Dudu Tucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dudu Tucci
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1955 (1955-05-05) (68-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo kantistokomponisto • percussionist
vdr

Eduardo Tucci da Silva, mallonge Dudu Tucci (naskiĝinta la 5-an de majo 1955 en San-Paŭlo) estas brazila muzikisto, kiu ekde la mezo de la 1980-aj jaroj vivas en Berlino (Germanujo). Krom per sia ampleksa produktado de lumdiskoj li renomiĝis per sia instruado, per kiu li esence stampis la germanan sambo-mondeton kaj ankaŭ tiujn de aliaj landoj en Eŭropo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dudu Tucci alkreskis en muzikisto-familio kaj tamburis jam kiel junulo dum umbando-ceremonioj. Li studis perkutadon, fluton kaj muziksciencon ĉe konservatorio en San-Paŭlo. Vastaj vojaĝoj tra Sudameriko same kiel la studo de afrikobrazilaj ritmoj pliampleksigis lian muzikan horizonton.

En 1978 Dudu Tucci ricevis la inviton, ludi kiel perkutinstrumentisto en la simfonia orkestro de lia hejmurbo. Samtempe li renkontis la brazilan danciston Ismael Ivo, kun kiu li fondis eksperimenteman nigrulan dancgrupon. Post kunlaboro kun komponisto Arrigo Barnabé Tucci akceptis en 1982 inviton al la JazzFest en Berlino, kie li vivas ekde tiam.

En 1990 Dudu Tucci publikigis sian unuan lumdiskon, al kiu ekde tiam sekvis naŭ pluaj. Inter ili estas du, kiuj sin plene dediĉas al la muzikoj de kandombleo respektive de umbando.

Kiel komponisto li ligas modernajn kun tradiciajn stilojn de brazila muziko, enprenas tamen ankaŭ eksterbrazilajn tendencojn. Dudu Tucci ludas mem ĉiujn perkutinstrumentojn sur siaj lumdiskoj, kantas kaj ludas transversan fluton. Precipe je la pandero kaj je la kongao li apartenas al la elstaraj muzikistoj. Ofte lin akompanas gastkantistoj, gitaristoj, basistoj kaj saksofonistoj. Grandan signifon li atribuas al la kvalito de siaj kantotekstoj. Tucci ankaŭ aktivas kiel produktisto, li ekzemple eldonis lumdiskon de kubaj frapskatolo-muzikistoj (Iré Otonoguá: Cajónes para los Orichas).

Kune kun dancisto kaj ĥoreografo Murah Soares Dudu Tucci estas arta direktisto de la Bloco Afoxé Loni, unu el la plej grandaj grupoj je la berlina Karnavalo de la Kulturoj. Krome Dudu Tucci prezentas ampleksan soloprogramon kaj kunlaboras kun diversaj dancistoj.

Kiel instruisto li renomiĝis precipe per la projekto Raízes do Brasil, en kiu li instruis grandparton de la samboinstruistoj en Germanujo kaj aliaj landoj en Eŭropo. Kun Tiago de Oliveira Pinto li eldonis en 1992 la lernolibron Samba und Sambistas in Brasilien.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Oduduá (1990)
  • Obátimalê (1992)
  • Orishás (1994, kandomblea muziko)
  • Native Dreamer (1995)
  • Tribal World (1995)
  • Afoxé Loni (2002)
  • Inaê (2004)
  • Amacy (2005, umbando-muziko)
  • Nadador (2006)
  • Tambores (2011)
  • Morena do Sol (2013)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dudu Tucci und Tiago de Oliveira Pinto: Samba und Sambistas in Brasilien. Noetzel Verlag, Wilhelmshaven 1992. ISBN 3-7959-0619-9 [Lernolibro kun muzikkasedo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]