Duklando Kuronio kaj Zemgalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Kurlando kaj Zemgalio
Plena origina nomo:
Herzogtum Kurland und Semgallen (germane)
Ducatus Curlandiae et Semigalliae (latine)
Kurzemes un Zemgales hercogiste (latve)
 Livonia Ordeno 15611795 Rusa carlando 

historia lando • vasala ŝtato
Geografio
Duklando Kurlando kaj Zemgalio (helflave) en 1740
Duklando Kurlando kaj Zemgalio (helflave) en 1740
Ĉefurbo:
Areo:
27,286 km² (1870)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
619,154 (1870)
Nacia konsisto:
kuronoj, latvoj, germanaj baltoj, svedoj, rusoj
Ŝtat-strukturo
monarkio Feŭdo de Livonio, kiu mem estis feŭdo de Pollando-Litovio. De 1561 ĝis 1737 regata de dinastio Kettler.
Patrina lando:
talero talero
Estiĝo:
Gotthard Kettler, lasta grand-majstro de la Livonia Ordeno, iĝas luterano kaj sekularigas la ordenan landon. Sigismondo la 2-a Aŭgusto kreas el ĝi la duklandon Kurlando kaj Zemgalio kaj donas ĝin al Kettler kiel feŭdo de Pollando.
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Livonia Ordeno Livonia Ordeno
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusa carlando Rusa carlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Inter la jaroj 1561 kaj 1795 ekzistis en parto de la hodiaŭa Latvio la plejparte germanlingva duklando Kurlando aŭ Kuronio kaj Zemgalio (germane Herzogtum Kurland und Semgallen, latine Ducatus Curlandiae et Semigalliae), kiu estis feŭdo de Livonio, kiu mem estis feŭdo de Pollando-Litovio. La duklando tamen havis iom memstaran politikon, i.a. ĝi estis la plej malgranda eŭropa lando kiu havis kolonion en Ameriko. La kolonio ekzistis mallonge en Tobago inter 1654 kaj 1659, kaj denove de 1660 ĝis 1689. La duklandon fondis Gotthard Kettler, lasta grand-majstro de la Livonia Ordeno, kiu iĝis luterano kaj sekularigis la ordenan landon. Sigismondo la 2-a Aŭgusto kreis el ĝi la duklandon Kurlando kaj Zemgalio kaj donis ĝin al Kettler kiel feŭdo de Pollando-Litovio. Kettler kaj liaj idoj regis la duklandon ĝis 1737.

En 1795 la kurlanda registaro decidis submeti la landon al la Rusia Imperio. La lasta duko, Peter von Biron, abdikis, kaj la duklando fariĝis rusia gubernio, aŭtonome regata de german-balta nobelaro. La civitanoj plue estis germanaj baltoj, kuronoj kaj latvoj, kun tre malmultaj svedoj, poloj, litovoj kaj rusoj.