Duncan Charters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Duncan Charters
Duncan Charters en 2011
Duncan Charters en 2011
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1948 (1948-05-02) (71-jara)
Lingvoj angla lingvoEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Indiana University
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg
Duncan Charter parolas dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto en Neŭŝatelo 2015

Duncan CHARTERS (naskiĝis la 2-an de majo 1943) estas universitata profesoro kaj esperantisto. De julio 2019 li estas la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).[1]

Duncan diplomitiĝis ĉe la Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Indianao. De 1974 li estas profesoro pri fremdaj lingvoj ĉe la Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso).

Li estis preleganto pri fremdaj lingvoj ĉe la Ŝtata Universitato de Humboldt en Arcata (Kalifornio) kaj instruis en regulaj kaj someraj programoj de multaj aliaj kolegioj kaj universitatoj. Li estis program-aprezisto, konsilisto kaj prelegisto por lernejoj kaj organizaĵoj inkluzive de la ŝtataj estraroj pri edukado de la usonaj ŝtatoj Kalifornio kaj Ilinojso. En 1993, li instruis en Svislando kiel direktoro de internacia seminario por prepari lingvo-instruistojn. En Hispanio li laboris por la Universala Kongreso de Esperanto, kunordigante la temon "Eduki por la 21-a jarcento". Li partoprenis internacian konferencon de instruistoj kiel invitita specialisto pri la instruado de kulturo kaj faris internacian someran universitatan prelegon pri la baza karaktero kaj signifo de hispana kulturo kaj literaturo.

Li estis ankaŭ instruisto de Esperanto. Li estis prezidanto de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Komence de 2016, li aniĝis en Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.[2]

Liaj interesoj inkluzivas la hispanan lingvon kaj literaturon, instrui kulturon kaj aŭskultan komprenadon, evoluigi kompetentecon de lingvo-kapabloj, uzi teknologion en instruado.

Li plurloke prezentis faman parolaĵon titolitan "Mia eksterlanda vojaĝo", en kiu li mokas la akĉentojn kaj trajtojn de Esperantistoj el pluraj landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komuniko de UEA
  2. Membroj kaj Korespondantoj de AdE, Februraro 2016