; mortis la 4-an de januaro 1960 en Holivudo, Kalifornio) estis usona scenaristo kaj foja filmreĝisoro kaj produktoro.
En 1936, li estis la unua persono kiu rifuzis Akademian Premion pro la filmo The Informer (1935). Li faris tion kiel deklaron de solidareco kun la Screen Writers Guild. Li tamen ricevis sian Akademian Premion por Plej Bona Origina Scenaro en 1938.[1]
Li kunlaboris dum multaj jaroj ĉefe kun reĝisoro John Ford, kvankam li ankaŭ laboris kun George Cukor, Howard Hawks, Fritz Lang kaj Jean Renoir. El lia plumo venis tiaj scenaroj kiel Bringing Up Baby (1938), Stagecoach (1939), For Whom the Bell Tolls (1943), Scarlet Street (1945), And Then There Were None (1945), The Bells of St. Mary 's (1945), Pinky (1949) kaj The Tin Star (1957).
Nichols reĝisoris, verkis kaj produktis tri plenlongajn filmojn: Government Girl (1943), Sister Kenny (1946) kaj Mourning Becomes Electra (1947).[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Katz, Ephraim. (1998) The Film Encyclopedia, 3‑a eldono, New York: HarperPerennial. ISBN 0-06-273492-X.
- ↑ Dudley Nichols. American Film Institute. Alirita March 19, 2016 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dudley Nichols ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Dudley Nichols ĉe Internet Broadway Database (angle)

