Dugongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dugongo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Sirenoj Sirenia
Familio: Dugongidae
Gray, 1821
Subfamilio: Dugonginae
Gray, 1821
Genro: Dugong
Lacépède, 1799
Specio: D. dugon
Dugong dugon
(Müller, 1776)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La dugongo (Dugong dugon) el la ordo de sirenoj kaj familio de dugongedoj troviĝas ĉe la marbordoj de Gŭangdong de Ĉinio kaj Tajvano, kaj ankaŭ ĉe la orienta marbordo de Afriko, la sudorienta marbordo de Azio kaj la norda marbordo de Aŭstralio. Ĝi prezentiĝas spindeloforma, kun malgranda kapo kaj dika korpo. Ĝi havas dikan haŭton kaj maldensajn mallongajn harojn. Ĝiaj antaŭaj kruroj estas naĝiloformaj pro degenero kaj ĝiaj malantaŭaj kruroj tute malaperis. Ĉe la fino de la korpo estas larĝa vostonaĝilo, kiu etendiĝas dekstren kaj maldekstren kaj kies mezo prenas formon de novluno.

La dugongoj apartenas al tropikaj bestoj kaj vivas nur en malprofunda maro. Hazarde ili eniras enfluejon de rivero, sed restas tie nelonge. Ĝenerale ili agas pare aŭ 3-6-ope. Ĉe tagiĝo kaj vesperiĝo ili naĝas al bordo por serĉi manĝaĵojn kaj manĝas ĉefe diversajn marherbojn kaj algojn kreskantajn en malprofunda akvo. Tage ili sin kaŝas en marfundo 30-40 metrojn for de la akvosurfaco kaj en difinita tempo suprennaĝas por spiri. Ili ne migras aliloken, tial oni povas ofte vidi saman aron de dugongoj ĉe sama marbordo. La dugongoj naĝas malrapide helpe de sia vostonaĝilo svinganta supren kaj malsupren. Ili povas generi tutjare. La dugongino ĉiufoje naskas unu idon, kaj la gravedeco daŭras 11 monatojn. La nove naskita dugongo povas tuj suprennaĝi por spiro. La ido nutras sin per lakto de la patrino ĝis ĝi mem povas serĉi manĝaĵon.

En Toba-akvario de Japanio, en la 1980-aj jaroj iu plenkreska dugongo ĉiutage manĝis 8 kilogramojn da furaĝo. Ĝi spiris sur akvosurfaco post ĉiu 90-210-a sekundo.

Ĝi estas endanĝerita specio. Oni kaptis dugongon pli frue por uzi ĝian karnon kaj grason. Ĝia graso estas valora drogo en ĉina medicino.

Vidu ankaŭ