Dunhuangaj manuskriptoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĉina manuskripto sur silko, el la 5-a jc.

La Dunhuangaj manuskriptoj estas trovita en deponejo de gravaj religiaj kaj sekularaj dokumentoj malkovritaj en Ŝtonkavernaro de Mogao de Dunhuang, Ĉinio, dum la frua 20-a jarcento. Originante de la 5-a ĝis frua 11-a jarcento, la manuskriptoj inkluzivas verkojn intervalantajn de historio kaj matematiko ĝis popolkantoj kaj danco. Dum la plej multaj el la religiaj dokumentoj temas pri budhismo, ekzistas nombro pri taoismo, nestorianismo, kaj eĉ judismo. Ili estas skribitaj ĉefe en la ĉina, sed ankaŭ inkludas tibetan, palian, sogdian, kaj antaŭe nekonatajn lingvojn, kiel ekzemple ĥotanezan.

La dokumentoj estis malkovritaj fare de la taoista monaĥo Wang Yuanlu. Li poste vendis ilin al okcidentaj esploristoj, precipe Aurel Stein kaj Paul Pelliot. Rusaj kaj japanaj esploristoj ankaŭ akiris kelkajn. Sed plejparte pro la klopodoj de Luo Zhenyu, la ceteraj manuskriptoj estis konservitaj en Ĉinio. Tiuj aĉetitaj fare de okcidentaj akademiuloj estas nun konservitaj en institucioj ĉie super la mondo, kiel ekzemple en la Nacia Biblioteko de Ĉinio, Brita Libraro, kaj la Nacia Biblioteko de Francio. Ili ĉiuj estas diĝitigitaj fare de la Internacia Dunhuanga Projekto, kaj povas esti alirataj libere rete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]