Saltu al enhavo

Duklando Saksio-Gotao-Altenburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Saksio-Gotao-Altenburgo
Origina nomo:
Herzogtum Sachsen-Gotha-Altenburg
16721826

ŝtato de la Rejna Federacio • ŝtato de la Sankta Romia Imperio
Geografio
Situo de la duklando en la Sankta Romia Imperio de germana nacieco (en 1680)
Situo de la duklando en la Sankta Romia Imperio de germana nacieco (en 1680)
Ĉefurbo:
Gotha (Gotao)
Areo:
3 007 km² en 1800
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
187 000 en 1800
Nacia konsisto:
germanoj
germana
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
1826 Rearanĝo de ernestaj duklandoj
Antaŭaj ŝtatoj:
Saksio-Gotao Saksio-Gotao
Saksio-Altenburgo Saksio-Altenburgo
Postsekvaj ŝtatoj:
duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao
Saksio-Hildburghausen Saksio-Hildburghausen
Saksio-Altenburgo Saksio-Altenburgo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

Duklando Saksio-Gotao-Altenburgo, germane Herzogtum Sachsen-Gotha-Altenburg [HERcoktum ZAKSn-GOta-ALtnburk], estis duklando de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco en la kategorio de Ernestaj duklandoj. Ĝi ekzistis inter la jaroj 1672 (aŭ 1680) kaj 1826 en la teritorio de la nuna Turingio. La reganta monarkia familio apartenis al la dinastio Wettin. En 1806, Saksio-Gotao-Altenburgo aliĝis al la Rejna Federacio kaj en 1815 al la Germana Federacio.

La formorto de la dinastio Saksio-Gotao-Altenburgo en 1825 kaŭzis rearanĝo de ernestaj duklandoj kaj faktan disiĝon de la ĝis-tiama duklando: Saksio-Gotao falis al la duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao (al tio aldoniĝis la areo de antaŭa duklando Saksio-Koburgo-Saalfeld) kaj Saksio-Altenburgo venis al la duko de Saksio-Hildburghausen, kiu donis la malgrandan urbon Hildburghausen al la duklando Saksio-Meiningen - Saksio-Altenburgo mem pluekzistis ĝis 1918.