Dunkerque
Dunkerque (Dunkirko) | |||
---|---|---|---|
Urbocentro dum la karnavalo.
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord (subprefektejo) | ||
Arondismento | Dunkerque (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||
INSEE kodo | 59183 [+] | ||
Poŝtkodo | 59140 / 59240 / 59640 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59183 | ||
Retpaĝaro | http://www.ville-dunkerque.fr/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Michel Delebarre 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70 850 1 999 | ||
Loĝdenso | 1 897 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 51°02′18″N 2°22′39″O / 51.03833°N, 2.3775°O (mapo)Koordinatoj: 51°02′18″N 2°22′39″O / 51.03833°N, 2.3775°O (mapo) | ||
Alto | De 0 al 17 m | ||
Areo | 37,34 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Dunkerque [dẽkerk] (nederlande Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas franca komunumo kaj havenurbo en norda Francio, lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo.
La urbo havas proksimume 70 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dunkerquois. La nomo "Dunkerque" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.
Enhavo
Geografio[redakti | redakti fonton]
Dunkerque troviĝas dek kilometrojn okcidente de la landlimo kun Belgio, kaj konsistigas la plej norda punkto de kontinenta Francio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Norda Maro.
Fort-Mardyck (en nederlanda Fort-Mardijk, en Esperanto Mardiko) estas iama komunumo, nuntempe asocia al Dunkirko.
Historio[redakti | redakti fonton]
Origine fiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la 7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en 1662, kiam Karolo la 2-a, reĝo de Anglio, ĝin vendis al Ludoviko la 14-a. Jam en 1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke la franca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la resto de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam la jezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la 17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.
Komence de la Dua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo 1940 okazis la Batalo de Dunkirko, dum kiu la germana armeo proksime de Dunkerque enfermis britan ekspedician korpuson kaj trupojn de la franca armeo. Inter la 26-a de majo kaj la 4-a de junio la brita mar-armeo sukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Kune kun la ĉeaj komunumoj : Malo-les-bains, Rosendael, Grande Synthe, Petite-Synthe, Saint-Pol-sur-mer, Loon-Plage, Dunkerque konsistigas industrian kunurbaĵon.
Famaj personoj[redakti | redakti fonton]
[redakti | redakti fonton]

La karnavalo de Dunkirko estas eble la plej vigle populara (ne nur spektaklo kiel ofte en aliaj urboj, sed plene vivata kaj rolata de la loĝantaro) en Francio.