Dunaszeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dunaszeg (dunaseg) estas vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr. La loknomo signifas hungare: Danubo-angulo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe Mosoni Duna en la insulo Szigetköz. En la insulo estas nur flankovojoj. Győr troviĝas 14, Mosonmagyaróvár 28 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1418. En 1954 la inundo forviŝis la vilaĝon, kiu poste rekonstruiĝis. Tial la stratoj estas rektaj. Vilaĝservoj estas kuracejo, infankuracejo, bestokuracejo, apoteko, 4 vendejoj, restoracio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Neĝa Beata Damo) el 1720.