Duko de Albany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Edward estis la persono, kiu posedis la titolon, kaj perdis ĝin en 1919.

Duko de Albany (anglalingve Duke of Albany) estas nobeltitolo iafoje atribuita al la plej junaj filoj de la skota, kaj poste brita reĝaj familioj, precipe en la dinastioj Stuarto kaj Hanovro.

La duklando de Albay estis unue atribuita en 1398 de Roberto la 3-a de Skotlando al lia frato, Robert Stewart. "Albany", aŭ pli simple "Alba", estis malnova, malpreciza vorto por la parto de Skotlando, kiu situas norde de la rivero Forth, tio estas proksimume la eksa reĝlando de la Piktoj.

La titolo estis rekreita en 1458 por Alexander Stewart, kaj estinĝis kiam mortis lia filo John sen heredanto. Ĝi estis denove kreita en 1541 por Arthur, dua filo de Jakobo la 5-a de Skotlando, sed li mortis fruaĝe. La kvara kreado okazis por Maria la 1-a, kies filo Jakobo la 1-a alportis la titolon al Anglio post sia morto.

La titolo estis poste atribuita en 1660 al la filo de Karlo la 1-a, Jakobo, fare de Karlo la 2-a. Post la Glora Revolucio de 1688, la stuarta pretendanto Charles Edward Stuart donis la titolon de "Dukino de Albany" al sia nelegitima filino, Charlotte Stuart, kiu mortis en 1789.