Duetila etero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duetila etero
Molekula strukturo
Pilka bastoneta modelo
Alternativa(j) Nomo(j)
  • Etila etero
  • Etokso-etano
  • Duetila oksido
Kemia formulo C4H10O
PubChem-kodo 3282
ChemSpider kodo 3168
CAS-numero-kodo
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Odoro akra kaj dolĉeca
Mola maso 74.12 g mol−1
Smiles CCOCC
Denseco 0.7134 g/cm3 (20 °C)
Viskozeco 0.224 cP (25 °C)
Refrakta indico  1,3495 ĝis 1,3526
Fandopunkto −116.3 °C (−177.3 °F; 156.8 K)
Bolpunkto 34.6 °C (94.3 °F; 307.8 K)
Ekflama temperaturo −45 °C (ujo fermita)
Vaporpremo
  • 440 mmHg (20 °C)
  • 586 hPa (20 °C)
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) 1250 mg/kg (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R12 R19 R20/22 R66 R67
Sekureco S9 S16 S29 S33
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto
Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H224, H302, H336
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P240, P403+235
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

La etoksoetanoduetila etero ankaŭ estas konata kiel sulfata etero, ĝia molekula formulo estas C4H10O kaj ĝia struktura formulo estas CH3CH2-O-CH2CH3. La difino etero aplikiĝas al la malplena spaco, kaj tiu nomo atribuiĝas al tiu substanco pro la granda volatileco de la etila etero. Ĝi estas senkolora, kutime uzata kiel solvaĵo, kaj en la pasinteco ĝi uziĝis kiel ĝenerala anestezilo. Ĝiaj narkotaj proprecoj estas konataj ekde la antikiveco kaj oni scias ke ĝi kaŭzas dependecon. Al tiu simptomo oni nomas eteromanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La etero eble estis kreita de Jābir ibn Hayyān (721-815), en la oka jarcento, aŭ de Ramon Lullo (1232-1315), en 1275, malgraŭ ke ne ekzistas samtempa evidenteco de tiu fakto. Ĝi estis unue sintezita en 1540 far Valerius Cordus (1515-1544), kiu nomis ĝin dolĉa vitriolo[1]. Tiu difino devenas de la maniero kiel li akiris tiun substancon pere de distilado de miksaĵo de etanolo kaj sulfata acido, kiu tiam estis konata kiel vitriololeo, kaj pro ties medicinaj proprecoj. Ĉirkaŭ la sama epoko, Paracelsus (1493-1541) malkovris la analgeziajn proprecojn de la etero en kokinoj. La nomo etero estis kreita de la alkemiisto August Sigmund Frobenius (1727-1741), en 1729.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La etero estas ĉefe uzata kiel solvaĵo en la produktado de celulozaj plastaĵoj kiel la celuloza acetato. La duetila etero posedas altan cetanan indekson[2] inter 85-90 kaj uzatas kiel sparkiga fluidaĵo[3], miksita kun petrola distilaĵaro por la benzinaj aŭ dizelaj veturiloj, dank'al ties alta volatileco kaj malalta brulpunkto. Pro la samaj kialoj ĝi ankaŭ estas uzata kiel komponanto en la brulmiksaĵo de la modeloj de motoroj kun fajreco laŭ karburilpremado.

Anestezia aplikebleco[redakti | redakti fonton]

En la 16-a de oktobro 1846, William Morton (1819-1868) partoprenis en publika prezentado por demonstri la anesteziajn efektojn de la duetila etero, en la amfiteatro Eterdomo[4], en Bostono. Tamen, Crawford Long (1815-1878) estas agnoskita ke li private demonstris la uzon de la etero kiel ĝenerala anestezilo en kirurgio, al kelkaj oficistoj en la usona subŝtato Georgio, ĉirkaŭ la 30-a de marto 1842, kaj Long publike demonstris la uzon de la etero kiel porkirurga anestezilo plurfoje antaŭ ol 1846. La britaj kuracistoj jam sciis pri la anestezaj proprecoj de la etero ĉirkaŭ 1840, tiam kiam ĝi estis preskribita kune kun la opio. Kelkfoje, la duetila etero antaŭe uziĝis anstataŭ la kloroformo pro ties pli alta terapeŭtika indekso[5], tio estas, ĝi prezentas pli bonajn rezultojn inter la rekomendita dozo kaj toksaj efektoj de la superdozado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oleum dulce vitrioli.
  2. La cetana indekso estas indikilo de la brulrapido de la dizelolea brulaĵo.
  3. Sparkiga fluidaĵo estas uzata por helpi la ekfunkcion de la motoroj kun interna brulado. Ĝenerale tiu eka brulaĵo estas la duetila etero pro ties tre malalta memsparkiga temperaturo 160oC aŭ 320oF.
  4. La amfiteatro de la eterkupolo, en Bostono.
  5. Terapeŭtika indekso estas la rilato inter la terapeŭtikaj agentoj efike agantaj kun tiuj kaŭzantaj morton aŭ toksecon, en studoj faritaj kun homoj kaj bestoj.