Duklando Ŝvabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Duklando Ŝvabio
Origina nomo germane Herzogtum SchwabenHerzogtum Alamannien
latine 
Ducatus Allemaniæ'
9111313

Arms of Swabia.svg

Geografio
Mapo pri Supra Burgundio (verde) kaj Duklando Ŝvabio (oranĝe)
Mapo pri Supra Burgundio (verde) kaj Duklando Ŝvabio (oranĝe)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Triba duklando
Patrina lando:
Franka kaj Sankta Romia imperioj
Antaŭaj ŝtatoj:
Alamanio Alamanio
Postsekvaj ŝtatoj:
Graflando Virtembergo Graflando Virtembergo
Malnova Svisa Konfederacio Malnova Svisa Konfederacio
Margraflando Badeno Margraflando Badeno
Duklando Burgundio Duklando Burgundio
Zollern Zollern
Graflando Fürstenberg Graflando Fürstenberg
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La duklando Ŝvabio (germane Herzogtum Schwaben [ŝva:b.n] aŭ Herzogtum Alamannien) estis unu el la kvin "tribaj duklandoj" de la mezepoka orientfranka imperioreĝlando Germanio (apud Bavario, Frankonio, Loreno kaj Saksio), kaj ĝiaj dukoj estis inter la plej altaj potenculoj de la tiama Germanio. Ĝi praktike ekzistis dum proksimume 350 jaroj kaj estis la bazo de la potenca dinastio Ŝtaŭfoj, al kiu tiutempe ankaŭ apartenis pluraj imperiestrioj de la Sankta Romia Imperio. Ĝia teritorio estis pli granda ol la hodiaŭa regiono "Ŝvabio"; ĝi ampleksis grandan parton de la hodiaŭa Baden-Virtembergo, partoj de hodiaŭaj Svisio, Francio, Italio kaj Liĥtenŝtejno.

La duklando praktike ĉesis ekzisti en 1268, kun la ekzekuto de Konradin, la lasta tiama duko de Ŝvabio. Imperiestro Rudolfo la 1-a revivigis la titolon "duko de Ŝvabio" por sia filo Rudolfo, de kiu ĝin heredis ties filo Johano Parricida. Johano mortis en 1312 aŭ 1313, kaj la titolo kun li.

La Margraflando Badeno apartigis sin de la duklando dum la 12-a jarcento.

En 1512, kiam imperiestro Maksimiliano la 1-a dividis la imperion en imperiajn cirklojn, unu el ili, la "ŝvabia cirklo", proksimume identis kun la estinta duklando. Ĝi konsistis el la graflando Virtembergo, la margraflando Badeno, kaj la okcidenta parto de duklando Bavario. La hodiaŭa nomo Ŝvabio, germane Schwaben [ŝva:b.n], estas uzata neoficiale por tiu sama regiono, sed oficiale nur por la distriktaro Ŝvabio en Bavario.

La duklando estis dividita en administrajn unuojn nomataj latine pagi, germane Gau, en Esperanto ankaŭ "govio". La vortero "-gau" ankoraŭ hodiaŭ troviĝas en pluraj regionaj nomoj, ekz-e Breisgau, Allgäu, Aargau.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]