Duklando Brunsvigo-Luneburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Brunsvigo (apartigilo)
Duklando Brunsvigo-Luneburgo
1235 – 1806

ŝtato de Sankta Romia Imperio • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Duklando Brunsvigo-Luneburgo, germane Herzogtum Braunschweig-Lüneburg aŭ pli precize Herzogtum Braunschweig und Lüneburg, estis germana ŝtato en la teritorio de la nuna Malsupra Saksio. Ĝi ekestis en 1235 el la propraĵoj de la dinastio Velfoj en la teritorio de la tiama duklando Saksio (proksimume la nuna lando Malsupra Saksio). Formale la duklando pluekzistis ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio en 1806, sed kiel unu, nedividita ŝtato ĝi ekzistis nur ĝis 1269.

De la 13-a ĝis la 15-a jarcento pluraj dispartigoj dividis la duklandon en diversajn princlandojn (Fûrstentümer, en 1432 fine Braunschweig-Wolfenbüttel, Calenberg, Göttingen, Grubenhagen kaj Lüneburg). Iom post iom tiuj princlandoj – krom Braunschweig-Wolfenbüttel – reunuiĝis, kaj kun rang-altiĝo de la reganta princo al princo-elektisto ili dum la 18-a jarcento formis la novan elektoprinclandon Brunsvigo-Luneburgo.

Ĉe la fino de la Sankta Romia Imperio do ekzistis la jenaj du landopartoj:

  • elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, neformale ankaŭ jam konata kiel elektoprinclando Hanovro (Kurhannover), kun ĉefaj urboj Hanovro kaj Luneburgo.
  • princlando Braunschweig-Wolfenbüttel, kiu ĝis 1291 estintis parto de Brunsvigo-Luneburgo, kun ĉefaj urboj Brunsvigo kaj Wolfenbüttel.

Posta evoluo[redakti | redakti fonton]

Post la napoleonaj militoj, la Viena Kongreso restarigis kaj rangaltigis tiujn du ŝtatojn:

  • elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo fariĝis reĝlando Hanovro.
  • princlando Braunschweig-Wolfenbüttel fariĝis duklando Brunsvigo.

En la posta evoluo, reĝlando Hanovro en 1866 estis aneksita de Prusio kaj fariĝis prusa provinco. Duklando Brunsvigo fariĝis membro de la Germana Imperiestra Regno kaj kiel ĝi iĝis respubliko (Freistaat Braunschweig = "Libera Ŝtato Brunsvigo" = "Respubliko Brunsvigo") en 1918. En 1945 ambaŭ iamaj landopartoj estis reunuigitaj en la nove fonditan federacian landon Malsupra Saksio.