Duke Ellington Orchestra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duke Ellington Orchestra
Duke Ellington kaj la Duke Ellington Orchestra en 1943
Duke Ellington kaj la Duke Ellington Orchestra en 1943
Fondo 1923
Ĝenro ĵazo, svingo
Oficiala retejo http://www.dukeellington.com/orchestra.html
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
v  d  r
Information icon.svg

La Duke Ellington Orchestra (ankaŭ: Duke Ellington and his Orchestra, komence The Washingtonians esperanta formo Orkestro Duke Ellington) estis ĵazbandego de la svingo,kiu kun diversaj instrumentistaroj ekzistis ekde la 1920-aj ĝis en la 1970-aj jaroj, direktata de Duke Ellington.

La Washingtonians[redakti | redakti fonton]

La originoj de la „Orkestro Duke Ellington“ (ĉi-sekve: ODE) baziĝas en la ekzerco-kunsidoj de Duke Ellington proksimume 1917 kun la fratoj Miller en la True Reformers Hall en Vaŝingtono.[1] La ekzercadojn partoprenis ankaŭ Otto Hardwick, komence kiel basisto, poste kun C-saksofono. Li tiel fariĝis la unua membro de DEO; lin sekvis Barney Bigard en la bandon, poste Arthur Whetsol kaj frapinstrumentisto Sonny Greer, kun kiu Ellington estis pli intima ol kun iu ajn el la aliaj muzikistoj de sia orkestro. Lasta alirinto de la unua bando estis banĝo-ludisto Elmer Snowden, kiu diference al la aliaj muzikistoj jam ioman tempon estis laborinta kiel profesia muzikisto kaj en la komenca tempo de la Washingtonians estis la oficiala bandestro. La bando ludis tiam je danceventoj kaj kiel fonmuzikistaro je aŭdiencoj, precipe popularajn ragtimo-kantojn, valsojn kaj enmodajn furorkantojn.

Praa instrumentistaro ekde 1923 ĝis 1926
Piano: Duke Ellington
saksofono: Otto Hardwick
trumpeto: Arthur Whetsol
banĝo: Elmer Snowden
frapinstrumentaro: Sonny Greer

Kadre de la sukceso de nigrulaj bandoj kaj spektakloj Hardwick kaj Sonny Greer atingis sekvante klarnetiston Wilbur Sweatman al Novjorko; finfine postvenis Ellington. Ili laboris ĉe Sweatman en Teatro Lafayette je Harlemo. Iliaj provoj enradikiĝi en Novjorko komence tamen malsukcesis. Kiel „Washington Black Sox Orchestra“ Ellington, Snowden, Hardwick, Whetsol kaj Greer muzikis en Atlantikurbo. Je la dua komenco ili ricevis laboron en noktoklubejo „Barron's“; tie ili ludis precipe fonmuzikon kaj furorkantojn. Julion de 1923 ekestis la unuaj sonregistraĵoj de „Vaŝingtonanoj“ por diskeldonejo Victor; komponisto Maceo Pinkard sonregistrigis kantojn siajn. Septembron de 1923 ili transiris de „Barron'“ al la revuo „Harper Dixie Revue“ ĉe Broadway, kiu okazis en la malgrandega noktoklubejo „Hollywood Inn“, la pli malfrua „Kentucky Club“.[2]: „en la kvar jaroj, kiujn la 'Vaŝingtonanoj' pasigis en Hollywood Inn, la tuta konstelacio de la bando - personaro, muziko kaj mastrumado – draste ŝanĝiĝis. Kiam ĝi en aŭtuno de 1927 finfine forlasis la klubejon, ĝi estis la bando de Duke Ellington, kiu ludis la muzikon de Duke Ellington.“ (Collier)

La „Hollywood Inn“[redakti | redakti fonton]

Decida ŝanĝo estis la anstataŭado de Whetsol per James Wesley Bubber Miley kiel trumpetisto. Li validis kiel specialisto por la sonorilajŭa-ŭa-efektoj. La stilo de Miley forte kontrastis la pli glatan ludmanieron de la „Vaŝingtonanoj“. Krom Miley ankaŭ John Anderson (trumpeto kaj trombono) kaj Roland Smith (saksofono kaj fagoto) eniris la bandon; ili tamen ne restis longe en la ensemblo.

Instrumentistaro en 1924
piano: Duke Ellington
saksofono: Otto Hardwick
trumpeto: Bubber Miley
trombono: Charlie Irvis
banĝo: Elmer Snowden
frapinstrumentaro: Sonny Greer

Ellington pli malfrue diris: „Nia bando ŝanĝis sian karakteron, kiam alvenis Bubber. Li prizorgis la tutan vesperon sian „grumblegon“ kaj ludis verbone „sitele“ sur sia instrumento. Estis tiam, kiam ni decidiĝis, plene forgesi la „dolĉaĉan“ muzikon[3] Per tio Miley estis la ĉefa faktoro de tiu stilo, kiu famigos la ensemblon. En ĉi tiu tempo, kiam Snowden formale ankoraŭ estis la estro de la ensemblo, Ellington komponis kantojn. Ĉar la plej multan monon oni povis gajni elplumigante komponaĵon, la pozicio de Duke Ellingtons ene de la grupo esence ŝanĝiĝis. Marton de 1924 Charlie Irvis anstataŭis tromboniston John Anderson, monaton poste Elmer Snowden forlasis la bandon; per tio Duke Ellington estis la direktisto de la „Vaŝingtonanoj“.

Ekde 1924 ĝis 1926[redakti | redakti fonton]

ODE ludis tiutempe „iaspecan sinkopatan muzikon, kian ludis nigrulaj dancorkestroj; bando, kiu nur ĵus komencis kompreni la esencon de ĵazo.“[4] Dum ĉi tiu periodo okazis du gravaj ŝanĝoj en la bando: la unua enigis banĝoludiston Freddy Guy en la orkestron; li estis restonta 25 jarojn en la bando. Krom tio la pioniro de novorleana ĵazo Sidney Bechet eniris en ODE.

Insrumentistaro en 1926
piano: Duke Ellington
saksofono: Otto Hardwick, Harry Carney
trumpeto: Bubber Miley
Posaune: "Tricky Sam" Nanton
gitaro: Fred Guy
frapinstrumentaro: Sonny Greer

Bechet havis esencan efikon sur la bandon, „precipe pro sia kapablo, eltiri ĝin el la ritma ĝangalo, en kiu ĝi estis vojerarinta, gvidante ĝin sur la larĝajn vojojn de jazo.“[5] Krom en „Hollywood Inn“, kiu intertempe nomiĝis „Kentucky Club“, ĝi prezentis en diversaj aliaj klubejoj de la urbo kaj fariĝis pli kaj pli konataj. Krom tio radioelsendoj konatigis la orkestron; krome ĝi estis menciita en la muzikaj fakrevuoj. En 1925 banĝisto kaj gitaristo Fred Guy venis en la bandon, anstataŭante Elmer Snowden. En 1925 ankaŭ aliĝis Henry „Bass“ Edwards kiel tubjisto, transiris tamen printempon de 1926 al alia bando. Lin anstataŭis Mack Shaw, kiun meze de 1927 anstataŭis Wellman Braud. Braud ludis kaj kontrabason kaj ankaŭ tubjon, kaj lia uzmaniero de la kontrabaso, kiu estis anstataŭanta la tubjon en la jazbandoj, helpis al la ritmosekcio, evoluigi iomete pli da „svingo“. Grava novalveninto estis Joe Nanton, nomata „Tricky Sam“ pro siaj „sonorilaj“ kaj „grumblegaj“ efektoj. Li anstataŭis Ĉarlion Irvis. Kiam la ĝangalostilo fariĝis la rekonilo de la bando, la voĉo de Nanton estis pli ol ĉiu alia la distinga sono. [6]

La „ĝangalostilo“[redakti | redakti fonton]

Orkestro Duke Ellington: „The Mooche“

Aŭtunon de 1926 Louis Metcalf venis en la bandon kaj restis ĝis printempo de 1928, kiam revenis Arthur Whetsol. Someron de 1927 Rudy Jackson.[7] venis al DEO kaj plifortigis la saksofonsekcion. Ekde tiam la bando ĉiam havis tri kaj pli saksofonojn. La tria saksofonisto estis Harry Carney, kiu restis ĉe Ellington seninterrome dum 47 jaroj, ĝis kiam mortis Ellington. Carney konsistigis kiel baritonsaksofonisto la fundamenton de la saksofonsekcio dum la plej longa ekzistotempo de la bando.

Je la fino de sia dungiteco la bando estis ege ŝanĝiĝinta – la plej grava ŝanĝo tamen estis la rilato kun muzikeldonisto Irving Mills ekde 1925. Tiu ĉi sciis, ke granda komerco eblas per kantoj, kaj ĉiam insistadis al Ellington komponi, sonregistrigis la kantojn kaj treege prosperigis ilin. Tiamaniere la interkonsento kun Mills ĉiam devigis Ellington-on, esti daŭre kreanta[8] Ellington kaj Mills interkonsentis en 1926 jurdevigan kontrakton; la „Vaŝingtonanoj“ fariĝis „Duke Ellington and his Orchestra“. Marton de 1926 ankorau aperis sondiskoj sub la nomo „Washingtonians“, monaton poste sur ili la bando nomiĝis „Duke Ellington and the Washingtonians“, novembron ili publikiĝis je la bandonomo „Duke Ellington and his Kentucky Club Orchestra“. [9] Nur februaron de 1927 finfine ĝi nomiĝis „Duke Ellington and his Orchestra“. Mills nun akcelis la sinsekvon de sonregistradaj datoj; dum kiam en 1925 estis nur tri kunsidoj kaj en 1926 ses, en 1927 jam estis dek tri. La ĝangalostilo, aparte karakterizata per la grumblego-efektoj de trumpeto kaj trombono, fariĝis rekonilo de la elingtona bando.

La Cotton Club[redakti | redakti fonton]

En 1927 ODE ekhavis la eblecon por dungiteco en la mita Harlema Cotton Club. La 4.-an de decembro 1927 estis ĝia malferma prezentado. Ellington tuj kompletigis la bandon ĝis la bezonataj dek personoj. Alvenis nun klarnetisto Barney Bigard el Nov-Orleano, restonta dek kvar jarojn en la bando.

Instrumentistaro en 1929
piano: Duke Ellington
saksofono: Otto Hardwick, Harry Carney, Johnny Hodges
klarneto: Barney Bigard
trumpeto: Cootie Williams, Freddie Jenkins, Arthur Whetsol
trombono: "Tricky Sam" Nanton, Juan Tizol
banĝo: Freddy Guy
kontrabaso: Wellman Braud
frapinstrumentaro: Sonny Greer

La dua novbandano estis Johnny Hodges, estonta ĉefa solisto en ODE. Majon de 1928 li anstataŭis saksofoniston Otto Hardwick, kiu pro akcidento estis vundinta sian vizaĝon. Hodges restis kun interrompoj ĝis en la 1950-aj jaroj en la bando. Per sia varma, svinga stilo li forte stampis la sonon de la orkestro. Mallonge poste la trumpetistaro ŝanĝigis. Junion de 1928 revenis Arthur Whetsol, anstataŭante Louis Metcalf . Ellington dungis kroman trumpetiston nome Freddie Jenkins. La tria nova trumpetisto, kiu eniris la trumpetistaron, estis Cootie Williams, kiu antaŭe ludis en la Orkestro Fletcher Henderson. Neniu alia havis tiom da influo sur la formon de la muziko de Duke Ellington kiel li.[10] Li anstataŭis trumpetiston Bubber Miley, maldungitan komence de 1929 pro nefidindeco. Cootie, homo kun senriproĉa konduto, ankaŭ havis la taskon riproĉi la „bubaĉojn“[11], kiam ili ne dediĉis sian plenan atenton al la muziko. „Mi amas muzikon“, li diris, „kaj mi ne povas toleri, se iu fuŝas la muzikon ... sed tio al mi neniel gravas.“[12]

Cootie Williams.
Foto de William P. Gottlieb.

Duke Ellington dungis en 1929, ja ankaŭ por egalrangiĝi kun Fletcher Henderson, duan tromboniston, portorikano Juan Tizol. Tiu restis escepte mallongajn interrompojn dum dek kvin jaroj en la bando. Pro la familiareco kun la muziko de Duke Ellingtons kaj sia muzika povo li fariĝis iaspeca „vicoĉefo“; foje li ekzercludis kun la orkestro dum foresto de Ellington. En 1927 oni sukcesis motivi la radiostacion CBS al tio, ke ĝi tutlande dissendus el Cotton Club; tiuj ĉi elsendoj estis decide gravaj por la establiĝo de ODE. En 1929 la bando estis post unu jaro vaste diskonata; ĝi muzikis en brodveja spektaklo de Florenz Ziegfeld nome „Show Girl“; marton de 1930 la bando akompanis kanzoniston Maurice Chevalier kaj kunverkis en unua filmo, „Black and Tan Fantasy“.

En 1928 en la fakrevuaro aperis bonvolemaj recenzoj de la pecoj „East St. Louis Toodle-Oo“ kaj „Black and Tan Fantasy“, kiu havis gravajn konsekvencojn por la akcepto de la bando en Eŭropo. La du pecoj ankaŭ estis la unuaj en la aro de ĝiaj pintaj 30 furoraĵoj. Kromaj popularaj verkoj el ĉi tiu fazo estis la titoloj „Creole Love Call“ kaj „The Mooche“. Krom la „ĝangalaj“-numeroj la bando surdiskigis multajn rapidajn svingaĵojn, ekzemple „Hot and Bothered“. Per la kanto „Three Little Words“ registrita aŭguston de 1930 kun kantisto Bing Crosby ODE lanĉis la unuan furoraĵon rangan unu laŭ la bilborda ranglisto pintaj 30.[13] La kanto estis konata per la filmkomedio de Amos'n'Andy Check and Double Check (1930), en kiu ankaŭ kunagas ODE dum sia vizito en Los-Anĝeleso someron de 1930. „Tie mimikis la trumpetistoj de Ellington per megafonoj dum la antaŭregistrita kantado de la Rhythm Boys la kantistojn.“[14]

Fruaj 1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ekde januaro de 1931 la bando pli kaj pli ofte vojaĝis, kaj Duke Ellington komencis eksperimenti per pli longaj suitoj. En 1931 kantistino Ivie Anderson ekmuzikis en ODE, ĉar kiam la bando forlasis la Cotton Club, kantistino fariĝis necesa. Anderson restis dek jarojn en la orkestro. Krom tio alvenis – laŭ insisto de Mills- kroma trombonisto, Lawrence Brown, kaj plilarĝigis per pli dolĉa stilo la sonvariecon de Duke Ellington.

Duke Ellington Orchestra: „Mood Indigo“

Kiam la la bando de Ellington en 1930 surbendigis „Rockin´ in Rhythm“ , ĝi ludis por dek diversaj diskeldonejoj: por Victor, ĝia „ekskluziva kunulo“ , ĝi estis „Duke Ellington & His Orchestra“, por Brunswick la „Jungle Band“, por Perfect, Banner, Rex kaj Oriole ĝi nomiĝis „Ten Blackberries“, por Velvetone ĝi estis „Mill's Ten Blackberries“, por Hit-of-the-Week la „Harlem Hot Chocolates“, por Odeon la „Memphis Hot Socks“, kaj por Okeh kaj Odeon la „Harlem Footwarmers“. Kiel „Georgia Footwarmers“ ĝi akompanis ĉe Melotone kantiston Chick Bullock.[15]

La lasta alveninto – per tio la bando konsistis el 14 personoj - estis Otto Hardwick, kiu printempon de 1932 revenis post foresto de tri jaroj. En 1933/34 trumpetisto kaj kantisto Louis Bacon mallonge muzikis en la bando. En 1935 okazis pluaj ŝanĝoj de la personaro, post tiam la bando substance restis la sama dum pluaj ok jaroj kaj validis laŭ Collier kiel la klasika Duke Ellington Band: „La sonoj de Nanton, Hodges, Bigard, Williams kaj Carney estas la koro de la elingtona muziko“[16] Gravaj komponaĵoj el ĉi tiu fazo estis „Rockin' in Rhythm“ kaj „Echoes of the Jungle“ same kiel svingpecoj „Ring Dem Bells“. Aldoniĝis melankoliaj pecoj kiel „Blue Mood“, „Blue Time“ kaj „Clouds in My Heart“, kiujn Collier nomas „paŝtelaĵoj“.[17] La plej fama peco el ĉi tiu tendenco estis „Mood Indigo“, pri kiu Barney Bigard asertis, ke li verkis la plej multan de ĝi. Tiu ĉi titolo fariĝis la unua granda diskofuroraĵo. „Mood Indigo“ surbendiĝis dum tri registradoj ĝis decembro de 1930, en januaro de 1931 la suito „Creole Rhapsody“, la unua pli longa komponaĵo de Ellington, kiu estis disdonata sur du facojn de unu ŝelakdisko. Unua versio aperis en julio ĉe Brunswick kaj atingis nur rangon 18. Pli sukcesa estis la dua versio, surbendigita por Victor, kiu alsupris rangon 6 de la furoraĵo-ranglistoj.

En 1932 Ivie Anderson kiel kantistino de ODE anoncis per sia unua registraĵo „It Don't Mean a Thing (If It Ain't Got That Swing)“ la epokon de svingo. Ellington pli malfrue plurajn fojojn surdiskigis la kanton. Oni ofte asertis, ke ĉi tiu registraĵo kiel unua entenis la vorton “Swing“ en la titolo, sed tio jam en 1924 estis tiel je sonregistraĵo de la novorleana kornetisto Johnny De Droit („The Swing“) kaj en 1928 je „Georgia Swing“ de Jelly Roll Morton.

Rex Stewart kun Orkestro Duke Ellington en 1943

La koncertvojaĝo tra Eŭropo en 1933[redakti | redakti fonton]

La 12-an de junio 1933 okazis la unua koncerto en la londona „Palladium“; post aliaj koncertoj en „Trocadero“ la bando iris al Nederlando, kie ĝi koncertis en Scheveningen. La 22-an kaj 29-an de julio ĝi prezentis en Salle Pleyel je Parizo. La vojaĝo tra Eŭropo klare antaŭenigis la renomon de Ellington kiel komponisto.[18] Je sia reveno li esprimis tion en aŭgusto per registrado de la peco „I'm Satisfied“. Aŭtunon de 1933 la bando unuafoje koncertaris en la sudaj ŝtatoj de Usono, verŝajne premite de Mill pro ekonomiaj kialoj. Ellington ĝis tiam estis rifuzinta tian vojaĝon.

1935 – la svingobandoj[redakti | redakti fonton]

La stilo de ODE ne tute konformis kun la svingomodelo, kiu fondiĝis el la orkestrostilo de Fletcher Henderson. La bando de Ellington ja estis rigardata kiel svingobando, sed ne komplete laŭis al ĉi tiu modelo. En 1934 Freddie Jenkins kaj Arthur Whetsol forlasis pro sanproblemoj la bandon. Ilin anstataŭis Rex Stewart decembron de 1934 kaj komence de 1935 Charlie Allan, kiu tamen baldaŭ foriris, kiam jaron poste revenis Whetsol. En 1936 do lin anstataŭis Wallace Jones. Cootie Williams kaj Rex Stewart nun estis la trumpetisto-steluloj de la bando. Komence de 1935 basinstrumentisto Wellman Braud forlasis la bandon, anstataŭate de Billy Taylor. Mallonge poste Ellington alvenigis kroman basiston, Hayes Alvis (forironte en 1938). Freddie Guy transiris tiun tempon ekde banĝo al gitaro. Kiam li finfine foriris, Ellington ne plu okupigis la gitarvoĉon.

Instrumentistaro en 1938
piano: Duke Ellington
saksofono: Otto Hardwick, Harry Carney, Johnny Hodges
klarneto: Barney Bigard
trumpeto: Cootie Williams, Rex Stewart
trombono: "Tricky Sam" Nanton, Lawrence Brown
frapinstrumentaro: Sonny Greer

En 1935 la ensemblo komencis verkis sonregistraĵojn ankaŭ per pli grandaj instrumentistaroj („The Duke's Men“). Motivigite per la sukceso de Benny Goodman, la elingtonaj muzikistoj Williams, Stewart, Bigard kaj Hodges surdiskigis muzikon respektive je propra nomo. Tiuj ĉi malgrandaj ensembloj liveris kelkajn el la plej bonaj ĵazregistraĵoj el tiu periodo. Dum ĉi tiu tempo, en kiu Ellington komponis relative malmultan, ekestis la suito „Reminiscing in Tempo“. Pro la artista fiasko dum la sekvontaj ok jaroj li ne komencis verkis pli longajn verkojn. Ekestis tamen mallongaj „konĉertoj“ por stelulaj solistoj kiel Cootie Williams, ekzemple „Echoes of Harlem“, kiu origine nomiĝis „Concerto for Cootie“. El ĉi tiu tempo devenas ankaŭ unu el la plej gravaj furoraĵoj de ODE nome „Caravan“, komponita de Tizol. Ĝi estis tipa ekzemplo por tio, ke la elingtonaj muzikistoj fordonis la rajtojn pri siaj pecoj je malmuta kompenso al Ellington kaj Mills. Tizol ankaŭ respondecis la pecon „Lost in Meditation“, estantan unu el la plej sukcesaj titoloj de la orkestro. En 1938 la bando muzikis en la novmalfermita Cotton Club ĉe Broadway. Ĉefa allogaĵo estis la titolo „Braggin’ in Brass“. En 1937 ODE denove ludis dum unu sezono en Cotton Club kaj en Teatro Apollo; ĝi ankaŭ prezentis en la kinofilmo „A Day at the Races“ de Fratoj Marx. La trumpetistaron dumtempe plifortigis Harold Shorty Baker, kiu poste inter 1943 kaj 1951 konstante membris en al bando. Gravaj komponaĵoj el ĉi tiu tempo estis Solitude (1934), „Diminuendo/Crescendo in Blue“ (1937), „Prelude to a Kiss“ kaj „I Let a Song Go Out of My Heart“.

1939: „The Blanton-Webster-Band“[redakti | redakti fonton]

Per pli malgrandaj instrumentistaroj tiutempe ekestis ĝis 1939 okdek kvar titoloj. La bandoj nomiĝis „Rex Stewart and his Fifty-second Street Stompers“ aŭ „Barney Bigard and his Jazzopators“; la personaro de la et-bandoj restis sufiĉe egala. Unu el la plej diskonataj sonregistraĵoj tiaspecaj estis „Jeep's Blues“ de Johnny Hodges.

Ensemblo en 1939/40
piano: Duke Ellington
saksofono: Otto Hardwick, Harry Carney, Johnny Hodges, Ben Webster
klarneto: Barney Bigard
trumpeto: Cootie Williams, Rex Stewart, Wallace Jones
trombono: „Tricky Sam“ Nanton, Lawrence Brown, Juan Tizol
kontrabaso: Jimmy Blanton
gitaro: Fred Guy
frapinstrumentaro: Sonny Greer, Sam Woodyard
kantisto: Herb Jeffries
aranĝisto: Billy Strayhorn (krom Ellington)

Marton de 1939 la bando ekiĝis al sukcesa vojaĝo tra Eŭropo; la alta kvanto da respekto kaj rekono de la komponisto Ellington instigis tiun ĉi post lia reveno. Tiel do li verkis siajn plej diskonatajn komponaĵojn kiel „Ko-Ko“, „Cotton Tail“, „C Jam Blues“ kaj „In a Mellotone“. En 1939 okazis la finfina rompo de la rilatoj kun Irving Mills. Samtempe la kontrakto kun Columbia finiĝis. Fine de la jaro 1939 Ellington transiris al diskeldonejo Victor, precipe ĉar li ne bone harmoniis kun John Hammond, kiu inklinis al tio, decide influi liajn muzikistojn. Tiutempe okazis interkonsento inter Earl Hines kaj Ellington pri la interŝanĝo de muzikistoj; la plej multaj el la kantistoj de Ellington antaŭe estis laborintaj ĉe Hines, ekzemple Ivie Anderson, Betty Roche kaj Ray Nance. Ellington kaj Hines komune selektis du baladokantistojn, Billy Eckstine, kiu iris al Hines, kaj Herb Jeffries, kiu eniris la elingtonan orkestron. „Flamingo“, ekestinta decembron de 1940, tiam estis „la unua ekzemplo por furoraĵodisko de nigrula kantisto kun vera balado.“[19]

Je la jarŝanĝiĝo de 1940 al 1941 fariĝis gravaj ŝanĝoj: unua novalveninto estis Billy Strayhorn, kiu fariĝos helpanto de Ellington. Li verkis ne nur aregon da komponaĵoj por Ellington, sed ankaŭ ekzercmuzikigis la bandon kaj ludis pianon. La dua novulo estis juna kontrabasisto nome Jimmy Blanton, kio kaŭzis, ke Billy Taylor baldaŭ foriris. Blanton revoluciigis en la du jaroj de sia aneco la ludmanieron de la kontrabaso en ĵazo. La tri novalveninto estis same grava kiel Strayhorn kaj Blanton, nome Ben Webster. Intertempe la tenorsaksofono estis evoluinta al ĉefinstrumento de jazo. „La dungado de Webster donis al Ellington voĉon, kiun li neniam antaŭe estis posedinta, fortan, fumecan tenorsonon, por kompensi la elastan, pli malpezan voĉon de Johnny Hodges“, jen J.L. Collier.[20] Fine de 1940 okazis la mita koncerto je Fargo en Norda Dakoto, kiu nur en 1978 aperis surdiske; En 1941 ODE muzikis en spektaklo je Los-Anĝeleso titole „Jump for Joy“. En la jaroj post 1940 ODE troviĝis sur la pinto; Jimmy Blanton kaj Ben Webster montriĝis kiel decida sona kaj ritma pliriĉigo de la bando. En la pridemandado de Down Beat la orkestro okupis la rangojn unu kaj du en la fako „svingobando“, en 1946 ĝi venkis en la fako „dolĉa bando“ kaj „svingobando“. En 1943, post la sonregistrada bojkoto, ĝi verkis sonregistraĵojn por aro da diskoj por Decca.

La 1940-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Duke Ellington Orchestra: „Ko-Ko“

Ekde 1940 ekestis aro de la plej gravaj sonregistraĵoj de ODE, la 6-an de marto „Ko-Ko“, la 4-an de majo „Cotton Tail“ kaj „Never No Lament“ (pli malfrue „Don't Get Around Much Anymore“), la 22-an de julio „Harlem Airshaft“, krome la klasikaĵoj „Things Ain't That What They Used to Be“, komponita de la filo de Ellington, Mercer, „Warm Valley“, „In a Mellotone“ samkiel en 1941 la dua kaj definitiva rekonmelodio de ODE, „Take the "A" Train“, komponaĵo de Billy Strayhorn. La 26-an de junio 1942, mallonge antaŭ la registrado-malpermeso pro la muzikista striko, la peco „Main Stem“ surbendiĝis. Ekde 1943 okazis la ĉiujaraj koncertoj en Carnegie Hall. En la centro staris je tio suitoj kiel la plej grava verko de ĉi tiu fazo, la suito „Black, Brown and Beige“. Post 1944 la impeto de la bando (kaj per tio ankaŭ ĝia muzika povo) konsiderinde malkreskis, ankaŭ ĉar Ellington pli kaj pli sindediĉis al komponado.

Ensemblo en 1946
piano: Duke Ellington
tenorsaksofono: Jimmy Hamilton, Al Sears
aldosaksofono: Johnny Hodges, Russell Procope
baritonsaksofono: Harry Carney
klarneto: Jimmy Hamilton
tumpeto: Shelton Hemphill, Francis Williams, Taft Jordan, Harold Baker, Cat Anderson, Ray Nance
trombono: "Tricky Sam" Nanton, Lawrence Brown, Claude Jones, Wilbur De Paris
gitaro: Fred Guy
violono: Ray Nance
kontrabaso: Oscar Pettiford resp. Junior Raglin
frapinstrumentaro: Sonny Greer
kantisto: Al Hibbler, Toya Sherrill, Kay Davis
Junior Raglin, Lawrence Brown, Johnny Hodges, Duke Ellington, Ray Nance, Sonny Greer, Fred Guy kaj Harry Carney je Aquarium en Novjorko proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Jam ekde 1940 la bando iom post iom diseriĝis; Cootie Williams estis fordungita de Benny Goodman. En la bando lin anstataŭis Ray Nance. En 1942 Blanton mortis kaj estis anstataŭata per Junior Raglin, kiu laboris en la bando ĝis 1947. En 1942 ankaŭ Barney Bigard foriris. Ellington dungis por li klarnetiston Shauncey Haughton, kiu estis laborinta ĉe Ella Fitzgerald. Post unun jaro li jam forlasis la orkestron, kiam li estis rekrutita de la armeo. Kiel anstataŭulo venis Jimmy Hamilton. Tiam Ben Webster pro kverelo forlasis la bandon. La sekva foriranto estis en 1944 Juan Tizol, ĉar Harry James promesis al li pli altan pagon. Ellington anstataŭis la tromboniston per Claude Jones, kiu restis kvar jarojn en ODE. Finfine Rex Stewart forlasis la bandon, komence mallongtempe someron de 1943, poste finfine decembron de 1945. En la jaro 1946 foriris aliaj muzikistoj de la malnova instrumentistaro: Otto Hardwick (ties postsekvanto fariĝis Russell Procope), du monatojn post foriro de Hardwick Tricky Sam Nanton mortis la 21-an de julio 1946. La perdo de Nanton signifis laŭ Ellington-biografo Collier la plej grandan damaĝon, ĉar multaj el la klasikaj pecoj ekde „East St. Louis Toodle-Oo“ ĝis „Ko-Ko“ dependis de la laboro de Nanton per la onorildampilo.[21] Diversaj trombonistoj kiel Quentin JacksonTyree Glenn enprenis lian lokon en la orkestro, sed neniu kapablis anstataŭi la elegian sonon de Nanton.

En 1942 Ivie Anderson, suferanta pro astmo, ne plu povis kanti. Ŝin anstataŭis Betty Roche, kiu restis en la bando preskaŭ la tutajn 1940-ajn jarojn. Samtempe Ellington ankoraŭ dungis la junan kantistinon Joya Sherrill. En 1945 ŝi lanĉis furoraĵon per „I’m Beginning to See the Light“.[22] Krom tio ĝis 1943 laboris Herb Jeffries, poste Al Hibbler kiel kantistoj en la orkestro. Meze de la 1940-aj jaroj la personaro de la bando troviĝis en plena ĥaoso – ŝangoj intertempe okazis ĉiumonate. Inter 1942 kaj 1949 la orkestro surdiskigis kun 15 malsamaj trumpetistoj; alvenis diversaj anstataŭaj muzikistoj, ekzemple ankaŭ Dizzy Gillespie. Junior Raglin ja postsekvis al la mortinta Blanton, vera posteulo de Blanton fariĝis en 1945 finfine Oscar Pettiford, kiu tamen daŭre ĉeestis nur je la sonregistradoj ĝis la fino de 1947.[23] Plej gravaj titoloj el ĉi tiu fazo estis krom „Black, Brown and Beige“ (1943) „Frustration“ (1944), „I'm Just a Lucky So and So“ kaj „Magenta Haze“ (1945).

Pro la foriro de Cootie Williams, Tricky Sam Nanton, Ben Webster, Jimmy Blanton, Barney Bigard kaj Rex Stewart al la orkestro mankis la individuaj voĉoj necesaj por la Ellington-Sono.[24]

La malsupriĝo en 1946[redakti | redakti fonton]

Django Reinhardt kun muzikistoj de la Orkestro Duke Ellington: Al Sears, Shelton Hemphill, Junior Raglin, Reinhardt, Lawrence Brown, Harry Carney, Johnny Hodges en la novjorka ĵazklubejo Aquarium proks. novembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.

La perdo de ĉi tiuj muzikistoj trafis la orkestron de Ellington en malfacila epokon por ĉiuj bandegoj; ankaŭ Woody Herman kaj Count Basie tiutempe devis draste malgrandigi siajn orkestrojn pro ekonomiaj kialoj. Duke Ellington daŭrigis koncentriĝi pri pli kaj pli koncerta programo, kiu radikis en svingo. Tio akrigis la situacion. Nun li ne povis allogi la pli bone salajratajn muzikistojn de aliaj bandoj. Taft Jordan kaj Wilbur De Paris forlasis la bandon en 1947, ĉar ili ne estis inklinaj akcepti reduktadon de siaj salajroj.[25] Novembron de 1946 finiĝis la kontrakto kun Victor; post kelkaj fiaskoj kun firmaoj kiel MusicraftSunrise[26] Duke reiris aŭtunon de 1947 al diskeldonejo Columbia; en 1953 do li iris al Capitol.

En 1950 la personaro de la bando alarme ŝanĝiĝis de monato al monato; malofte du sinsekvaj registradoj havis la saman muzikistaron. Marton de 1951 Sonny Greer, Al Sears, Johnny Hodges kaj Lawrence Brown kune foriris, por labori en bando estrata de Hodge.[27] Ĉi tiu foriro enigis la elingtonan orkestron en gravajn malfacilaĵojn. „La muzikistoj ekkonis, ke la bando fariĝis flankaĵo de la aliaj ambicioj, ĉefe de la komponado de pli longaj pecoj. La muzikistoj jam ne estis la steluloj en komuna entrepreno, sed dungitoj, kiuj devis fari, kion oni ordonis al ili“,[28] priskribas Collier la tiaman situacion de la ensemblo. La bando de Hodges estis tamen nur modere sukcesa; post kvar jaroj la saksofonisto revenis al Ellington. Ankau Lawrence Brown revenis iomete pli malfrue. Tuj post la foriro de Hodges oni aranĝis, ke Juan Tizol forlasis la bandon de Harry James, revenanta al Ellington. krome Tizol povis persvadi solistojn el la orkestro de Harry James, ekzemple saksofoniston Willie Smith kaj frapinstrumentiston Louie Bellson, aliĝi al ODE. Sed nek Smith nek Bellson restis longe ĉe Ellington; Bellson ekigis tamen per sia dinamika ludo gravajn impulsojn kaj enigis la komponaĵojn „The Halk Talks“ kaj „Skin Deep“ en la bandorepertuaron. Post foriro de Bellson en 1953 Butch Ballard kaj Dave Black okupis la lokon malantaŭ la frapinstrumentaro, ĝis kiam Sam Woodyard en 1956 aliĝis al la bando.

Ellington sukcesis dum la fruaj 1950-aj jaroj iom post iom stabiligi la instrumentistaron de la bando, kiu etikedis ekde 1953 ankaŭ kiel „Duke Ellington and his Famous Orchestra“. Baldaŭ li estis arigita kernan grupon, kiu ekde tiam nur malrapide ŝanĝiĝis: La trumpetistoj Cat Anderson kaj Clark Terry samkiel Quentin Jackson restis dum la jardeko en la bando. Eĉ pli longe restis la malnovaj bandanoj Jimmy Hamilton, Harry Carney kaj Russell Procope; en 1955 do revenis Johnny Hodges. Alvenis ankaŭ Willie Cook kaj Britt Woodman same kiel Jimmy Woode.

La ĵazfestivalo je Newport en 1956[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ellington at Newport.

Aparte grava estis la eniro de Paul Gonsalves en la elingtonan orkestron, kiu muzikis tie ĝis sia morto.

Instrumentistaro en 1956
piano: Duke Ellington
saksofono: Johnny Hodges, Russell Procope, Jimmy Hamilton, Paul Gonsalves, Harry Carney
trumpeto: Willie Cook, Ray Nance, Clark Terry, Cat Anderson
trombono: Quentin Jackson, Britt Woodman, John Sanders
kontrabaso: Jimmy Woode
frapinstrumentaro: Sam Woodyard

Li anstataŭis saksofoniston Al Sears, kiu ekde 1943 ĝis 1951 estis en la bando, sed neniam estis elstara ĵazmuzikisto. Tiu ĉi iris al la novformita bando deHodges. Gonsalves fariĝis dum la lastaj 25 jaroj de la ekzisto de ODE unu el la ĉefsolistoj. Estis precipe la merito de Gonsalves, ke li „subite per unu bato ĉion ĉirkaŭŝiris“.[29] En 1956 la elingtona orkestro ricevis la inviton, muziki dum la Newport Jazz Festival. Ellington havis la ideon, ke Paul Gonsalves ludu solaĵon inter la du aranĝitaj partoj de la peco „Diminuendo and Crescendo in Blue“. La aŭskultantoj perdis la sinregon; la reagoj de publiko kaj ĵazgazetaro estis entuziasmaj. Atestanto George Avakian priskribas la okazintaĵojn: „Proksimume en la mezo de la paŭla solado la homamaso fariĝis giganta, unueca, vivanta korpo, kiu ondume, kiel en gigantaj ondegoj reagis laŭ la muziko, kiu estis ludata antaŭ ĝi.“[30]

La lasta bando[redakti | redakti fonton]

Johnny Hodges en 1965

La meznokta horo en „Freebody Park“ je Newport alportis la turnon kaj revivigon de la bando. Nov-aliĝis al la bando frapinstrumentisto Sam Woodyard. Per nova kontrakto kun diskeldonejo Columbia kaj favorite per la komenco de la longludodiska periodo Duke Ellington havis la eblecon, surdiskigi kelkajn el siaj pli grandaj komponaĵoj, ekzemple Such Sweet Thunder. Samtempe la bandestro komencis per la tradicio, private surbendigi sonregistraĵojn de sia bando, kiuj pli malfrue aperis sub la titolo "The Private Collection". Post Hodges kaj Tizol ankaŭ Lawrence Brown 1960 revenis kaj restis ĝis 1970. Finfine Mercer Ellington sukcesis relogi Kution Williams. La saksofonistaro el Hodges, Hamilton, Carney, Gonsalves kaj Procope restis ekde 1955 ĝis 1968 neŝanĝite, ĝis kiam Hamilton forlasis la bandon, anstataŭate de Harold Ashby. Ankaŭ la trombonistaro estis stabila ekde 1962, konsistante el Lawrence Brown, Buster Cooper kaj Chuck Connors. Tamen la trumpetistaro ofte travivis ŝanĝojn; inter 1960 kaj la morto de Ellington en 1974 entute 22 trumpetistoj laboris en lia orkestro; alvenis arego da dumtempaj anstataŭantoj.

Instrumentistaro en 1967
piano: Duke Ellington
saksofono: Johnny Hodges, Russell Procope, Jimmy Hamilton, Paul Gonsalves, Harry Carney
trumpeto: Cat Anderson, Mercer Ellington, Herbie Jones, Cootie Williams, Clark Terry (flugilkorno)
trombono: Lawrence Brown, Buster Cooper, Chuck Connors
kontrabaso: Aaron Bell, Jeff Castleman
frapinstrumentaro: Sam Woodyard, Steve Little

En la jaro 1964 trumpetisto Mercer Ellington fariĝis konstanta bandano kaj koncertorganizanto de la bando. Pro la malpliiĝa intereso pri ĵazo en Usono proksimume 1965 la elingtona orkestro pli ofte koncertvojaĝis, ekzemple en 1964 al Japanujo, en 1966 al Nordafriko, en 1966 al Sudameriko, en 1969 al Orienteŭropo, en 1971 al Sovetunio kaj denove al Sudameriko. En la malfruaj 1960-aj jaroj Ellington enirigis la bandon je propraj kostoj en sonregistrejon, por elverki kun ĝi pecojn, kiuj je li troviĝis en la kompozicia proceso, aparte la pli longajn verkojn li sonregistrigis.[31] Tiutempe ankaŭ ekestis sonregistraĵoj kun gastmuzikistoj, ekzemple kun Ella Fitzgerald, Louis Armstrong, je pli malgranda muzikistaro kun Coleman Hawkins same kiel kun Count Basie. Majon de 1967 Billy Strayhorn mortis; kiel unu el la lastaj gravaj albumoj ekestis post lia morto aŭguston de 1967 la omaĝo al Strayhorn ...And His Mother Called Him Bill kun multaj komponaĵoj de la intima kunverkisto, ekzemple la lasta verko "Blood Count", ekestinta mallonge antaŭ lia morto, gastmuzikaĵo por Johnny Hodges.

Orkestro Duke Ellington je Munkeno en 1963

Strayhorn estis intencinta, kontribui la aranĝaĵojn al la longe planita komuna albumo de la elingtona bando kun Frank Sinatra; Kiam decembron de 1967 fariĝis la registradoj, Billy May transprenis ĉi tiun taskon.[32]

En 1969 okazis la lasta granda ŝanĝo de la personaro: Novaj nomoj kiel Harold Ashby, Norris Turney, Booty Wood, Julian Priester, Money Johnson kaj Joe Benjamin akompanis Djukon Ellington dum liaj lastaj jaroj kune kun „malnovaj batalantoj“ kiel Cootie Williams, Paul Gonsalves kaj Harry Carney ĝis la fino.

Daŭrigo de la bando fare de Mercer Ellington[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Duke Ellington lia filo Mercer Ellington transprenis la estradon de la Orkestro Duke Ellington. Li entreprenis kun la orkestro du koncertvojaĝojn en Eŭropo (1975, 1977). Por la albumo Digital Duke (GRP Records, 1987) li ricevis Gremiojn, por Music Is My Mistress (Musicmasters, 1989) nomumadon por Grammy. Post la morto de Mercer Ellington en 1996 komence lia filino Mercedes transprenis la negocojn[33], pli malfrue lia filo Paul[34] kaj Barrie Lee Hall la pli juna.

Citaĵoj pri la Orkestro Duke Ellington[redakti | redakti fonton]

Ellington ludas pianon, sed lia vera instrumento estas lia bando. Ĉiu membro de lia bando estas por li certa sonkoloro kaj gamo da sentoj, kiujn li miksas kun aliaj, same karakterizaj, por generi ion trian, kiun mi nomus "Ellington-efekto". (...) Por Ellington temas pri la individua muzikisto kaj pri tio, kio okazas, kiam ĉiuj individuoj kunigas siajn muzikajn ecojn. Kiam auskultanto vidas lin sur la podio, li facile pensus, ke li faras la kutimajn rutinomovojn kiel ĉiu alia, kiu staras antaŭ bando. Kiu tamen tute ekzakte observas, certe malkovros, kiel al li sufiĉas eta turno de la fingro, kaj li eligis el unu muzikiston la deziratan sonon. -- Billy Strayhorn [35]
Oni devas je la ĝusta loko antaŭ la ĝustaj homoj je la ĝusta tempo fari la ĝustan. --Duke Ellington [36]
Mi volas havi ilin (miajn muzikistojn) ĉirkaŭ mi kaj aŭdi, kiel li ludas mian muzikon. Min ne interesas, ĉu mi kreus muzikon por la posteularo. La ununura kion mi volas estas, ke nun en la momento sonas bone. - - Duke Ellington [36]
„The Sidewalks of New York“, ŝelakdisko de la Orkestro Duke Ellington el decembro de 1940

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Sam Woodyard
  1. Al ĉi tiu grupo ĉirkaŭ la fratoj Bill, Felix kaj „Brother“ Miller apartenis William Escoffery, Lloyd Stewart, Sherling Conaway, Ted Nickerson kaj aliaj muzikistoj, komp. Collier, p.43
  2. Komparu Collier, p. 76, Ruland, p. 13
  3. Collier,. p. 75. Ĉi-sekve li citas la taksadon de Mercer Ellington, ke Miley “konsistigis“ la „Vaŝingtonanojn“. (p. 76)
  4. Komparu Collier, p. 86. Someron de 1924 ili ludis en „Parko Salem Willows“ en dancsalono nome „Charleshurst“
  5. Komparu Collier, p. 89. Bechet restis tamen nur dum la somero de 1924 en la bando. La membroj de ODE havis grandajn problemojn interrilati kun li
  6. Komparu Collier, p. 93. Post la morto de Nanton en 1946 Duke Ellington havis grandajn problemojn, trovi anstatauon por la sonbildo propra de Nanton.
  7. Kontraŭ Ellington ties muzikisto Rudy Jackson estis pretendinta la pecon „Creole Love Call“ kiel sian propran komponaĵon. Post kiam la versio de Ellington estis aperinta kaj King Oliver pretendis siajn rajtojn pri ĝi, sed ne povis realigi ilin, Ellington maldungis Rudion Jackson pro tiu ĉi okazintaĵo kaj anstataŭis lin per Barney Bigard. Komparu A. H. Lawrence, Duke Ellington and His World (Londono: Routledge, 2001) p. 112 ISBN 041593012X, ISBN 9780415930123
  8. Collier, p. 100: Li priskribas, kiel Ellington, premate de Mills, verkis la plej bonajn komponaĵojn
  9. Irving Mills uzis je sondisko-publikigoj per la diversaj diskeldonejoj ankoraŭ multajn aliajn nomojn; en 1927 la bando ludis la titolon „Chicago Stomp Down“ kiel „The Chicago Footwarmers“, en 1928 la titolon „Diga Diga Doo“ kiel la „Harlem Footwarmers“ (ambaŭ ĉe Okeh Records). Kiel „Whoopee Makers“ ĝi akompanis oktobron de 1928 la kantiston Ozie Ware. En 1929 ĝ ankaŭ nomiĝis „Duke Ellington and his Memphis Men“ kun la kanto „That Rhythm Men“ resp. kiel „Sonny Greer and his Memphis Men“, kun kiu ĝi en 1929 per „Saturday Night Function“ lanĉis furoraĵon. En 1930 ĝi ludis akompanante kantiston „Sunny“ Smith (sub ĉi tiu nomo kaŝiĝis Irving Mills) kiel „Ten Black Berries“.
  10. komparu Collier, p. 127. Cootie Williams verkis ankaŭ aron da gravaj komponaĵoj por la bando kiel „Do Nothin’ Till You Hear from Me“
  11. Arnomo de Collier por la problemoj de multaj bandanoj; drogomanion, alkoholismon kaj ĉie konatan nefidindecon Ellington ofte toleris je multjaraj bandanoj, ĉar li preferis eviti konfliktojn, kion Collier multloke priskribas en sia libro.
  12. citite laŭ Collier, p. 133
  13. Alia sonregistraĵo de la 20-a de aŭgusto 1930 kun Ellington kaj Kvinopo Emmanuel Hall kiel kantensemblo estis rifuzata.
  14. Citite laŭ Gerhard Klußmeier: Jazz in the Charts. Another view on jazz history. Akompanaj tekstoj (9/100) kaj libreto de la 100-lumdiska eldono. Membran International GmbH. ISBN 978-3-86735-062-4
  15. Gerhard Klußmeier: Jazz in the Charts. Another view on jazz history. Akompantekstoj (10/100) kaj -libro de la 100-lumdiska eldono. Membran International GmbH. ISBN 978-3-86735-062-4
  16. Collier, p. 193
  17. Collier, p. 210
  18. Collier, p. 232. En la finparolo Collier relativigas tamen la gravecon de Ellington kiel komponisto verasenca.
  19. Komparu W. Friedwald, p.184. Friedwald prezentas kiel referencon recenziston Stanley Dance. La verkinto montris je la ekzemplo de la baladokantistoj Harlan Lattimore, kiu laboris ĉe Don Redman, kaj Roy Felton, kiu kantis ĉe Benny Carter, kiel malmulte akceptitaj ĉi-fake ankoraŭ malmultajn jarojn antaŭe estis nigrulaj artistoj en la rasisma usona socio.
  20. Collier, p. 301
  21. Collier, p.357
  22. Collier, p. 360. Krom Sherrill kaj Roche Ellington dungis aliajn kantistinojn, ekzemple Marie Ellington (ne parenca kun Duke Ellington, pli malfrue ŝi geedziĝis kun Nat King Cole) kaj Kay Davis. Foje Ellington ankaŭ kantigis Davis, Sherril kaj Roche triopo.
  23. Kroma basinstrumentisto ĝis la enbandiĝo de Jimmy Woode estis ekde 1948 Wendell Marshall. Foje Pettiford muzikis ankaŭ en 1950, 1953 kaj 1954 kun la Orkestro Duke Ellington. Komparu Ruland, p. 106
  24. Collier, p. 362
  25. Collier, p. 371. Collier. Li citis Ellingtonon en 1949: „Nia bando laboras malprofite“.
  26. Ellington estis fondinta la eldonejon Sunrise kun sia amiko, kuracisto Arthur Logan, kaj kun sondisko-produktisto Mayo Williams. Komparu Collier, p. 372.
  27. Ĉi tiun bandofondadon estis iniciinta Norman Granz; komparu Collier, s. 374
  28. Collier, p. 374
  29. Collier, p. 378. Collier priskribas la situacion, antaŭ ol ĉi tio okazis. En 1955 la bando atingis sian absolutan malaltan punkton, kiam ĝi devis ludi en amuzejo nome „Aquacades“ kun akvospektaklo. Arĉensemblo estis kromdungita, alia pianisto anstataŭis elingtonon, kaj orkestrodirektisto direktis la bandon dum la plej granda parto de la vespero. Do konforme neniigaj estis la recenzoj por la tiama ODE.
  30. Avakian, citita laŭ Collier. p. 381. Collier krome priskribas, ke la festivalorganizanto George Wein plurfoje provis igi la bandon ĉesi, ĉar li timis, ke la situacio povus eksplodi kaj la homamaso tumultegi. „Kiam surtrajne de la venko, kun la amaso malantaŭ si, Duke ne volis ĉesi“, Avakian skribis en Down Beat.
  31. Collier, p. 398. Ekestis tiamaniere sennombraj surbendigaĵoj kun centoj da studiokunsidoj.
  32. Pri la albumo de Sinatra kun Ellington komparu Will Friedwald: Sinatra! The Song Is You: A Singer's Art. Novjorko: Scribner, 1995. ISBN 0-684-19368-X. pj. 299-309; pri la instrumentistaro de la orkestro je la sonregistradoj kun Sinatra komparu Luiz Carlos do Nascimento Silva: Put Your Dreams Away. A Frank Sinatra Discography. Westport: Greenwood Press, 2000. ISBN 0-313-31055-6. pj. 418-420
  33. Duchess Ellington ĉe nydailynews.com, de la 17-a de marto 1996. Vokita la 18-an de junio 2010
  34. Paul Ellington ĉe dukeellington.com. Vokita la 18-an de junio 2010
  35. Billy Strayhorn. Citaĵo laŭ Shapiro/Hentoff: Jazz erzählt, Munkeno, Nymphenburger 1956
  36. 36,0 36,1 Ellington citita laŭ Ruland: Duke Ellington, Gauting, Oreos, p. 55

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]