Dunkerque
Dunkerque (Dunkirko) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbocentro dum la karnavalo.
| |||||
komunumo en Francio • urbo • limurbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
Departemento | Nord (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Dunkerque (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59183 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59140 / 59240 / 59640 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59183 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-dunkerque.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Michel Delebarre 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 70 850 1 999 | ||||
Loĝdenso | 1 897,4 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 51°02′18″N 2°22′39″O / 51.03833°N, 2.3775°O (mapo) Koordinatoj: 51°02′18″N 2°22′39″O / 51.03833°N, 2.3775°O (mapo) | ||||
Alto | De 0 al 17 m | ||||
Areo | 37,34 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dunkerque [+] | |||||
| |||||
Dunkerque [dẽkerk] (nederlande Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas franca komunumo kaj havenurbo en norda Francio, lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo.
La urbo havas proksimume 70 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dunkerquois. La nomo "Dunkerque" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.
Geografio
Dunkerque troviĝas dek kilometrojn okcidente de la landlimo kun Belgio, kaj konsistigas la plej norda punkto de kontinenta Francio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Norda Maro.
Historio
Origine fiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la 7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en 1662, kiam Karolo la 2-a, reĝo de Anglio, ĝin vendis al Ludoviko la 14-a. Jam en 1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke la franca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la resto de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam la jezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la 17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.
Komence de la Dua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo 1940, la germana armeo proksime de Dunkerque enfermis britan ekspedician korpuson kaj trupojn de la franca armeo. Inter la 26-a de majo kaj la 4-a de junio la brita mar-armeo sukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio.
Ekonomio
Kune kun la ĉeaj komunumoj : Malo-les-bains, Rosendael, Grande Synthe, Petite-Synthe, Saint-Pol-sur-mer, Loon-Plage, Dunkerque konsistigas industrian kunurbaĵon.
Famaj personoj
La karnavalo de Dunkirko estas eble la plej vigle populara (ne nur spektaklo kiel ofte en aliaj urboj, sed plene vivata kaj rolata de la loĝantaro) en Francio.