Saltu al enhavo

Duinaj Elegioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duineser Elegien
Titopaĝo de la unua eldono de la Duine-elegioj eldonita de Insel Verlag (1923)
Titopaĝo de la unua eldono de la Duine-elegioj
eldonita de Insel Verlag (1923)
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroRainer Maria Rilke
Lingvoj
Lingvogermana lingvo
Eldonado
Eldondato1923
LokoLeipzig
Ĝenropoezio
vdr

Duinaj Elegioj estas la titolo de kolekto de dek elegioj de la poeto Rainer Maria Rilke, komencita en 1912 kaj finita en 1922.

Ĝia nomo devenas de la kastelo Duino apud Triesto, kie Rilke estis gasto de grafino Marie von Thurn und Taxis-Hohenlohe en 1912. Tie li verkis sian unuan elegion.

La Duinaj Elegioj oscilas inter bildigoj de feliĉaj momentoj — kiel tiuj de amo — kaj lamentoj pri ĝeneralaj problemoj de homa konscio. La estetika celo de Rilke por la elegioj estis unuigi la tradiciajn formojn de himno kaj elegio. Kun sia titolo kaj lamenta tono, ili metas sin ene de la ĝenro de elegio, sen ĉiam strikte aliĝi al la formala kriterio de esti skribitaj en distikoj. La distika metriko estas esplorita per varioj kaj liberritmaj devioj. La kvara kaj oka elegioj estas eĉ skribitaj tute en blanka verso.

Simboloj kaj temoj

[redakti | redakti fonton]

La elegioj de Duino estas trempitaj en religio kaj mistikismo kaj trapenetritaj de beleco kaj ekzistadeca sufero [1]. La poemoj havas riĉan simbolismon, kiu inkluzivas konceptojn kiel anĝeloj kaj elaĉeto, sed ne laŭ la klasika kristana interpreto. Rilke malfermas la unuan elegion per krio de filozofia malespero, demandante: "Kiu, se mi krius, aŭdus mian voĉon el inter la anĝelaj ordenoj? " (germane Wer, wenn ich schriee, hörte mich denn aus der Engel Ordnungen ?) kaj poste proklamas: "Ĉiu anĝelo estas terura." (germane Jeder Engel ist schrecklich). Kvankam la klasifiko de la poemoj kiel "elegioj" kutime implicas melankolion kaj lamentadon, multaj el iliaj pasaĵoj estas markitaj de pozitiva energio kaj "senbrida entuziasmo [2] ". Entute, la Elegioj de Duino povas esti priskribitaj kiel metamorfozo de la " ontologia agonio" de Rilke. Ĝi estas "pasia monologo pri akcepto de homa ekzisto" kiu traktas temojn kiel "la limigoj kaj mankoj de la homa kondiĉo kaj la rompita homa konscio... la soleco de la homo, la perfekteco de anĝeloj, vivo kaj morto, amo kaj amantoj, kaj la verko de la poeto [3] ".

La poezio de Rilke, kaj aparte la Duinaj Elegioj, influis multajn el la poetoj kaj verkistoj de la 20-a jarcento. Lia verko estas ofte citita en popola kulturo rilate al temoj kiel amo aŭ anĝeloj, kaj referencoj al ĝi troveblas en televidprogramoj, filmoj, muziko kaj aliaj artaj esprimoj, en novepoko-filozofio kaj teologio, kaj en memhelpaj libroj.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la UEA-katalogo: "Kanto pri amo kaj morto de la standardisto Kristoforo Rilko, La / Duinaj Elegioj 1 ĝis 3, Unu prozaĵeto kaj tri poemoj. Kun ampleksaj komentarioj. Tradikis R.R. Santamaria kaj V. Lutermano, eldonita de MAS, s.l., 2017, 57 paĝoj, ISBN 9782369600800."[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. .Gass, William H, Reading Rilke: Reflections on the Problems of Translation, New York: Alfred A. Knopf, 1999
  2. Hoeniger, F. David, Symbolism and Pattern in Rilke's Duino Elegies, German Life and Letters 3:4, july,1950, p. 271-283
  3. Dash, Bibhudutt, "In the Matrix of the Divine: Approaches to Godhead in Rilke's Duino Elegies and Tennyson's In Memoriam, Language in India 11, 11 November 2011, p. 355-371
  4. En la katalogo de MAS oni listigas: "Rajno Mario Rilko; Bettina Krüger: La kanto pri amo kaj morto de la standardisto Kristoforo Rilko; Duinaj elegioj de la 1-a ĝis 3-a ISBN 978-2-36960-080-0 MAS 172. "

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]