Dulingva eduko
Dulingva eduko estas speco de eduko kiu uzas du instrulingvojn. Tiuj lingvoj kunekzistas en dulingva aŭ plurlingva medio kaj, el ĉi tiu kunteksto, funkcias kune egale kaj kun la sama pezo en la lerneja instruplano. La dua lingvo ne estas instruata kiel fremda lingvo, sed kiel partnera lingvo, kiu aldonas ne nur lingvan scion, sed ankaŭ la kulturon de la alia kaj ĝian mondrigardon. Ĝeneralsciencaj fakoj kiel matematiko, historio, biologio, inter aliaj, estas instruataj en ambaŭ lingvoj. Ne nur okazas dulingva legopovo; ekzistas antaŭenigo de eduka disvolviĝo inter la du partneraj lingvoj. Same kiel ekzistas varioj en la manieroj akiri dulingvismon, ĉi tiuj instrustrukturoj varias en sia strategio por provizi ĉi tiun specon de edukado.
En dulingva eduko, la instruplano en almenaŭ unu fako estas instruata en lingvo alia ol la kutima instrulingvo, aŭ la tuta instruplano estas instruata en pli ol unu lingvo. La instrulingvo ankaŭ povas ŝanĝiĝi ene de la sama fako en malsamaj lecionoj. Lastatempe, kreskanta nombro da bazlernejoj ankaŭ ofertas dulingvan edukadon kun lingvoakiro per mergado.
Dulingva eduko ankaŭ inkluzivas lernejojn de speciala eduko specialiĝantaj pri surda eduko (d:Q1430964) kaj pro tio uzanta nacian signolingvo kune kun la parolata lingvo.
Dulingva eduko povas preni multajn formojn depende de la prestiĝo de difinita lingvo en apartaj socioj kaj la socia klaso de la gepatroj.
- Elita dulingveco tipe okazas inter alt-edukitaj, socie moveblaj kaj bonhavaj studentoj. En ĉi tiu kazo, la lernata lingvo plej ofte estas unu el la internaciaj lingvoj utilaj en komerco, scienco aŭ politiko.
- Popola dulingveco plej ofte okazas inter enmigrintoj aŭ homoj, kiuj parolas malpli prestiĝan lingvon en difinita lando (ekz. indiĝenaj popoloj en Sudameriko).
Precize difini dulingvan edukadon estas malfacile pro la ekzisto de multaj difinoj de dulingvismo. En 1999, UNESKO difinis plurlingvan edukon kiel edukon kiu uzas almenaŭ tri lingvojn [1] :
- gepatra lingvo
- regiona aŭ nacia lingvo
- internacia lingvo
Dulingva kaj plurlingva eduko ankaŭ okazas en plurlingvaj (t.e. federaciaj) landoj kun pli ol unu oficiala lingvo, kiel ekzemple Svislando, Luksemburgo aŭ Barato. En Katalunio kaj Eŭskio, eduko povas esti provizita en la hispana aŭ la regiona lingvo (kataluna aŭ eŭska).
Kritikistoj de frua dulingva eduko en bazlernejo argumentas, ke ĝi plue malpliigas la gravecon de disvolvi fundamentajn kapablojn kiel legado kaj skribado en la gepatra lingvo, kvankam lastatempaj PISA kaj OEKD- studoj indikas, ke tio estas necesa. Tamen, tio povus esti solvita per vastigado kaj plibonigo de la instruplano. Aliflanke, la kapablo de pli junaj infanoj lerni fremdlingvon kun sufiĉa mergiĝo, simila al sia gepatra lingvo, argumentas favore al frua fremdlingva instruado. Tial, dulingva subteno ne nepre devas esti neglektita en la fruaj lernejaj jaroj.
Ĉar dulingva instruado postulas pli da tempo kaj por preparo kaj por instruado, la transdonita scio povas kelkfoje esti prezentita je pli malalta nivelo. Por eviti tion, la nombro da horoj en la dulingva fako kutime estas iomete pliigita.