Duobla subdominanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duobla subdominanto estas en la muzika funkcia teorio estas la subdominanto de la subdominanto de tonalo, t.e. la subtoniko aŭ ankoraŭ la strebotono. Aparte ofte oni trovas la duoblan subdominanton en akordsinsekvo, en kiu post la duobla subdominanto sekvas la subdominanto kaj post tio la toniko (muziko). Duobla subdominanto do povas anstataŭi dominanton.

Ekzemplo:

En la tonalo A-maĵoro estas

  • A-maĵoro la toniko
  • D-maĵoro la subdominanto
  • G-maĵoro la duobla subdominanto

La akordsinsekvo estus do G-maĵoro → D-maĵoro → A-maĵoro aŭ A-maĵoro → G-maĵoro → D-maĵoro.

Ĉi tiun akordsinsekvon ĉefe uzas la popularmuziko. Ĝi aperas tamen jam en ege pli malnova muziko (ekz. en la kanzono „Bonjour mon cœur“ el la 16-a jarcento: ĝin malfermas la akordaro C-maĵoro/B♭-maĵoro/F-maĵoro).

En protestanta diservo oni ofte kantas la finan "Amenon" jene:

Bild Das "Amen" im protestantischen Gottesdienst Pri tiu ĉi sono Aŭdekzemplo

Jen la akordsinsekvo: toniko (A-maĵoro), subdominanto (D-maĵoro), duobla subdominanto (G-maĵoro), subdominanto (D-maĵoro), dominanto kun sinkopo, dominanto (E-maĵoro), toniko (A-maĵoro).

Aliaj ekzemplo:

„Praise You“ (Fatboy Slim)
„I'm outta love“ (Anastacia)
„Song for Guy“ (Elton John)

Se oni metas tian akordsinsekvon en alian tonalon, ne plu estas duobla subdominanta rilato, estas tamen simile uzata.

duobla subdominanto subdominanto toniko en C-maĵoro
subdominanto toniko dominanto en F-maĵoro

Ĉi tiun oni trovas en kantoj

La duobla subdominanto ankaŭ povas rekte solviĝi en la tonikon.

Ekzemplo: