Dulciano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
dulciano

La dulciano, (el. lat. dulcis „dolĉa“) estas malnova ligna blovinstrumento kun duobla anĉo.

el la multnombro de duoblanĉaj instrumentoj de diversaj grandecoj kaj agordoj (bombardo, ranketo, kortholto kaj aliaj) meze de la 17-a jarcento elformiĝis du instrumentoj: la hobojo kiel alta kaj la dulciano kiel malalta duoblanĉaj instrumentoj. Ĝia formo ege similas al tiu de la fagoto, la tubo estas faldita kaj la anĉo estas metita ĉe S-forme kurbita ekblovtubo. Ĉar dulcianoj estis konstruitaj el ununura lignopeco, estis ege malfacile, ekzakte bori la tubon kaj la tontruojn. Pro tio la instrumentkonstruistoj komencis bori plurajn partojn separe kaj poste kunmeti ilin. El tio do ekestis la fagoto.