Duisburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duisburg
urbo 
Duisburg - Schwanentorbrücke 1.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Ĉio ĉe la rivero
Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanio
Regiono Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Duseldorfo
Poŝtkodo 47001–47279
Aŭtokodo DU
Telefona antaŭkodo 0203, 02065, 02066, 02841, 02151
Retpaĝaro www.duisburg.de [+]
Politiko
Loka registaro CDU
Urbestro Sören Link
Demografio
Loĝantaro 491 231  (fine de decembro 2015)
Loĝdenso 2 152 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 25′ N, 6° 46′ O51.4166666666676.7661111111111Koordinatoj: 51° 25′ N, 6° 46′ O
Alto averaĝe 31 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 232,82 km² (23 282 ha)
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Lage der kreisfreien Stadt Duisburg in Deutschland.png
Duisburg (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Duisburg
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Situo de Duisburg
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Duisburg [+]
v  d  r
Information icon.svg
Duisburger Wappen am Rathaus Duisburg.JPG

Duisburg [DISburk], esperantigita kiel Duisburgo estas industria urbo en Nord-Rejn-Vestfalio, situanta ĉe la enfluejo de la rivero Ruhr en la Rejnon. Fine de decembro 2015 la urbo havis 491 231 loĝantojn. La urbo estas centro de la ŝtalindustrio kaj maŝinkonstruado, havas universitaton kaj diversajn kulturinstituciojn. En la pasintenco membro de la Hansa Ligo, Duisburg nuntempe posedas la plej grandan riverhavenon de la mondo. Tiu-ĉi estis, enkadre de la Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko, aŭ KAP, difinita kiel la poluso plej malekcedenta en la greno-merkato, por kalkuli la monajn subvenciojn subtenantajn la grenajn merkatprezojn (plej ekcedenta poluso estas Ormes en Francio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

La Corputius-Plano estas detale fidinda projekciaĵo de la urbo Duisburg en la 16-a jarcento, kiu tiam apartenis al Duklando Kleve. La nederlanda kartografo Johannes Corputius pretigis kaj publikigis ĝin en 1566. La projekcio de la plano tre similas al la nuntempa prakatastro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Malnova Emscher, germane: Alte Emscher estas 7,8 km longa malnova fluejo de la Emscher en Duisburg kun akvokolekta baseno de 29,2 km². Ĝi estas la origina enbuŝiĝa fluejo de la Emscher.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Landschaftspark Duisburg-Nord estas pejzaĝa parko proksimume 230 hektarojn granda ĉirkaŭ malfunkciigita ferproduktejo en la nordo de Duisburg, kiu ekestis kadre de la dekjara programo konstrua programo Internationale Bauausstellung Emscher Park. La pejzaĝa parko estas unu el la stacioj de la itinero de la industrikulturo en la Ruhr-regiono.

La Salvatorkirche (Salvator-Preĝejo) estas la malnova urbopreĝejo en Duisburg kaj apartenas al la protestanta paroĥo de Malnov-Duisburg. Ĝi estis konstruata anstataŭ kaj surloke de pli malnova palacopreĝejo ekde la 14-a jarcento sur la Burgplatz de Duisburg. Kune kun la Vilibrorda katedralo en Wesel la domo estas unu el la plej gravaj malfrugotikaj preĝejoj je la dekstra flanko de la Malsupra Rejno.

La Kultur- und Stadthistorisches Museum (Kultura kaj Urbohistoria Muzeo) estas urba instituto en la historia urbocentro de Duisburg. Ĝis 1990 ĝi nomiĝis Niederrheinisches Museum (Malsupro-Rejna Muzeo). Ĝi okupiĝas pri la urbohistorio de Duisburg kaj la etnografio ĉe la Malsupra Rejno. Eminenta kolekto pri la vivoverkaro de matematikisto kaj kartografiisto Gerhard Mercator same kiel moneroj kaj antikvaĵoj el la kolekto Sammlung Köhler-Osbahr apartenas al la objektoj de la daŭra ekspozicio.

La interna haveno (germane: Innenhafen) en Duisburg, kiu etendiĝas sur areo da 89 hektaroj, estis dum la haŭso de la Industria Revolucio en Germanujo pli ol jarcenton la centra havena kaj komerca placo de la urbo en la Ruhr-Regiono. Ekde la mezo de la 1960-aj jaroj la haveno perdis sian gravecon kaj restis dum 20 jaroj neuzata, antaŭ ol ĉe la enlanda haveno ŝanĝiĝis la ekonomia strukturo. La iama industriareo apartenanta al la Internationale Bauausstellung Emscher Park (IBA), kiu okazis 1989 ĝis 1999, fundamente ŝanĝiĝis. Intertempe la Interna Haveno evoluis al loko, kiu ligas laboron, loĝon, kulturon kaj libertempon ĉe la akvo. Nun la Interna Haveno estas industrimonumento kaj stacio je la Itinero de la Industrikulturo.

Faktoj[redakti | redakti fonton]

Situo: 51°25′N 06°46′O  /  51.417°N, 6.767°O / 51.417; 6.767 (Duisburg)
Loĝantaro: 514 900 (en 2000)
Alteco: averaĝe 33 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Katastrofo dum la Loveparado[redakti | redakti fonton]

La 24-an de julio 2010 dum la muzikfestivalo Loveparade, tiam okazinta en la urbo, pro neklaraj kialoj okazis amaspaniko, kaŭzinta tumulton en tunelo, kondukanta al la ĉefa scenejo. Sekve de tio pereis almenaŭ 20 kaj estis vunditaj 511 homoj. La akcidento kaŭzis internacian konsterniĝon kaj estis temo de la novaĵoj tutmonde. La lasta organizanto de la evento, Rainer Schaller, mallonge post la akcidento anoncis ke estonte la parado ne plu okazos.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Duisburg[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

En 1926Deutsche Kurzschrift“, Duisburga revuo, resumis siajn ĉefajn artikolojn en Esperanto.

Esperanto en la regiono[redakti | redakti fonton]

En la najbareco aktivas kelkaj grupoj:

Kontakto: paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand

  • tuj najbare en Krefeld Esperanto Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative ”Rund um St. Josef“, Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld.
  • Duseldorfo: Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaudo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf

Düsseldorf, vd. hejmpaĝo

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

urba regiono Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal