Dufour-Pinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dufour-Pinto

germane Dufourspitze

france Pointe Dufour

itale Punta Dufour

Monto-Rozo-Masivo kun Dufour-Pinto.
Monto-Rozo-Masivo kun Dufour-Pinto
monto
Alteco 4 634 m
Situo Kantono Valezo, Svislando
Montaro Valezaj Alpoj
Geografia situo CH1903: 634493 / 86958 (mapo)45.9333333333337.8833333333333Koordinatoj: 45° 56′ N, 7° 53′ O; CH1903: 634493 / 86958 (mapo) f4
Dufour-Pinto (Kantono Valezo)
Dufour-Pinto (Kantono Valezo)
DEC
Dufour-Pinto
Dufour-Pinto
Situo de Dufour-Pinto
Dufour-Pinto (Svislando)
Dufour-Pinto (Svislando)
DEC
Dufour-Pinto
Dufour-Pinto
Situo de Dufour-Pinto
Map
Dufour-Pinto
Unua grimpo 1855 de Charles Hudson kaj aliaj
Rimarko La plej alta punkto de Svislando
vdr

La Dufour-Pinto (germane Dufourspitze, france Pointe Dufour, itale Punta Dufour) estas kun 4 634 metroj super la marnivelo la plej alta punkto de Svislando. Ĝi apartenas al la Monto-Rozo-Masivo en la limregiono de la svisa Kantono Valezo kaj la itala Provinco Aosta Valo. Sude kaj norde de ĝi naskiĝas la sistemo de la giganta Gorner-Glaĉero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine tiu ĉi montopinto nomiĝis simple Plej Alta Pinto (Germane Höchste Spitze). En 1863 ĝi ricevis laŭ decido de la Federacia Konsilantaro de Svislando la nomon Dufour-Pinto por honorigi la svisan generalon kaj mapiston Guillaume-Henri Dufour (1787–1875). Dufour estis la eldonisto de la unua ekzakta maparo de Svislando, la laŭ li nomita Dufour-mapo. Antaŭe la monto ankaŭ portis la nomon Gornerhorno.

La unua grimpado okazis la 1-an de aŭgusto per ŝnurkamaradaro, kiun gvidis Charles Hudson. Aliaj ŝnurkamaradoj estis: John Birkbeck, Edward J.W. Stephenson kaj la fratoj Gebrüder Christopher kaj James G. Smyth. La montgvidantoj Johannes kaj Matthäus Zumtaugwald de Zermatt kaj Ulrich Lauener el Lauterbrunnen pretigis al la britoj la vojon. Charles Hudson mortfalis 10 jarojn poste suprengrimpante post unua grimpo de Materhorno. La unua skigrimpada venko estis fare de Oscar Schuster en 1898.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Al la Dufour-Pinto ĝis nun ne ekzistas telfero aŭ lifto. Ĝui ĝian vidon oni povas de Gornergrat, kiu trajne atingeblas de Zermatt. Elirpunkto por grimpo al la Dufour-Pinto estas de la svisa flanko per normalvojo la Monto-Rozo-Kabano je 2895 m super la marnivelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]