Dujara planto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petroselo estas ekzemplo de dujara planto.
Barba dianto estas dujara planto[1].

Dujara planto estas angiospermo kiu bezonas du jarojn por kompletigi sian biologian vivciklon. Dum la unua jaro la planto kreskigas foliojn, tigojn, kaj radikojn ( vegetalajn strukturojn ), tiam ĝi komencas periodon de dormo tra la pli malvarmaj monatoj. Kutime la tigo restas tre mallonga kaj la folioj estas apud la grundo, formante rozeton. Multaj dujaraj plantoj postulas malvarmo-traktado, aŭ vernalizon, antaŭ ol ili povas flori. Dum la sekvanta printemposomero, la tigo de la dujara planto forte longiĝas, aŭ "saltas". La planto tiam floras, produktante fruktojn kaj semojn antaŭ ol finfine morti. Estas malpli da dujaraj plantoj ol staŭdoj kaj ol unujaraj plantoj.

Sub ekstrem-severaj klimataj cirkonstancoj , dujara planto povas kompletigi sian vivciklon en tre mallonga periodo ( ekzemple tri aŭ kvar monatoj anstataŭ du jaroj ). Tiu estas sufiĉe komuna ĉe legomo- aŭ floro-plantidoj kiuj estis elmetitaj al malvarmaj cirkonstancoj, aŭ vernalizitaj, antaŭ ol esti plantitaj en la grundon. Tiu agado faras ke multaj normale dujaraj plantoj estas traktitaj kiel unujaraj plantojn en iuj areoj.

El ĝardenista vidpunkto, la statuso de planto kiel unujara planto, dujara planto, aŭ staŭdo ofte dependas de ejo aŭ celo. Dujaraj plantoj kiuj estas kultivitaj por la floroj, fruktoj aŭ semoj kreskigendas dum du jaroj. Dujaraj plantoj kultivitaj por manĝeblaj folioj aŭ radikoj estas traktitaj kiel unujaraj plantoj. Se normale dujara planto estas kultivita sub ekstreme severaj cirkonstancoj, ĝi estu traktita kiel unujara planto ĉar ĝi ne transvivos la vintra malvarmo. Analoge, unujara planto vegetanta sub tre favoraj kondiĉoj povas prezenti sukcesegan semopropagadon, tiel ke ĝi ŝajnas esti dujara aŭ plurjara planto. Veraj dujaraj plantoj nur unufoje floras, dum staŭdoj floras ĉiun jaron ekde matureco.

Ekzemploj de dujaraj plantoj estas petroselo, lunario, folibeto, barba dianto, karoto, kaj iuj alceoj ( AlceaAlthaea ). Plantobredistoj produktis unujarajn kulturvariojn surbaze de pluraj dujaraj specioj kiuj jam floras la unuan jaron ekde semo, ekzemple digitalo kaj Matthiola incana ( brasikacoj ).

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. angle Detala informo pri barba dianto. Dave's Garden.