Dukolora zapornio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Dukolora zapornio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Zapornia bicolor Walden, 1872 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Dukolora zapornio (laŭ la latinlingva scienca nomo Zapornia bicolor, kaj ankaŭ Nigravosta zapornio) estas malgranda akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1] Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas ardez-griza kun ruĝecbruna dorso. Kaj precize tiu kontrasto rezultis en la specia epiteto bicolor. Ĝiaj okulirisoj estas ruĝaj. Ĝiaj sveltaj kruroj estas rozruĝecaj.
Ilia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj montararbaroj.
Dieto
[redakti | redakti fonton]Ili estas ĉiomanĝantoj,[2] kaj manĝas ampleksan gamon de manĝaĵoj kiel senvertebruloj, insektoj (aparte parazitoj de grandaj animaloj), fiŝoj, ranoj, semoj de akvoplantoj, birdovoj,[3] vermoj, moluskoj, herboj, kaj beroj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 8a de Julio 2019 .
- ↑ (2021-08-26) “On the high bird diversity in the non-protected regions of Trashiyangtse District in Bhutan”, Journal of Threatened Taxa 13 (9), p. 19274–19292. doi:10.11609/jott.6843.13.9.19274-19292.
- ↑ Black Crake | Franklin Park Zoo. Alirita 2023-08-31 .
- ↑ . Black-tailed crake. Alirita 2023-08-31 .
|