Duklando Zatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Zatoro
 Duklando Aŭŝvico 14451494 Reĝlando Pollando 

princlandoSileziaj princlandoj
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
pola, germana, ĉeĥa, latina
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
ĝis ĉ. 1494 feŭdo de la Krono de Bohemio
poste reĝlando Pollando
Estiĝo:
apartigo disde la duklando Aŭŝvico
Pereo:
aligita al la reĝlando Pollando
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Aŭŝvico Duklando Aŭŝvico
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Pollando Reĝlando Pollando
Elstaraj historiaj eventoj
1445 apartigo disde la duklando Aŭŝvico
1494/1513 vendita al la pola reĝo
1564 aligita al reĝlando Pollando
1772 prenita de la Habsburgoj
1919 aligita al la Dua Pola Respubliko
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Kastelo Zatoro

La duklando Zatoro aŭ ankaŭ princlando Zatoro (pole Księstwo Zatorskie, ĉeĥe Zatorské knížectví, germane Herzogtum Zator; rezidejo Zatoro) estis unu el la sileziaj princlandoj. Ĝi ekestis ĉirkaŭ 1445 per apartigo disde la duklando Aŭŝvico. Ĝin regis la Sileziaj Piastoj, kiuj en 1494 vendis ĝin al la pola reĝo. En 1564 ĝi estis aligita al la reĝlando Pollando kaj perdis sian propran ŝtatecon.

En la Unua dispartigo de Pollando, la Habsburgoj forprenis de Pollando la duklandojn Aŭŝvico kaj Zatoro. Ene de la Habsburga monarkio ili estis administrataj kune kun la reĝlando Galicio kaj Lodomerio. La habsburgaj monarĥoj ekde tiam nomis sin "duko de Aŭŝvico kaj Zatoro" en sia imperiestra titolaro.

Post la Unua Mondmilito la teritorio iĝis parto de la Dua Pola Respubliko.

Silezio en la tempo 1309–1311, sudoriente la duklando Teŝino, flave, antaŭ la apartigo dje Aŭŝvico kaj Zatoro