Dumetala strio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
principo pri varmigo de du apartaj strioj el metaloj, kaj de ligita dumetala strio

Dumetala strio en la lingvaĵo de mekaniko estas metala strio el du tavoloj de malsamaj materialoj, kiuj estas fikse ligataj.

Karakteriza estas la formŝanĝo kiam ŝanĝiĝas la temperaturo. La malsamaj koeficientoj de ampleksiĝo en varmeco kaŭzas, ke la strio kurbiĝas al unu aŭ alia flanko, respektive ke ĝi en la kazo de taŭga temperaturo post kurbiĝo ankaŭ povas rerektiĝi. La materialoj povas esti ekzemple zinko kaj ŝtalo aŭ ankaŭ ŝtalo en kombino kun la alojo latuno.

dumetala risorto reagas al varmigo per flamo

Principo[redakti | redakti fonton]

dumetala risorto por starta aŭtomataĵo de aŭtomobilo

Du metaloj de malsamaj koeficientoj de ampleksiĝo en varmeco en temperatura ŝanĝo longiĝas diverskvante. Se oni ligas la finaĵojn de du malsammetalaj strioj, ekzemple per nitoj aŭ per kunpremado per pezaj cilindroj, la malsama longiĝo de la du strieroj kaŭzas kurbiĝon de la strio.

Atentigo[redakti | redakti fonton]

La nomo ne miksindas kun dumetalismo, nomo por valutosistemo, kies moneroj havas difinitan kvanton de oro respektive arĝento kaj estas senlime interŝanĝeblaj je valute fiksita kvanto de oroarĝento. Same ĝi ne miksindas kun dumetalaj moneroj, kiu produktiĝis el du malsamaj metaloj respektive alojoj, kies materiala valoro tamen ne havas rilaton al la valoro de la monero - ekzemplo por tiaj dumetale produktita monero estas la moneroj de 1 respektive 2 Eŭroj, aŭ tiu de 10 tajlandaj bahtoj.