Saltu al enhavo

Duobla stelo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duobla stelo estas du steloj ŝajne najbaraj sur la ĉiela volbo sed kiuj tute ne estas gravite ligitaj. Ili estas unu el la eblecoj de du-stelo kies eco aperas post fakegaj mezuroj.

William Herschel estis la unua astronomo kiu klopodis por determini la distribuadon de steloj en la ĉielo. Dum la 1780-aj jaroj, li registris serion da mezuroj laŭ 600 direktoj kaj nombris la stelojn observitajn laŭ ĉiu vidlinio. El tio, li deduktis, ke la nombro da steloj konstante pliiĝis laŭ unu direkto de la ĉielo, direkte al la kerno de la Lakta Vojo. Lia filo John Herschel ripetis tiun studon en la suda hemisfero kaj trovis saman pliiĝon en la sama direkto. Aldone al siaj aliaj malkovroj, William Herschel estas konata pro sia eltrovo de kelkaj steloj kiuj ne simple kuŝas laŭ la sama vidlinio, nun nomataj duoblaj steloj, sed estas fizikaj kunuloj, nun nomataj duopaj steloj

Plej ĝenerale la paro estas duobla stelo. Tio estas asertita kiam la relativa movo de la paro ne laŭiras kurban arkon kaj kiam la relativa movo estas granda kompare kun la komunaj propraj movoj de ambaŭ steloj.

De duopa stelo al duobla stelo

[redakti | redakti fonton]

Pli kaj pli da duopaj steloj, pro plej precizaj observadoj, migris al duobla stelo.

Kelkaj ekzemploj

La beko de la Cigno, la plej populara duobla stelo el la somera ĉielo.

Albireo - β Cyg - WDS J19307+2758
Jaro Komponanto Distanco

en lumjaroj

Radiusa rapido

en km/s

Propra movo

RA en km/s

Propra movo

DE en km/s

1997 Ambaŭ[1] 385
2025 β1[2] 363 -24,8 2.6 5.9
2025 β2[3] 399 -18,8 0,6 0,9
La du komponantoj de Albireo estas facile observeblaj per malgranda teleskopo: bela ekzemplo de duopa stelo kiu kuŝas nun inter la duoblaj steloj

Unu el la piedoj de la belega Andromedo

Almaĥo - γ And - WDS J02039+4220
Jaro Komponanto Distanco

en lumjaroj

Radiusa rapido

en km/s

Propra movo

RA en km/s

Propra movo

DE en km/s

1997 Ambaŭ[4] 355
2025 γ1[5] 393 -11,5 +24 -28
2025 γ2[6] 270 -14,0 +6,5 -19
La kolorkontrasto de la duobla stelo Almaĥo (Gamma Andromedae A,BC) vidita per teleskopo

Koro de Karlo

[redakti | redakti fonton]

Homaĝe al la ago de la reĝo Karlo el Britio.

Koro de Karlo - α CVn - WDS J12560+3819
Jaro Komponanto Distanco

en lumjaroj

Radiusa rapido

en km/s

Propra movo

RA en km/s

Propra movo

DE en km/s

1997 Ambaŭ[7] 115
2025 α1[8] 107 -0,8 -36 +9,5
2025 α2[9] 100 -4,1 -34 +8,0
Koro de Karlo vidita de norda Anglio la 1-an de Marto 2011. Facile videbla per malgranda teleskopo

Jen kelkaj klarigoj por bone kompreni la konkludojn.

Pri la distanco indikita per lumjaroj (lj), unuo tute ne uzita en la astronomia profesia medio sed la plej komprenebla por laikoj kalkulita el la paralakso. Kiam la diferenco inter la distancoj superas kvaronon da lumjaro, estas kutime konsideri ke la du steloj ne plu estas gravite ligitaj, ĉefe pro la influoj de la najbaraj steloj sine de Lakta Vojo. Evidente la tri proponitaj paroj estas sendependaj steloj (Albireo = 26 lj; Almaĥo = 123 lj; Koro de Karlo = 7 lj)

Pri la diversaj rapidecoj, ĉiam post fakaj kalkuloj:

kiam la radiusa rapido estas pozitiva, la stelo malproksimiĝas;

kiam la radiusa rapido estas negativa, la stelo proksimiĝas;

kiam la propra movo RA estas pozitiva, la stelo kuras ORienten (maldekstren)

kiam la propra movo RA estas negativa, la stelo kuras OKcidenten (dekstren)

kiam la propra movo DE estas pozitiva, la stelo kuras Norden (supren)

kiam la propra movo DE estas negativa, la stelo kuras Suden (malsupren)

Kiel jam skribite, kiam la du rapidecoj de sama paro estas vere malsamaj, estas tute verŝajne negravite ligitaj steloj, do duoblaj steloj kaj ne duopaj steloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]