Dueñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dueñas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 597  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 4° 33′ U (mapo)41.876944444444-4.5469444444444Koordinatoj: 41° 53′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 702 m [+]
Areo 124,35 km² (12 435 ha) [+]
Dueñas (Provinco Palencio)
Dueñas (Provinco Palencio)
DEC
Dueñas
Dueñas
Situo de Dueñas
Dueñas (Hispanio)
Dueñas (Hispanio)
DEC
Dueñas
Dueñas
Situo de Dueñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dueñas [+]
vdr

Dueñas [DŬEnjas] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Dueñas estas etimologie komprenebla kiel Senjorinoj.

Ĝi estis deklarita Histori-Arta Komplekso en la 6a de julio 1967.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo de Sankta Maria kaj preĝejo de Sankta Aŭgusteno.
Pentraĵo en publikaĵo de 1906.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 124,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 592 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 400 loĝantojn el la 1960-aj jaroj. Eĉ tiel ĝi estas la sesa plej loĝata municipo en la provinco.

Ĝi distas 17 km de Palencio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Palencio, Villamuriel de Cerrato, Venta de Baños, Santa Cecilia del Alcor, Quintanilla de Trigueros (Valladolid), Tariego de Cerrato, Cubillas de Santa María (Valladolid), Valoria la Buena (Valladolid) kaj Cevico de la Torre. Ties limo al la provinco Valadolido faras, ke ĝi estas inter ambaŭ ĉefurboj, nur je 17 km de Palencio kaj je 33 km de Valadolido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromiaj (Bronzepoko, Ferepoko), romiaj (Villa Possidica, nomo eble derivita el la latinlingva nomo de Pisuerga (Pissoraca) kun termoj, mozaiko pri Oceano kaj Nereidoj nun en la Muzeo de Palencio) kaj visigotaj (tombejo kaj tomboŝtono) loĝadoj. Estas ankaŭ mencioj de monaĥejo de monaĥinoj (domnas) antaŭ la islama invado, identigita poste kun Santa María del Remolino, ĉe kie estas nun la Monaĥejo de Sankta Izidoro de Dueñas, tiam de Sankta Marteno. Tiu monaĥinejo estis detruita kaj abandonita pro islama atako "in castro Donna" en 854.

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fare de Alfonso la 3-a de Asturio fine de la 9-a jarcento kiel fortikaĵo ĉe vadejo de la rivero Pisuerga. Ĝi iĝis vojkrucejo en epoko de la vaganta kastilia kortego. Ĝi pintis en la 15-a jarcento kiam Johano la 2-a donis ĝin al la Grafoj de Buendía, kiuj establis tie sidejon.

Alfonso la 3-a establis defendurbojn Zamora, Simancas kaj Dueñas, plifortigitajn tuje per Toro en 900 kaj Tordesillas en 909. Li mem establis la monaĥejon de Sankta Isidro, por komunumo de mozarabaj monaĥoj el Kordovo de la ordeno de benediktanoj. En postaj dokumentoj de García la 1-a en 911 kaj Ordoño la 2-a en 915, reaperas menciita Dueñas, kun referenco al kastelo kaj monaĥejo tiam kun la nomo Domnas aŭ Donans. La teritorio alfoz de Dueñas suferis malpliigon en la 12-a jarcento, dum la regadoj de Alfonso la 7-a (1126-1157) kaj Alfonso la 8-a (1158-1214), pro la kresko de Palencio el la 11-a jarcento post la restaŭro de ties diocezo fare de Sanĉo la 3-a en 1034, kaj la interna sendependigo de la Monaĥejo de Sankta Isidro de Dueñas. Alfonso la 8-a en 1191 vendis la montojn de Dueñas al Palencio.

Post la venko de la kristanoj en la Batalo de Simanko (939) kaj la konkero de Toledo (1085), la defendlinio de la Doŭro kaj Dueñas mem malpliigis sian gravon strategian kiel landlimo sed ne malpliiĝis la gravo kiel komunikcentro, survoje al Burgoso. La grafino Toda de la familio Ansúrez regis el Dueñas ankoraŭ en la Regno Leono. Post la atakoj fare de Almanzor (981-984), Dueñas venis al la influsfero de la ĵus kreita graflando Kastilio ĉirkaŭ la jaro 990.

Kastilio[redakti | redakti fonton]

En 1078, Alfonso la 6-a (1065-1109) donas foruon al la loĝloko Santa María (plej verŝajne Santa María de Onecha, kies ermitejo aktuale estas ruina), domaro kiue dependis jurisdikcie de Dueñas. Tiu foruo permesas konfirmi, ke Dueñas jam en la 11-a jarcento estis reĝa kaj ne senjora. Tamen jam Alfonso la 6-a mem donis kelkajn loĝlokojn, inter kiuj Dueñas, al Rodrigo Díaz de Vivar, plej konata kiel Cid Campeador, en 1087-88 kiel simbolo de repacigo inter ambaŭ post lia unua ekzilo; Alfonso la 8-a donis ĝin kiel doto al sia edzino, Eleonora de Plantagenet en 1170; kaj en la 12-a kaj 13-a jarcentoj Dueñas oscila alterne inter la du ĉefaj nobelaj familioj de la regno: nome Lara kaj Castro, el kiuj elstaras Fernando Rodríguez de Castro, lia filo Pedro Fernández de Castro kaj lia nepo Álvaro Pérez de Castro.

Ojo de la Virgen (Okulo de la Virgulino), nura restinta pordego de la murego.

Dueñas iĝis grava urbo en la 12-a kaj 13-a jarcentoj en la internaj militoj de Kastilio. Kaj en tiu situacio la urbo pasas ofte tra senjoraj posedoj kaj tra reĝa jurisdikcio. Dueñas restis fidela al la laŭleĝa reĝo Petro la 1-a (1350-1369), pro kio estis sieĝita dum unu monato fare de la trupoj de la infanto Henriko en 1367. Petro estis doninta la urbon al sia amantino Juana de Castro, al kiu estis edziĝinta en 1354 kaj abandoninta la venontan tagon, doninte al ŝi la urbon Dueñas, kien ŝi retiriĝis kun titolo de reĝino ĝis sia morto en 1374. Henriko la 2-a (1369-1379) same donis ĝin al sia amantino, Leonor Álvarez, patrino de Eleonora de Kastilio "de la leonoj", kaj Johano la 1-a en 1383 al sia fratino Eleonora de Trastámara, edzino de Karolo la 3-a de Navaro. Tiel oni vidas, ke kvankam la nomo de Dueñas (Senjorinoj) estis historia, ankaŭ en pli ĵusa epoko la loknomo pravis. En 1399 la lokanoj pagis altan monkvanton por rekuperi la reĝan kategorion, ekster posedo de senjoroj.

Tomboj de grafoj de Buendía en la preĝejo de Sankta Maria.

Komence de la 15-a jarcento Johano la 2-a donis ĝin kiel doto al sia edzino Maria de Aragono kaj de tio pasis al diversaj senjoroj, kio rezultis en forta kontraŭstaro de la lokanoj kiu eĉ plendis el 1504 ĝis 1786. Dume okazis aliaj kvereloj kaj paradokse la plej flora epoko de la urbo sub la regado de la grafoj de Buendía en la 15-a jarcento, kaj pere de la lanindustrio, la tekstila industrio kaj komerco.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La historio de Dueñas estas tre ligita al la Katolikaj Gereĝoj. La 9an de oktobro 1469, Fernando de Aragono, finigis sian veturon al Kastilio por edziĝi al sia kuzino Isabel de Kastilio en la palaco de la grafoj de Buendía en Dueñas, kie li estis akceptita de Pedro de Acuña, 1-a grafo de Buendía kaj frato de la ĉefepiskopo de Toledo nome Alonso Carrillo, kiu peris tiun geedzigon. Gastigita en la Palaco de Acuña de Dueñas, la 14an de oktobro, li veturis al Valadolido por ekkoni sian estontan edzinon kaj retiriĝis denove al Dueñas ĝis la 18an de oktobro revenis definitive al Valadolido por la nupto en la Palaco de Vivero, apartenanta tiam al Juan Pérez de Vivero, edzo de María de Acuña, filino de Pedro de Acuña, kiu estis nuptopatrino. En tiu epoko ankoraŭ pluis la interna milito por la krono de Kastilio, la ĵus geedzoj riskis kaj rifuĝiĝis en Dueñas en 1470 kaj fakte tie naskiĝis la infantino Izabela. Poste en diversaj okazoj kaj Isabel kaj Fernando (eĉ post la morto de Isabel) revenos al Dueñas.

Ĉefretablo de Sankta Maria, malfrugotika (1510-1518), verko de la Majstro Antonio (de Malinas).

Ankaŭ Johanino de Kastilio kaj ŝia edzo Filipo pasis tra Dueñas en sia unua veturado tra Kastilio en 1502; spite la tradician fidelecon al ŝia patro Fernando, dum ŝia regenteco kunsidos en Dueñas grupo de gravuloj kontraŭaj al ŝi. La ofta alveno de Karolo la 1-a en Dueñas estis registrita en 1520, 1523, 1527, 1539 kaj, fine, en sia retirveturo al Yuste en 1556. En 1527 kaj 1534, krome, pro epidemio de pesto en Valadolido (tiama ĉefurbo), retiriĝis al apudaj lokoj kelkaj ministroj, inter kiuj kelkaj al Dueñas.

Dum la Milito de Komunumoj de Kastilio, okazis en Dueñas kontraŭsenjora insurekcio la 1an de septembro 1520 kiu kontrolis la palacon kaj la fortikaĵon, forpelis la grafojn (tiam Juan Enríquez de Acuña, 3-a grafo de Buendía, retiriĝinta el la politika kaj kortega vivo en sia palaco de Dueñas pro negrava skizofrenio, kaj lia edzino María de Padilla) kaj eĉ kontrolis la urbon pere de la nomumo de postenojn, kiuj ĝis tiam estis farita de la senjoro. Post tio, Dueñas aliĝis al komunuma movado kaj la episkopo de Zamora, nome Antonio de Acuña, igos Dueñas sia ĉefurbo, startigante el tie sian kampanjon tra Kampartero la 25an de decembro 1520, ĝis la definitiva malvenko en la Batalo de Villalar en aprilo 1521.

Ankaŭ Filipo la 2-a kun siaj gefiloj vizitos la urbon en aŭgusto 1592 pere de la grafo Juan de Acuña y Acuña, kiu estis lia kortegano kaj ambasadoro. Tuj poste startis proceso pro malkonsentoj en la heredlinio kiu pluos ĝis 1613. Pro translokigo de la kortego el Valadolido al Madrido, Dueñas perdis influon same kiel aliaj kastiliaj urboj, sed ankoraŭ en 1602 kaj 1603 Filipo la 3-a vizitis la urbon; kaj same la princo de Kimrio, estonta Karlo la 1-a de Anglio post malsukceso de geedza negocado en 1623; kaj en 1660 Filipo la 4-a.

Aliaj vizitoj de gravuloj okazis ekzemple dum la Hispana Milito de Sukcedo kaj la Hispana Milito de Sendependigo.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Romanika sonorilturo de la Monaĥejo de San Isidro de Dueñas.

Post la Franca Revolucio de 1789, la episkopo de Ĥaeno, nome Agustín Rubín de Ceballos, lokano de Dueñas, kiu estis ankaŭ ekde 1784 la estro de la Inkvizicio kontribuis al la politiko de Floridablanca por eviti la kontaĝon de la revoluciaj ideoj devenaj de Francio, publikigante en 1790 novan liston de malpermesitaj libroj kaj leĝon malpermesante la cirkuladon de presaĵoj kiu disvastigas revoluciajn ideojn.

Dum la Hispana Milito de Sendependigo la 24an de oktobro 1812, la duko de Wellington decidis halti sur montetoj inter Villamuriel kaj Dueñas kaj, por eviti la persekutadon kaj atakon fare de la francoj, kaj la 25an ordonis eksplod-detrui la pontojn de Villamuriel kaj Dueñas, kaj almenaŭ sukcesis detrui po unu arkon.​ La rapida fuĝo de la francoj en junio 1813 rezultis denove en paso de Jozefo Bonaparte tra Dueñas la 6an de junio retiriĝante al Valadolido kaj Palencio.

En 1831 oni ekkonstruis brakon de la Kanalo de Kastilio, por kio oni reuzis konstrumaterialon el la iamaj kastelo kaj murego, kiuj estis perdintaj sian iaman utilecon kaj defendan kaj fiskan. Laŭlonge de la 18-a jarcento la rivero Pisuerga ŝanĝi iom post iom sian fluejon pro kio oni devis refari pontojn. En 1845 oni konstruis ponton super la Kanalo de Kastilio kaj pendoponton super la rivero Pisuerga. En 1856 oni ekkonstruis fervojon kiu lasis la kanalon senutila. Unua uzado de elektro por lumo okazis en 1899.

Dum la Dua Hispana Respubliko, post la venko de la Popola Fronto en februaro 1936, en Dueñas la nova municipa komitato estis formita de 11 membroj sub la prezidanteco de Heliodoro Herrá Pozanco de la Partido Socialista. Post la militista puĉo de la 17a de julio, startis la Hispana Enlanda Milito (1936-1939), kaj Heliodoro Herrá klopodis organizi la rezistadon formante patrolojn kaj serĉante apogon en Venta de Baños kaj en la provinca ĉefurbo. Tamen, la respublika estraro de Palencio falis tuje kaj, en Dueñas, ĉiu klopodo de rezistado malsukcesis matene de la 19a de julio kaj la rezistantoj fuĝis.

Subteraj vinkeloj.

La frankisma subpremado atingis en Dueñas la plej altan nombron de la provinco per pli ol 120 lokanoj reprezaliitaj, inter kiuj 22 virinoj, kelkaj el kiuj gravedaj, kiel unu de la plej altaj nombroj de Hispanio en la rura medio.[1]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la konvento, la ermitejoj, la Hospitalo de Santiago, la Monaĥejo de San Isidro de Dueñas, la vinkeloj, la montokabanoj ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. García Colmenares, 2008

Bibliografio[redakti | redakti fonton]